Al la enhavo

Grandega sismo en Japanio

de Titmouse, 2011-marto-11

Mesaĝoj: 72

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-marto-20 00:16:23

La 19an de marto (2)
La oficfunkcio de urbeto Hutaba, kiu situas en la radiuso de 20 kilometroj de la centralo, kune kun 1100 loĝantoj translokiĝis al la gubernio Saitama. Jam aliaj 5800 loĝas ekster tiu zono. La devizo de tiu ĉi urbo estas “Per atomenergio la urbo Hutaba esperu brilan estontecon”. Translokiĝintaj urbanoj ekloĝis en la koridoroj en Saitama-Areno, tamen tia vivo estas tro danĝera por maljunaj loĝantoj.
Pri la operaco al la nukleaj reaktoroj:
La fajrobrigado el Tokio elpumpis 60 tunojn da akvo al la 3a centralo matene. Posttagmeze ĝi faros la samon dum 7 horoj. La defendkorpuso faros la samon al la 4a centralo. Pro tiuj klopodoj la temperaturo de la surfacoj fariĝis ĉirkaŭ 100-grada, tial oni konstatas, ke tiu operaco stabiligis la centralon.
En la tereno de la centralo oni riparas elektran sistemon por revivigi malvarmigan funkcion de la centraloj. Por tio oni plialtigis la limon de la permesita kvanto de radioaktiveco al tieaj laboristoj de 100 al 150 mili-Siebert por ke oni povu laborigi ilin pli longe.
Je 18:56 okazis granda tertremo (Magnitudo 6,1). Mia domo tiel multe skuis, ke mi ŝovis min al pli sekura loko. Tri pupoj falis. Mi loĝas en tiu domo jam de 40 jaroj, sed antaŭ la granda tertremo neniam falis aĵoj el la bretoj.

Jene estas statistiko pri la damaĝoj:
Mortintoj: 7320
Malaperintoj: 11370
Rompitaj vojoj: 1353
Rompitaj pontoj: 48
Rompita digo: 1
Rompitaj reloj: 4
Terfaloj: 120
Rompiĝoj de akvo-servo: 1,08 milionoj da familioj

Komenciĝis konstruado de 8800 provizoraj domoj en la gubernio Iŭate.

zan (Montri la profilon) 2011-marto-20 04:19:14

Televide respondeculoj ripetas, ke la kvanto de radioaktiveco ankoraŭ estas tiom malgranda, ke ĝi ne tuj influas sanon, ke oni ne tuj malsaniĝos. Ĉiam ili diras "ne tuj". Enkorpa radioaktiveco poste ŝanĝas sanon, ĉu ne? Krome radioaktiveco restas en tero kaj eblos damaĝi agrikulturon kaj bredadon.

Pri la nuklejoj oni laboras kuraĝe sed tiel timeme, ke la laboro iras malrapide. Mi deziras, ke kiel eble plej frue aŭdiĝos trankviliga raporto, dum la kvanto de radioaktiveco estas sufiĉe malgranda. Se estos tiel, la rifuĝintoj povos reveni hejmen kaj la restarigo de cumano-detruo pli flue iros.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-marto-20 20:39:39

La 20an de marto
La 20an de marto

Hodiau okazis estrara kunsido de Japana Esperanto-Instituto en Tokio kaj dum la tago mi sidis en la oficejo, do mi ne havas multajn informojn pro rakonti.
La trajnservo ĉe mia urbo ne funkciis, do frumatene mi iris al pli granda urbo, biciklante 30 minutojn. Dume mi vidis multajn aŭtomobilojn viciĝi por benzino. Sur la ŝildo de la benzinstacio estis skribita “Elĉerpita” por benzino kaj petrolo.
La trajnservo al Tokio estis tre bonorda krom unu afero: 4 minutoj da malfruiĝo. Certe tiu malfruiĝo tute ne estas grava por ĉiuj pasaĝeroj, sed la konduktoro ripetis pardonpeton ĉe ĉiu stacio. La japana socio estas tia, kaj eĉ en tia preciza socio okazis nuklea akcidento.

Hodiaŭ mi prezentos al vi retmesaĝon de esperantistino loĝanta en la urbo Tagaĵoo damaĝita de la cunamo.
Ĉiun tagon mi viciĝas antaŭ la vendejoj por aĉeti magran kvanton da varoj. Hodiaŭ mi povis aĉeti ĉe la ĵus refunkciinta vendejo pli multe ol mi antaŭsupozis. Mia edzo, prezidanto de la mastrumada organizo de nia apartamentaro, strebas por refunkciigi servojn de elektro kaj akvo.
Nia apartamentaro staras sur la forta bazo en la monteto, do preskaŭ ne vundiĝis. En nia urbo Tagaĵoo fluas rivero kaj estas granda diferenco pri la damaĝo inter la du flankoj de tiu rivero. Ni apartenas al la nedamaĝita flanko kaj loĝas sur la monteto, do nokte mi vidas la malluman distrikton detruitan de la cunamo, kaj mi havas eĉ peksenton.
Mia filino, kiu laboras en la oficejo por helpi ĉinajn trejnatojn, estas tre okupita. Ŝi devas zorgi pri tiuj, kiuj volas reveni hejmen laŭ la admono de la ĉina registaro, kaj helpi izolitajn en la trejnejo apud la monto Kurikoma.
Ŝi ĉagreniĝas pro la morto de sia amikino en la cunamo. Krome la patrino de tiu amikino malaperis. La familianoj petas, ke oni ne kremaciu ŝian amikinon ĝis la patrino estos retrovita, sed tiel multe da homoj mortis, ke oni ne akceptos tiun peton. Tio pli ĉagrenas mian filinon.
La unua mesaĝo al mia filino estis de s-ro Senecal en Francio. Li demandis ŝin pri la situacio de esperantistoj en la gubernio Mijagi, sed pro ŝia okupiteco kaj malboniĝo de komunikada situacio la kontakto interrompiĝis.
Kiam mi revenis hejmen, vidiĝis la bela plena luno. Ĉu ĝi vidas la suferantojn? Ĉu ili vidas tiun belan lunon? Malgraŭ la granda katastrofo, printempo paŝon post paŝo maturiĝas kun belaj floroj de umeo. Baldaŭ venos novaĵo pri ekfloro de sakuro en la suda insulo.
Kunestas bela foto (bedaŭrinde neaperigebla) de branĉo kun floroj, kaj blua ĉielo kaj insekto suĉante unu el la floroj: alveno de la printempo...

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-marto-21 19:53:54

La 21an de marto (1)
La 21an de marto
Hodiaŭ estas la tago por japanoj viziti sian familian tombon, tamen estas pluve kaj oni timas radioaktivecon en la pluvo, tial malmultaj homoj iros al la tombejo. En televido aperis bildo en la damaĝita urbo, en kiu homoj preĝas antaŭ la tombo, raportante pri la situacio de siaj familianoj.
En la printempa pluveto diletantoj en kabuko (japana tradicia dramo) ŝatas promeni sen ombrelo, sed ĉu tion nunaj diletantoj povas fari? Nova demando en la nuklea epoko.

Ĉu diletantoj
povas dande promeni
en printempa pluv’?
Malfacila elekto
en la nuklea epok’.
春雨に濡れていけるか風流人昔になかったつらい選択
Jen mesaĝo de esperantistino en la urbo Sendaji:
En mia kvartalo plejparto de la loĝantoj estas maljunuloj, kiuj havas malsanon, doloron ĉe la genuoj aŭ ĉe la kokso. Por aĉetado ni devas viciĝi longan tempon. Ni devas kunporti botelojn da akvo hejmen de la loko, kie oni liveras ĝin. Ankaŭ mi estas maljuna, sed pli juna ol ili, tial mi nun fariĝis helpanto al ili.
Nuntempe al ni mankas multaj aĵoj, precipe gaso, benzino kaj akvo. Tamen iom post iom ni kutimiĝis al mankoplena vivo. Dank’ al tia vivo, mi ekkonstruis novan rilaton kun la najbaroj, helpante unu la aliajn. Loĝantoj kore pli kuniĝis ol antaŭe por kunvivi. Ekzemple, mia najbaro donis al mi farunon, do nun mi bakas panon, poste redonos la duonon al ŝi.
Parencoj de mia alia najbaro ankoraŭ ne estas trovitaj el la maro de la urbo Rikuzentakada. Tiu najbaro naskiĝis kaj kreskis ĉe la marbordo, do li parolis al mi pri sia sperto pri la granda Cunamo de Ĉilio, kiu atakis la urbon en 1960. La ĉi-foja estis multe pli granda ol ĝi. Li ankoraŭ ne povas viziti la urbon pro manko de benzino por sia aŭtomobilo.
Laŭ iu mesaĝo el Belgio, oni komencis raporti, ke la nukleaj reaktoroj nun estas sub kontrolo, sed tio estas tute ne prava. Kiam oni ne uzas nukleajn bastonojn, oni konservas tiujn en akvo por malvarmigi tiujn, sed nun konstanta akvoliverado haltis pro la damaĝo al la elektra sistemo. Pro tio nun oni daŭre elpumpas akvon al tiu akvujoj en la reaktoroj, sed tio estas provizora rimedo kaj nur dum iom da tempo efikas. Por solvi la problemon, oni devas refunkciigi elektran sistemon, tiel ke oni povu liveri akvon konstante al la reaktoroj kaj al la konservejo. Por tio oni strebas multe sed ankoraŭ ne sukcesis, ĉar multaj aparatoj estas difektitaj de la cunamo kaj de elpumtita sala akvo. Tial la registaro ne estas optimisma pro eventualaj maloportunaj okazoj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-marto-21 19:55:28

La 21an de marto (2)
Menciindaj aferoj hodiaŭ:
1. Oni uzos tankojn por balai la terenon de la nukleaj centraloj plena de radioaktivaj detruitaĵoj. Tiuj tankoj havas kontraŭradioaktivan povon. Unuan fojon oni uzas tankojn por praktika utilo.
2. Unu el la fajrobrigadanoj, kiuj okupiĝis pri la elpumpado al la nuklea reaktoro, konfesis en la intervjuo, ke kiam li sendis retmesaĝon al sia edzino pri sia ordonita, danĝera devo, lia edzino unufraze respondis “Vi fariĝu savanto de Japanio”.
3. Kelkajn specoj de legomo kiel spinaco en kelkaj gubernioj inkluzive de mia gubernio oni trovis malpurigitaj per pli multa kvanto de radioaktiveco ol la normo. La registaro malpermesis la guberniojn porti tiujn sur merkato.
4. La registaro preparos 1000 biliardojn da enoj por la kompenso al la damaĝoj kaŭzitaj de la nukleaj centraloj. La elektra kompanio Tokio havas ĉefan respondecon pri tio, sed en la grandskala akcidento ankaŭ la registaro devas dividi la kompenson. Mi opinias, ke la kompanio bankrotos aŭ devos bankroti, preninte sur sin la respondecon de tiu grava akcidento.

Hodiaŭ vizitis nin juna malajziano, kiu lernis Esperanton en mia urbo kaj nun laboras en la gubernio Kanagaŭa. Malgraŭ malpurigita Japanio, li ne revenas hejmen. Post la vespermanĝo mi regalis lin per nekutimaj muzikiloj, kiujn mi kolektis en diversaj landoj. Dum la pasintaj tagoj ni vivis malĝoje, sed hodiaŭ mi havis tre gajan vesperon.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-marto-22 23:53:25

La 22an de marto (1)
La 22an de marto
Hodiaŭ estis tre malvarme kaj pluvetis. Hejme mi povas vivi tre normale kaj libere, sed en rifuĝejoj en la damaĝitaj urboj kaj vilaĝoj, homoj vivas en tre malbonaj kondiĉoj. Multaj havas nenion por fari krom kuŝi en lernejoj, elteni malvarmon en kovriloj kaj atendi la distribuon de manĝaĵoj.
Tamen la situacio iom post iom boniĝis. Hodiaŭ, unue mi raportas pri esperplenaj aferoj.
1. La ŝoseo Toohoku, kiu ligas la regionon Toohoku kun Tokio, ekfunkciis por kamionoj. Pro tio transporto de la varoj al rifuĝejoj pli faciliĝas.
2. La rapidtrajnlinio “Ŝinkansen” inter Tokio kaj Aomori parte ekfunkciis. Pro tio oni povas transporti benzinon kaj aliajn varojn al la damaĝitaj gubernioj.
3. En la okcidenta parto de Japanio oni komencis plimultigi la produkton de vindaĵoj, pano, nudelo, baterioj, kandeloj, funkciigante la fabrikojn tagnokte.
4. En iuj rifuĝejoj helpantoj preparis bankuvojn. Ekde la tertremo rifuĝintoj neniam banis sin, do ili estis tre ĝojaj. Al japanoj baniĝo en varma akvo donas grandan ĝojon kaj kontenton. Ili havis pli da kuraĝo por morgaŭ.
5. Infanejo en la urbo Oohunato refunkciis kaj infanoj ĝoje vizitis ĝin. En iu rifuĝejo oni disponigis al infanoj ĉambron, por ke ili povu ludi libere. Tiu katastrofo donis grandajn ŝokon kaj vundon ankaŭ al la koro de infanoj, do estas grave konsoli ilin.
6. La poŝtoficejo en la urbo Iŝinomaki refunkciis. Multaj rifuĝintoj venis, tamen ve! por maldeponi monon el sia konto. Ili povas maldeponi maksimume 200000 enojn (2000 eŭrojn), eĉ se ili perdis kajeron.
7. En iu urbo en la gubernio Ĉiba, kelkaj homoj, kiuj havas sian propran puton hejme, disponigis ĝin al la publiko. Ankoraŭ en multaj urboj akvo-servo ne funkcias, do multaj dankas ilin pro ilia bonkoro. Unu el la puto-posedantoj diris: “Tio estas tute ne laŭdinda faro. En la krizo oni devas helpi unuj la aliajn”. Ni havas esprimon “otagai-sama”, kiu signifas, ke malfeliĉo iam ajn vizitos iujn ajn, do en tiu okazo ni devas helpi reciproke.
8. En kelkaj lernejoj oni okazigis kursfinan ceremonion. Tio estas kaj ĝojiga kaj malĝojiga, ĉar troviĝis malaperintaj lernantoj. En iu lernejo patro de la malaperinta filo anstataŭe ricevis diplomon kun larmoj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-marto-22 23:54:23

La 22an de marto (2)
Jen estas kaj bonaj kaj malbonaj novaĵoj.
1. Hieraŭ nokte kaj hodiaŭ frumatene aperis blanka fumo el la 2a nuklea centralo kaj griza fumo el la 3a. Tiuj fumadoj ĉesis hodiaŭ. Oni sukcesis enkonduki elektron al ĉiuj centraloj, sed antaŭ ol funkciigi elektron, oni devas kontroli la aparatojn. Por enpumpi akvon en la centralojn, oni uzos specialajn kamionojn desegnitajn por enverŝi betonon en altajn konstruaĵojn. Per tiu maniero oni povos konduki 3-oble pli multe da akvo en la centralojn.

Jen estas malbonaj novaĵoj.
1. Terkulturistoj en tri gubernioj, kiuj kultivas spinacon, devas forĵeti radioaktivece malpurigitajn produktaĵojn. Ili ĉagreniĝas, dirante, ke estas dolorige al ili forĵeti spinacon, kiun ili kultivis kun amo.
2. En la marakvo oni detektis tre densan radioaktivecon. Apud la centraloj oni detektis 126-oble pli densan jodon 131 ol la normo, 8 kilometrojn fore 80-oble kaj 16 kilometrojn fore 16-oble. Fiŝkaptistoj en la najbaraj gubernioj estas ŝokitaj pro tiu novaĵo. Mi rememoras la usonan eksperimenton de hidrogenbombo la 1an de marto 1954 en la atolo Bikini en la Pcifika Oceano. Tiutempe pli ol mil japanaj fiŝkaptaj ŝipoj estis kovritaj per nuklea cindro. Montoj da tinusoj estis enterigitaj kaj japanoj ĉesis manĝi fiŝojn. La simila afero, kvankam malgrandskale, okazos.

En Novzelando la 27an de januaro okazis granda tertremo kaj 28 japanoj mortis. Laŭ la hodiaŭa novaĵo, oni konstatis la morton de 22 homoj, sed 6 ankoraŭ estas malaperintaj. Japanoj suferas pro tertremoj ne nur enlande sed ankaŭ eksterlande.
Post ĉi-foja katastrofo iu sendis jenan mesaĝon al mi: “La naturo tiom malmulte de sia riĉeco donis al japanoj. Naturo nur donis al vi ĉiujn minacojn: tertremoj, cunamoj, tajfunoj kaj eksplodoj de vulkanoj. Nur tiun ĉi momenton vi ne suferas pro tajfunoj”.
Vere li estas prava. Japanio estas malriĉa lando kun multaj naturaj suferoj kaj malmultaj riĉfontoj. Pro tio japanoj devis labori diligentege. Tamen ni komencis forgesi tion kaj vivis tro lukse, konsumante riĉaĵojn el la mondo. Nun estas tempo por ni krei novan vivmanieron, novan filozofion.
Homoj povas vivi, kiam ili havas esperon. Do ni vivu, esperante, ke morgaŭ estos pli bone, ol hodiaŭ.

zan (Montri la profilon) 2011-marto-23 01:23:00

Mi pensas, ke japanoj estas paciencaj kaj helpemaj, kaj eĉ kuraĝaj kaj optimismaj. Sed iuj riĉuloj estas avidaj kaj pensas nur pri ili mem. La elektra kompanio Tokio ne nuligis la reaktorojn, kiuj estis sufiĉe danĝeraj, ĉar ili domaĝis la reaktorojn, kiuj donadis al ili monon. Pro tio novaĵoj pri radioaktiveco tute ne boniĝas sed eĉ pli kaj pli malboniĝas, kvankam ankoraŭ ne estas timinde. Laboristoj pri la akcidento estas kuraĝaj sed la kompanio estas malkuraĝa.

Respondeculoj de profesia basbalo deziras ludigi basbalon nokte en Tokio kun granda elektro samkvanta kiel tiu de 4000 hejmoj. Ludistoj kontraŭas; ili estas normalaj homoj. Kompanio de basbalo pensas nur pri ilia gajno, ĉar lastatempe basbalo-amantoj estis malmultiĝintaj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-marto-23 21:26:26

La 23an de marto (1)
La 23an de marto

Ankaŭ hodiaŭ estis tre vente kaj malvarme. Morgaŭ estos pli malvarme kun minus-temperaturo en la norda parto de Japanio. Denove estos pli malfacila tago por la suferantoj.

Hodiaŭaj esperplenaj novaĵoj.
1. En la gubernio Kagoŝima, la plej suda gubernio krom la insularo Okinavo, ekfloris sakuroj.
2. Morgaŭ ekfunkcios la tuta ŝoseo de Toohoku. Oni povos veturi per aŭtomobilo de Tokio ĝis Aomori, la plej norda gubernio en la insulo Honŝuu tra la damaĝitaj gubernioj.

Malbonaj novaĵoj.
1. Je 16:20 elvenis nigra fumo el la 3a reaktoro, en kies kontrolejo ekfunkciis elektro hieraŭ. La kaŭzo ne estas klara.
2. En akvo en akvofarejo en Tokio 200 kilometrojn fore de la centralo oni detektis 210 bekerelojn (Bq) /hore da jodo 131, duoble pli multe ol la normo por bebo. Oni supozas, ke pro la hieraŭa pluvo la jodo en la aero falis en akvon. Boteloj da akvo en vendejoj tuj elĉerpiĝis. Patrinoj kun beboj kaj gravedaj virinoj estas tre maltrankvilaj, ne bone sciante, kion fari. En la gubernio Hukuŝima en kelkaj urboj akvo pli malpuriĝis ol la normo, do oni distribuas akvon per akvokamionoj al la loĝantoj.
3. Hieraŭ la registaro instrukciis, ke lakto kaj kelkaj specoj de legomoj, ekzemple spinaco kaj brasiko, produktitaj en la gubernioj Hukuŝima, Ibaraki, Toĉigi kaj Gunma (mia gubernio) ne estu portataj sur merkatojn. Hodiaŭ ĝi pli forte instrukciis, ke oni ne manĝu tiujn legomojn kaj ne trinku lakton produktitajn en Hukuŝima.
Terkulturistoj kaj laktofabrikistoj estas tre ŝokitaj pro tiuj instrukcioj. Iu diris: “Mi perdis energinon plu labori. La registaro tuj kompensu la perdon. Se ne, ni ne povas vivi”.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-marto-23 21:33:23

La 23an de marto (2)
Jen estas la unua parto de miaj tankaoj (tradiciaj japanaj versaĵoj kun 5-7-5-7-7-silaboj), kiujn mi versis hodiaŭ.
Ĉu realiĝos
mia antaŭsupozo,
ke la prosperon
finigos la akcident’
nuklea kaj grandega?
実現か原発事故で日本の「繁栄」終わる私の予言
Jam de longe mi antaŭvidis nukleajn akcidentojn en Japanio, kaj ofte diris al miaj studentoj, ke se okazus tia granda akcidento, japana ŝajna prospero momente malaperus.
Malpura marakvo!
En 1954
eksplodis bombo
hidrogena en Bikini.
Mia fora memoro.
「海水が汚染」のニュースで思い出す1954年ビキニの水爆
Revenas bildo
de centoj da miloj da
tinusoj forĵetitaj
en 1954
pro malpurigita mar’.
何万トンマグロを埋めてた光景が蘇りくる「海水汚染」
Foto de la eksperimento de hidrogenbombo en Bikini. [ne aperigebla ĉi-tie]

La ŝipo “La 5a Feliĉa Drako” en la muzeo en Tokio [foto ankaŭ ne aperigebla ĉi-tie]

Tiutempe ĉiun tagon oni informis nin pri la radioaktiva pluvo. Ĉiuj tinusoj estis enterigitaj kaj japanoj ĉesis manĝi fiŝojn. Fiŝvendejoj bankrotis aŭ fermiĝis. La atolo Bikini fariĝis simbola loko por la atom-epoko, kaj eĉ nun la insulanoj ne povas reveni al sia hejminsulo Bikini. Unu ŝipano mortis kaj multaj ankoraŭ suferas (ne suferis) pro radioaktiveco. Lia ŝipo “La Kvina Feliĉa Drako” nun estas montrita en Tokio.
En povra loĝej’
nur nokton ripozinte,
al la centralo
revenas laboristoj
por danĝera riparad’.
一晩を粗末な宿でくつろいでまた原発に戻る人たち

Reen al la supro