去目錄頁

Grandega sismo en Japanio

Titmouse, 2011年3月11日

讯息: 72

语言: Esperanto

zan (显示个人资料) 2011年4月15日上午12:15:32

dobri:Ŝajnas al mi, ke malpli proksime de la marbordo estas la lokoj pli sekuraj, ĉu ne?
Jes, marbordo estis pli danĝera pro cumano kaŭzata de tertremo. La loĝantoj tie devas tuj rapide fuĝi eksteren al la plej alta loko eĉ en malvarma meznokto sen lumo pro elektra paneo. Tamen nura tertremo estas ankaŭ timinda, tial ke domoj detruiĝas.

Mia sidloko estas danĝera pro la apuda ŝranko. Mi fuĝis al sekura loko, kie nenio falos sur min. okulumo.gif

zan (显示个人资料) 2011年4月15日上午7:51:02

Altebrilas:Li legis en la raporto de Hori Jasuo, ke Japanio malaltiĝis je de 50 centimetroj ĝis unu metro laŭ la regionoj. Ĉu la plato sur kie kuŝas Japanio iras sub alian platon?
Mi aŭdis, ke la submara parto de nia plato leviĝis, sed la landa parto de ĝi kontraŭe malleviĝis. Ĉar plato estas kvazaŭ elasta gumo.

Ĉie en Japanio ofte okazas tertremoj sed malofte tre grandaj. Ĉifoja superis ĉiun ajn antaŭan. La cunamo ne detruis iun regionon pro ĝia situo apud interna maro. Sed la regiono malaltiĝis pro la moviĝo de la plato, kaj ĉiam kiam la tajdo alfluas, la domoj de la regiono duon-mergiĝas. Kion oni fari? Oni neniam povas antaŭvidi tian sekvon.

回到上端