Al la enhavo

Grandega sismo en Japanio

de Titmouse, 2011-marto-11

Mesaĝoj: 72

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-marto-14 17:02:51

La 14an de marto

Mi ellitiĝis je la 7a horo. Televido raportis, ke okazas kaoso en ĉiuj stacidomoj, ĉar la elektro kompanio Tokio estis anoncinta malmultigon de elektro-liverado lastan vesperon kaj laŭ tiu anonco trajnkompanioj malmultigis aŭ ĉesis la servojn. Homoj ne estis sufiĉe informitaj pri tio kaj ĉe la stacidomo unuan fojon sciis la situacion. Ankaŭ en mia gubernio (100 kilomerojn fore de Tokio) oni ĉesis ĉiujn trajnservojn. Eble pro tiu influo lakto ne estis liverita al mia hejmo.
Je 7:16, je 10:02, je 12:10, je 3:12 kaj je 3:52 okazis tertremoj, iuj okazis laŭ la maro, iuj okazis en la montaro. Ŝajnas al mi, ke la tuta japana insularo eltenas doloregon post la granda operacio, nome la grandega tertremo.

Kio okazis al la nuklea centralo? Troviĝas 4 malnovaj nukleaj fornoj. La kovrila domo de la unua forno jam malaperis pro la hidrogena eksplodo. Nun la tria forno estis en la sama stato. Oni enverŝas marakvon por malvarmigi la fornon, sed ial ne sukcesas plenigi la ujon per akvo.
Laŭ la klarigo de sciencistoj, la nivelo de la kvanto de disĵetita radioaktiveco estas malalta jene:
1000 mikro-Sievert: la kvanto da radioaktiveco, en kiu homoj povas vivi unu jaron senprobleme.
1557 mikro-Sievert: la kvanto, kiun la unua forno de Hukuŝima disĵetis ĉi-foje.
2400 mikro-Sievert: la kvanto, kiun homoj estas nature eksponataj dum unu jaro.
4000 mikro-Sievert: la kvanto, kiun homoj ricevas dum la radiografiado.
100000 mikro-Sievert: homoj suferas pro akuta radioaktiva malsano kiel vomado.
200000 mikro-Sievert: homoj povas morti.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-marto-14 17:04:12

La 14an de marto(2)
Je 11:01 eksplodo okazis en la kovrila domo de la tria forno kaj la forno nudiĝis. La registaro ordonis, ke homoj en la radiuso de 20 kilometroj de la centralo sin fermu en la domo. Por gardi sin kontraŭ radioaktiveco oni devas kovri la buŝon per masko, demeti vestaĵojn antaŭ ol eniri domon kaj eviti manĝi malpurigitajn manĝaĵojn. Tio estas tre simpla kaj primitiva same kiel eviti polenalergion aŭ gripon!
Mi rememoras la vortojn de jam forpasinta d-ro Takagi Ĵinzaburoo, sciencisto pri nukleo kaj aktivisto kontraŭ nukleaj centraloj, kiujn li diris al mi, kiam mi ekiros al la UK en Varsovio en 1987. Li rekomendis, ke mi ne iru al Pollando, ĉar tie estas plena de radioaktiveco el Ĉernobil. Li aldonis, ke se mi iros, mi aĉetu ĉokoladon por li, ĉar en ĉokolado multe akumuliĝas radioaktiveco kaj per ĝi li povos analizi la situacion. Malgraŭ lia rekomendo mi partoprenis en la UK, do mi kaj aliaj 6000 partoprenantoj jam sufiĉe enspiris bongustan radioaktivecon tiutempe. Sed mi vivas ĝis nun, do ni ne timu radioaktivecon, des malpli la malmulte da kvanto elĵetita el tiu forno! Krome la registaro garantias al ni la sekurecon, klarigante, ke oni ne trovis ion nenormalan en la aero elĵetita el tiuj fornoj. Kredu ĝin, la popolanoj!

Vespere ni kuris al la najbara vendejo por aĉeti kandelon, ĉar la elektra kompanio Tokio anoncis, ke ĝi povos haltigi liveradon de elektro en mia urbo de la 17a ĝis la 19a. En la vendejo jam preskaŭ elĉerpiĝis kandeloj kaj poŝlampoj, kaj mi povis aĉeti nur iom da vaksaj kandeloj. Tamen tio tute ne gravas, ĉar mi kaj mia edzino plurfoje vojaĝis al Nepalo, kie regule kaj ofte okazas paneo de elektro kaj ni jam spertis multajn senlumajn noktojn. Tamen feliĉe mia urbo estis ial ekskludata kaj ni havis luman vesperon.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-marto-14 17:05:00

La 14an de marto(3)
Laŭ Televido jen estas la nuna sitaucio pri la urboj kaj vilaĝoj damaĝitaj de la tertremo, pri la socio kaj pri ekonomio:
1. Mortintoj: 1834
2. Malaperintoj: 15000
3. Rifuĝintoj: 450000
Inter tiuj rifuĝintoj estas multaj malfortuloj. Ili vivas sen sufiĉe da manĝaĵoj kaj akvo en malumo kaj en malespero. Ili estas bonŝance savitaj, sed atendas ilin manko de ĉiutagaĵoj, poste certe gripo kaj pli poste senlaboreco.
Pro la damaĝoj kaj manko de elektro ne funkcias aŭtomobil-kompanioj Toyota, Isuzu kaj aliaj, elektro-kompanioj Hitaĉi, NEC kaj Fuĵicu, kaj kelkaj magazenegoj de Micukoŝi, Takaŝimaja kaj aliaj. Japanaj akcioj estas vendataj kaj nur en mateno la prezo malaltiĝis je pli ol 500 enoj.

En Japanio troviĝas ĉirkaŭ 60 nukleaj fornoj. La konstruadojn iniciatis tiama Liberala Demokratia Partio, la kapitalista mondo kaj elektro-kompanioj, ĉiam mensoge insistante la sekurecon kaj frapante la vangojn de kontraŭantoj per faskoj da bankbiletoj. Japanio estas vulkana lando kaj situas sur la granda nesto de tertremoj, do estas tute klare, ke konstrui nukleajn centralojn en tiu insularo estas danĝerege, sed mono regas la mondon. Por profiti, ili faras ĉion, kaj la rezulto venis hodiaŭ.
Mi longe opinias, ke Japanio ekspluatu sunenergion anstataŭ atom-energio. Japanio havas sufiĉe altan teknologion por tio, kaj se ni sukcesos tion, ni povos gvidi la tutan mondon en tiu kampo. Tamen la industria mondo ne havis tiun perspektivon kaj direktis sin al mono, kiu vidiĝis ĝuste antaŭ iliaj okuloj. Mi deziras, ke Japanio nuligu ĉiujn nukleajn centralojn kaj direktu sin al pli sana energio. Dume ni havos malfacilon, sed tiu direkto vere garantios feliĉon al ĉiuj popolanoj kaj al la mondo.

Fine mi dankas al la mondo, kiu sendas savotrupojn kaj proponas la helpon al Japanio. Ĝis nun helpas nin trupoj el Koreio, Singapuro, Meksiko, Ĉinio, Germanio, Usono, Svislando, Novzelando, Aŭstralio, Tajvano, Britio, baldaŭ Francio kaj Rusio.
Mi esperas, ke morgaŭ mi povos raporti pli optimisme.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-marto-15 13:34:31

13a de marto (kiun mi ricevis post la 14a, vidu antaŭe)
La 13an de marto

Mi ellitiĝis je la 7a kaj tuj ŝaltis la televidilon. Mi tre timis la malboniĝon de la funkcio de la nukleaj centraloj. Jam en la lasta vespero, okaze de la eksplodo de la kovrila domego de la unua centralo, 150 homoj estis surverŝitaj per eliĝinta nuklea gaso. La registaro diras, ke tiu kovrilo estas simpla kovrilo kaj ne rilatas al la grava akcidento, sed ĉu tio estas vero?
Televido diris, ke ankaŭ en la tria centralo ekestis malbonordo pri la malvarmigo. Je la 9:08 por malvarmigi la fornon oni komencis enverŝi akvon ĉirkaŭ ĝi, sed tio ne glate iris, do oni antaŭvidas la eblecon de eksplodo same kiel en la unua centralo.
La registaro diris, ke ankoraŭ ne ekzistas rimedoj por haltigi la fornojn, kaj ke 70-80 mil loĝantoj ĉirkaŭ la centraloj devos evakuii.

Tagmeze venis telefono el mia amiko en Hokongo, kiu planas viziti min la 23an de marto. Li diris, ke liaj familianoj rekomendas, ke li ne iru al Japanio pro la nukleaj akcidentoj. En televido oni raportis, ke en Eŭropo en multaj ĵurnaloj tiuj akcidentoj de la nukleaj centraloj estis la plej grava novaĵo.
Posttagmeze mi provis telefoni al esperantisto en la urbo Morioka en la gubernio Iŭate, kaj sukcesis kontakti ŝin. Ŝi diris, ke ĵus elektro kaj telefono ekfunkciis kaj mia telefono estas la unua. Ŝi diris, ke ŝi spertis nekutime teruran tertremon la 9an, du tagojn antaŭe, kaj sentis, ke io ne ordinara okazos.

Vespere la registaro klarigis jenajn aferojn:
1. La grandeco de tiu tertremo estis magnitudo 9,0 laŭ la rekalkulo de la forteco. Jen estis la plej fortaj tertremoj de la 1950-aj jaroj:
1952 Kamĉatko 9,0
1957 Aleŭtoj 9,0
1960 Ĉilio 9,4
1964 Alasko 9,4
2004 Indonezio 9,0
2011 Japanio 9,0

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-marto-15 13:36:07

13a de marto (daŭrigo)
Ĉi-foja tertremo estis kaŭzita per la movo de la tavolego 500 kilometrojn longa kaj 200 kilometrojn vasta, kaj daŭris pli ol 5 minutoj.

2. Damaĝoj konataj ĝis la vespero:
Mortintoj: 1049
Malaperintoj: pli ol 1000
Malaperintaj vilaĝ(et)oj: pli ol 10
Frakasitaj domoj: 5700
Rifuĝintoj: 310 mil en 1892 rifuĝejoj

La policestro de la gubernio Mijaĝi esprimis sian antaŭvidon, ke nur en lia gubernio mortintoj superos 10 mil. Li povas esti prava. En la urbo Minami-Sanriku 10000 el 17000 loĝantoj malaperis. En tiu urbo la du-etaĝa urbodomo tute malaperis kaj la 4-etaĝa betona hospitalo estis inundita ĝis la kvara etaĝo. En la urbo Rikuzen-Takada 15000 el 23000 loĝantoj malaperis kaj 5000 domoj estis tute frakasitaj. Certe estas aliaj vilaĝetoj laŭ tiu marbordo, kiujn oni ankoraŭ ne povas kontakti, kaj tie estas senhelpaj viktimoj.
Al tiuj rifuĝintoj mankas benzino, petrolo, elektro, gaso, akvo, kovriloj, medikamentoj kaj manĝaĵoj. La surteraj vojoj estas blokitaj per betonaj kaj lignaj rubaĵegoj, do oni planas transporti la necesaĵojn de la maro, helpe de la japana defendkorpuso kaj eĉ de la usona aviadilŝipo Donald Regan kaj aliaj militŝipoj.

3. Manko de elektro
Ne nur en la damaĝitaj regionoj sed ankaŭ en aliaj gubernioj ĉirkaŭ Tokio mankos elektro, ĉar multaj elektraj centraloj estas damaĝitaj. Por konkeri tiun malfacilon la registaro instrukciis al la Elektro Kompanio Tokio, ke ĝi liveru elektron vice de unu distrikto al la alia, kaj al kompanioj kaj la popolanoj, ke ili ŝparu elektron.

Vespere la ĉefministro Kan aperis en televido kaj esprimis sian kondolencon kaj kompaton kaj petis kunlaboron de la tuta popolo, apelaciante: “Japanio povas certe venki tiun malfacilegon!”

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-marto-15 15:44:07

15a de marto (la 14a estas antaŭ la 13a)
La 15an de marto

Nun, je la 22a kaj 28 minutoj, mi sentis grandan tremon. Tiu ĉi estas la plej granda tertremo post tiu grandega tertremo. Ĝia epicentro estis en la gubernio Ŝizuoka, en kiu situas monto Fuĵi. Sismologoj antaŭvidas kun certeco, ke laŭ la marbordo de tiu gubernio okazos granda tertremo en la proksima estonteco, sed ĝis nun malofte okazis tertremoj ĉi tie kaj des malpli enlande de tiu regiono. Antaŭ 300 jaroj la monto Fuĵi erupciis, do homoj foje timas ĝian denovan erupcion. Hodiaŭ vespere mi havis kunsidon kaj tie iu montris al mi romanon pri la grandega tertremo kaj la sekvantaj akcidentoj de nukleaj reaktoroj en Japanio, tial la ĵus okazinta tertremo donis al mi ne malgrandan ŝokon, kvazaŭ la simila krizo atakus Japanion.

Ĝis hodiaŭ klariĝis, ke ĉiuj 4 reaktoroj en la nuklea centralo de Hukuŝima estas grave difektitaj, kvankam iliaj funkcioj estas haltigitaj:
Pri la 1a kaj la 3a, jam la kovrilaj domoj estis eksploditaj kaj oni nun malvarmigas la reaktorojn per mara akvo.
Pri la 2a, je 6:14 aŭdiĝis eksplodbruo. Oni supozas, ke parto de la subprema akvujo (angle, suppression pool) estis difektita.
Pri la 4a, kiu ne funkciis, kiam okazis la tertremo, akvo mankas al la konservejo de brulaĵbastono kaj tio kaŭzas ĝian varmiĝon. La samo povos okazi al la 4a kaj la 5a.
Pro tiuj problemoj la registaro ordonis al la loĝantoj inter la radiusoj de 20 kaj 30 kilometroj ne ekstereniri kaj fermi sin en konstruaĵoj. Homoj loĝantaj eĉ ekster tiu radiuso sentas sin timigitaj kaj mem decidis translokiĝi al aliaj regionoj. La vojoj al Tokio kaj aliaj lokoj estas plene ŝtopitaj per aŭtomobiloj.

Posttagmeze en Tokio kaj la ĉirkaŭaj urboj oni kaptis nekutiman kvanton da radioaktiveco:
Iŭaki (sude kaj proksime de la centralo): 23,72 mikro-Sievert (?-oble)
Tokio: 0,809 mikro-Sievert (22-oble pli granda ol antaŭe)
Saitama: 1,222 mikro-Sievert (40-oble)
Maebaŝi (mia urbo): 0,218 (15-oble)
Tamen oni diras, ke tiu kvanto tute ne gravas por nia korpo.

Laŭ la novaĵo en televido, je la 22a horo mortintoj estas 3373, malaperintoj 6746 (subite la nombro malgrandiĝis. Kialon mi ne scias, eble eraro?) kaj rifuĝintoj 440000, inter kiuj estas inkluzivitaj loĝantoj kiuj rifuĝis pro la nuklea akcidento. Multaj rifuĝintoj estas maljunaj (ĝenerale pli ol 25% de la loĝantoj en Japanio estas maljunaj, kaj des pli maljunaj estas loĝantoj en provincaj urboj) kaj malsanaj, tial la vivo en rifuĝejoj fariĝos pli kaj pli severa por ili.

Unu sola bona novaĵo hodiaŭ estas, ke du homoj estis savitaj el la ruinoj 90 horojn post la tertremo.

zan (Montri la profilon) 2011-marto-16 07:48:50

darkweasel:Mi simple ne komprenas kial en lando kun tiom da tertremoj kiel Japanujo oni konstruis nukleajn centralojn. Ĉu neniu pensis pri tio ke la naturo estas pli forta ol ĉiuj sekurigrimedoj de tiuj centraloj?
Denove saluton. S-ro Hori precize raportas. Ankaŭ mi malkonsentas al nuklea energio. Kiam mi respondis al enketo pri energio, mi enskribis al ĝi, ke nuklea energio entas evitinda, ĉar jam okazis en Japanio kelkaj malgrandaj akcidentoj de nuklea energio. Sed energiaj kompanioj reklamas, ke nuklea energio estas pura kaj sekura.

Japanio ne havas petrolon kaj naturan gason. Ni devas aĉeti ilin. Ni bezonis aliajn energiojn. La kvanto de natura gaso en Japanio estas malgrandaj. Nuklea energio ŝajnis tre opornuna kaj malmultekosta kompare al aliaj novaj energioj. Mi deziras, ke kiel eble plej frue oni ŝanĝu nuklean energion al aliaj sistemoj. Nun eble ĉiuj japanoj deziras tiel.

Nuntempa situacio pri la nuklea akcidento estas tre severe. De tempo al tempo malgrandaj eksplodoj okazadas, kaj fojfoje aperis alta kvanto de radioaktiveco ĉirkaŭ la nuklejoj. Mi nur preĝas, ke granda eksplodo ne okazu. Oni devas enakvigi la fornojn, sed oni ne povas alproksimiĝi al la fornoj pro la altnivela radioaktiveco. Kiel ni fariĝos?

FrankoVoglero (Montri la profilon) 2011-marto-16 09:12:24

zan:
darkweasel:Mi simple ne komprenas kial en lando kun tiom da tertremoj kiel Japanujo oni konstruis nukleajn centralojn. Ĉu neniu pensis pri tio ke la naturo estas pli forta ol ĉiuj sekurigrimedoj de tiuj centraloj?
Denove saluton. S-ro Hori precize raportas. Ankaŭ mi malkonsentas al nuklea energio. Kiam mi respondis al enketo pri energio, mi enskribis al ĝi, ke nuklea energio entas evitinda, ĉar jam okazis en Japanio kelkaj malgrandaj akcidentoj de nuklea energio. Sed energiaj kompanioj reklamas, ke nuklea energio estas pura kaj sekura.

Japanio ne havas petrolon kaj naturan gason. Ni devas aĉeti ilin. Ni bezonis aliajn energiojn. La kvanto de natura gaso en Japanio estas malgrandaj. Nuklea energio ŝajnis tre opornuna kaj malmultekosta kompare al aliaj novaj energioj. Mi deziras, ke kiel eble plej frue oni ŝanĝu nuklean energion al aliaj sistemoj. Nun eble ĉiuj japanoj deziras tiel.

Nuntempa situacio pri la nuklea akcidento estas tre severe. De tempo al tempo malgrandaj eksplodoj okazadas, kaj fojfoje aperis alta kvanto de radioaktiveco ĉirkaŭ la nuklejoj. Mi nur preĝas, ke granda eksplodo ne okazu. Oni devas enakvigi la fornojn, sed oni ne povas alproksimiĝi al la fornoj pro la altnivela radioaktiveco. Kiel ni fariĝos?
Ho ve kian teruran novaĵon mi legis hodiaŭ. Fajro nun estas kaj la fulmo aldirektas Tokion. Sed la ventodirekto eble ŝanĝiĝos al direkto de Maro dum la tago. Mi tiom forte preĝas ke la vento direkto ŝanĝiĝas - Kion fari, se la atomplena aero alvenas Tokion. Oni ne simple povas forpreni la homojn el tiu regiono - tro multaj da homoj. Terura estas la penso pri tiu situatio.

Mia patro jam diris, se tiu katastrofo okazus en Germanio, tiam regus la kaoson ĉar la germanoj ne tiom sinrege agas.

Mia koro estas ĉe vi kaj nur preĝado eblas ĉesi tion

Korajn salutojn el Germanio al Japanio

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-marto-16 21:17:33

16a de marto
La 16an de marto
Hodiaŭ matene finfine mi ricevis retmesaĝon de s-ro Teduka, kiu loĝas en la urbo Tagaĵoo atakita de la cunamo. Li skribis jene: “Mi fartas bone. Mia domo ne estas difektita per la tertremo, sed diversaj servoj ankoraŭ ne funkcias. Mankas bezino, do mi decidis ne uzi aŭtomobilon. Ĝis hieraŭ mi vidis flamegojn kaj fumojn el la benzinrezervejo. Sur la stratoj ne foraj de mia hejmo estas tie kaj ĉi tie disĵetitaj multaj aŭtomobiloj kaj grandaj ŝarĝaŭtoj transportitaj per la cunamo”.
Hodiaŭ matene en mia gubernio multe ventis. En la Toohoku-regiono multe neĝis! Kiel malvarme kaj solece ili pasigis la nokton! Mi ne povis ne plori.
Hodiaŭ vespere ni planis havi estraran kunsidon de Kantoo-Esperanto-Ligo en Tokio, sed ni nuligis ĝin, ĉar la trafika servo ne estas normala. Jam multaj kunvenoj estas simile nuligitaj: La 12an kaj la 13an en mia gubernio okazus la tutlanda edukada kunveno, en kiu mi partoprenus, sed oni nuligis ĝin. Tutlandaj kaj internaciaj konkursoj de teniso, golfo, maratono, skiado ktp., kiuj okazus en la lasta semajnfino, estis nuligitaj. Baldaŭ komenciĝos la profesia basbalkonkurso ĝis aŭtuno, sed ĉar unu teamo havas sian bazon en la urbo Sendai trafita de la tragedio kaj ĝia basbalejo estis difektita, oni decidis prokrastigi la komenciĝon. En la venonta semajno komenciĝos Tutlanda basbalĉampioneco inter superaj mezlernejoj, kaj la okazigon aŭ prokrastigon oni decidos baldaŭ. Partopreni en ĝi kiel reprezentantoj el la gubernioj estas granda revo kaj honoro de lernantaj basbalistoj, tial se oni nuligus la okazigon, tio estus granda ŝoko kaj malespero por tiuj.
Marto estas monato por kursofinaj ceremonioj, sed oni ne povas okazigi tiun ceremonion en multaj urboj. En televido mi foje vidas jam preparitajn ornamojn por tiu ceremonio en la granda salono de lernejo, kiun oni nun uzas kiel rifuĝejon. Laŭ ĵurnalo Asahi, en mezlernejo en la urbo Kurihara, oni okazigis la ceremonion. Tiuj kursofinantoj jam en 2008 spertis grandan tertremon, kaj ĉi-foje denove tiun tragedion. Sugaŭara Ŝun, unu el la kursofinintoj, diris kun larmoj: “Mi pensis, ke ni ne havos la ceremonion. Ĉiuj suferas multe, do des pli kuraĝe mi paŝos antaŭen kun espero”.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-marto-16 21:18:47

16a de marto (daŭrigo)
Kaj samtempe tiuj nuligoj donas grandan damaĝon al la ekonomio. En februaro nove ekfunkciis Ŝinkansen (rapida trajno) de Tokio al la urbo Aomori situanta ĉe la pinto de la Honŝuu-insulo, sed nun pro la tertremo tiu linio ne funkcias. Oni multe atendis turistojn, precipe en la sezono de sakuro, sed multaj homoj ne emas vojaĝi en tia malĝoja etoso. Certe sekvos bankrotoj de hoteloj kaj maldungoj. Damaĝo de la tertremo estos ne kalkuleble granda por nia ekonomio.
Kiel oni traktas kadavrojn? En Japanio nuntempe preskaŭ ĉiuj mortintoj estas kremaciitaj, sed en tiu ĉi kriza situacio tio ne eblas, tial la ministro de bonfarto decidis specialan regulon, por ke oni povu enterigi tiujn mortintojn sen permeso de la urba aŭ vilaĝa estro, sed nur kun mortatesto de kuracisto. Kiam oni ne povos identigi kadavron, oni fotos ĝin, konservos ĝiajn harojn kaj enterigos ĝin. Estas malĝoje, ke multaj homoj finas sian vivon tiamaniere.
Temas pri la reaktoroj, la situacio estas preskaŭ sama kiel hieraŭ. Oni planis malvarmigi la reaktorojn, ĵetante akvon el helikopteroj, sed anticipa mezurado de radioaktiveco sur tiuj trovis ĝin tro forta, ke oni ĉesis plenumi tiun projekton.
Laŭ la veterprognozo ankaŭ morgaŭ estos tre malvarme kaj neĝos en la norda regiono.

Reen al la supro