Al la enhavo

Grandega sismo en Japanio

de Titmouse, 2011-marto-11

Mesaĝoj: 72

Lingvo: Esperanto

mpeg (Montri la profilon) 2011-marto-17 07:41:57

Kia sorto atendos 68-a Internacia Junulara Kongreso en Naha(ĉefurbo de la Okinava insulo en Japanio)en 2012? demando.gif

http://tejo.org/eo/node/1186

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-marto-17 17:44:52

La 17an de marto (1)
La 17an de marto
Hodiau matene estis tre malvarme kaj ventis forte. En mia domo, kiam mi vekiĝis, la temperaturo estis 1 grado. Toohoku-regiono situas pli norden, do estis pli malvarme.
Tagmeze la temperaturo en mia ĉambro estis 7 gradoj. Estis tro malvarme, ke mi vestis min kiel ninĵa.

En la 3a reaktoro kaj en la konservejo de la nukleaj bastonoj de la 4a reaktoro jam akvo forvaporiĝis kaj radioaktiveco ekstereflugas. Je 9:43 oni verŝis 7,5 tunojn da akvo sur la 3an reaktoron kvarfoje per helikopteroj, sed la efiko estas dubinda, ĉar la akvo ne multe trafis ĝin. Oni planis ĵeti akvon en la 3an reaktoron de ŝpruckamionoj 50 metrojn fore de la reaktoro, sed pro tro forta radioaktiveco oni ĉesis plenumi tiun planon. Fine vespere je 19:55 oni komencis fari tion. Por plenumi tiun akvoĵetadon, defendkorpusanoj kaj policanoj devas riski sian vivon, sed la situacio estas tiel kriza, ke la registaro devis fari tiun decidon.
*Japanio ne havas armeon, sed armesimilan defendkorpuson. La konstitucio malpermesas posedi armeon, ĉar ĝi malpermesas militon.

Vivoj en rifuĝejoj pli kaj pli malfacilas, ekzemple:
1. En la gubernio Fukuŝima 14 maljunuloj en la hospitalo mortis.
2. Rifuĝintoj kolektas neĝon por necesejoj.
3. En al urbo Kamaiŝi en la gubenio Iwate estas ege malvarme. En iu rifuĝejo restas nur 140 litroj da petrolo, t.e. kvanto por du tagoj. Gaso mankas. Homoj manĝis varman manĝaĵon nur dufoje dum la pasintaj 6 tagoj. Oni ne povas enmanigi medikamentojn pro manko de benzino por aŭtomobiloj.
4. En la urbo Kesennuma en la gubernio Iwate, iu benzinstacio disdonis petrolon senpage, sed ne eblis plu pro manko de benzino por pumpi rezervitan petrolon.
5. En la urbo Mijako en la gubernio Iwate, 70% de la rifuĝintoj en iu rifuĝejo estas pli ol 70-jaraj, sed ne estas kuracisto por ili.
6. En la urbo Sendai malfermiĝis matena bazaro. Unu brasiko kostis 500 enoj (5 eŭroj).

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-marto-17 17:46:35

La 17an de marto (2)
Pro manko de elektro en Kantoo-regiono (Tokio kaj ĉirkaŭaj gubernioj), magazenegoj, poŝtoficejoj kaj multaj vendejoj frue aŭ tute fermiĝis.
* Nun ĵus antaŭ 22a horo okazis relative granda tertremo (magnitudo 5,8 for de la marbordo de la gubernio Ibaraki). Mia ĉambro skuis multe.

Homoj loĝantaj proksime de la nuklea centralo komencis translokiĝi en aliajn guberniojn. Ĉiuj 300 mil homoj en la urbo Minami-Sooma en la gubernio Fukuŝima rifuĝis en aliajn urbojn laŭ la ordono kaj aliaj 9653 homoj jam fuĝis memvole. Ankaŭ miaj du konatoj komencos translokiĝi:
Filino de mia amiko, kiu loĝas en la gubernio Kanagaŭa, apuda gubernio de Tokio, decidis translokiĝi al okcidenta urbo. Ŝi havas unu-jaran bebon, pro kio ŝi decidis la translokiĝon. Alia konato, kiu loĝas en la gubernio Ibaraki, najbara gubernio de Fukuŝima, 120 kilometrojn fore de la nuklea centralo, skribis: “Se la situacio ne boniĝos baldaŭ, mi devas decidi por eviti radiokativecon”.

Hodiaŭ la defendkorpuso komencis varbi eksajn korpusanojn por kompensi mankon de la korpusanoj (jam duono de ili, 100 mil, estas mobilizitaj). Tiu sistemo ja ekzistis, sed neniam antaŭe oni uzis ĝin. Tamen labori tiele, nome por la bono de la popolo, estas pli bone al ili, ol batali en milito por mortigi aŭ esti mortigotaj.

Ĝis hodiaŭ estas
Mortintoj: 5583
Malaperintoj: 9594
Rifuĝintoj: 30578 en 2260 rifuĝejoj.

kijote (Montri la profilon) 2011-marto-17 19:48:50

Ĉu iun japanan samideanojn loĝas en Tomakomai (Hokkaido)?

zan (Montri la profilon) 2011-marto-18 05:26:48

Naha(Okinavo) kaj Hokkajdo estas sekuraj almenaŭ nun.

La situacio de la nuklea akcidento ankoraŭ nun ne boniĝis. Eluzitaj nukleaj bastonoj, kiuj devus esti en akvo, senakviĝis kaj varmiĝis. Pro tio oni penas verŝi akvon sur ilin. Se ĝi ne sukcesos, multe da radioaktiveco disvastiĝos. Nuntempe en Tokio oni ne bezonas timi la radioaktivecon.

Ni ial kredas niajn fakulojn kaj agas trankvile. Tiuj, kiuj havas siajn parencojn en okcidenta regiono, povas rifuĝi tien. Sed aliaj ne povas forlasi la nunan loĝlokon. Se okazos la plej granda tragedio, ni kune suferos. Mi miras pri nia japana optimismo.

MarCin83 (Montri la profilon) 2011-marto-18 12:47:02

Mi ankaŭ estas optimisma, kvankam mi ne estas japano. La japana popolo estas kuraĝa kaj forta popolo. Mi certas ke la plej granda tragedio ne okazos!

Mi deziras multe da forteco al la japana popolo dum la rekonstruado de la landeroj detruitaj pro la tertremo kaj la cunamo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-marto-18 18:14:12

zan:
Ni ial kredas niajn fakulojn kaj agas trankvile. Tiuj, kiuj havas siajn parencojn en okcidenta regiono, povas rifuĝi tien. Sed aliaj ne povas forlasi la nunan loĝlokon. Se okazos la plej granda tragedio, ni kune suferos. Mi miras pri nia japana optimismo.
Oni devas fidi la fakulojn, sed ankaŭ informiĝi individue ĉe aliaj fontoj, ĉar ĝenerale estas de tempo al tempo informojn kiujn oni ne povas anonci al ĉiuj samtempe, por ne krei pli gravajn problemojn.

Niaj samideanoj restu optimismaj kaj trankvilaj, sed ankaŭ prudentaj!

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-marto-18 18:19:09

La 18an de marto (1)
La 18an de marto
La registaro konstatis, ke la nivelo de la nuklea akcidento estas 5, same kiel tiu de Three Mile en Usono.

Por malvarmigi la reaktoron, hodiaŭ oni faris jenajn aferojn:
Antaŭ la dua horo posttagmeze, oni ĵetis 50 tunojn da akvo en la 3an reaktoron el specialaj fajrokamionoj. Ŝajne estis iom da efiko, ĉar oni povas vidi vaporon el la centralo.
Oni provis refunkciigi elektran sistemon damaĝitan per la cunamo, kiu ebligos malvarmigi la reaktorojn. Tamen en la tereno ekzistas forta radioaktiveco, do oni povas fari tion malrapide. La respondeculoj volas, ke la sistemo refunkciu ĝis morgaŭ.

En televido anoncistoj simple raportas, ke oni klopodas fari iujn aŭ aliajn aferojn en la nuklea centralo de Fukuŝima, sed en kiaj kondiĉoj laboristoj ili tie laboras? La 15an, TV raportis, ke 750 simplaj laboristoj fuĝis ekster la centralon kaj restas 50. Hodiaŭ aperis artikolo pri tiuj laboristoj. Mi resume tradukas la vortojn de unu el tiuj fuĝintoj:
“Kiam okazis la tertremo, mi estis en la centralo. Atakis min grandega tremo, kaj tuj poste atakis grandega cunamo, kiu forportis ĉiujn bluraĵojn kaj maŝinojn. Ni strebis refunkciigi la sistemon por malvarmigi la centralojn, kolektinte ĉiujn bateliojn, sed vane. Kelkcent laboristoj alterne laboris por la riparado, sed postaj tertremoj nuligis niajn ĉiujn strebojn. Ni ne povis bone dormi pro la sinsekvaj tertremoj, nek manĝi pro streso. Ekmankis akvo kaj ĉiuj plendis pro malbona sanstato. Ni demandis nin, kiom da radioaktiveco ni ricevis, ĉu la reaktoroj eksplodos kaj ĉu granda kvanto da radioaktiveco ŝprucos sur multajn homojn. Mi foje pensis, ke la kompanio forĵetos nin, tamen samtempe ni decidis, ke ni ne rajtas forlasi tiun ĉi lokon ĝis la popolanoj povu vivi trankvile”.
Por bonteni nukleajn centralojn, elektraj kompanioj bezonas multajn laboristojn, ĉar laŭ la strikta leĝaro estas malpermesite al tiuj laboristoj eksponi sin al pli ol la difinita kvanto da radioaktiveco. Tial ili ofte laboras nur kelkajn minutojn tage por ke ili ne plu ricevu pli da radioaktiveco ol la limkvanto. Ordinaraj homoj ne volas fari tian vivriskan laboron, tial la kompanioj ofte varbas senlaborajn homojn en grandaj urboj, proponante altan salajron, pere de suspektindaj, nigraj organizoj, nome jakuza, japanaj mafioj. La kompanioj ĉiam fanfaronis pri tio, ke nukleaj centraloj estas sukuraj kaj atom-energio estas pura, sed malantaŭ la luma scenejo estas tia malbelaĵo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-marto-18 18:23:45

18a de marto (2)
Jen miaj tankaoj, tradiciaj japanaj poemoj kun 5-7-5-7-7 silaboj:
Homoj kutime
salute promenadis,
sed nun senvorte
interrenkontas ĉiuj
en printempa krepusko.

Malaperis lum’
malaperis pasantoj
en la urbcentro.
La katastrofo fora
ventas ankaŭ ĉi tien.
Ĝis hodiaŭ estas
Mortintoj: 6548
Malaperintoj: 10354
Rifuĝintoj: 280463 en 2304 rifuĝejoj.

Nombro de mortintoj superis tiun de Hanŝin-Awaĵi-tertremo okazinta en la urbo Koobe en 1995.
Al demando mia pri la sano de esperantistoj, Sro Hori Jasuo respondis, ke "ĝis nun, ĉiuj samideanoj fartas bone"

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-marto-20 00:15:06

La 19an de marto (1)
La 19an de marto

Vivo antaŭa,
fore en mia memor’,
fariĝis kvazaŭ
Utopio belega
en forega montaro.

その前を思い起こせば遥かなる桃源郷にいた気持ちする

Ni havas forton por venki malfacilojn,
Ni havas forton ŝanĝi malfeliĉojn en feliĉojn,
tial ĉar en nia koro ĉiam fontas “Espero”.
Hodiaŭ mi havis iom da libera tempo, do mi skribis du leterojn, unu al esperantistino en la gubernio Iŭate por kuraĝigi ŝin kaj unu al mia eksa studentino por gratuli ŝin pro ŝia edniziĝo. Mi skribis tiujn leterojn per peniko kaj tradicia inko, do mi profitis tiun okazon por kaligrafii kuraĝigajn vortojn. Mi sendis ĝin al kelkaj esperantistoj en Toohoku-regiono perrete.
Tuj poste el unu el ili venis retmesaĝo, ke ŝi translokiĝis ĉe sia bofratino en mia gubernio Gunma. Ŝi loĝis en la gubernio Fukuŝima, mia najbara gubernio, kie estas tiu nuklea centralo, tamen ne tiel proksime de ĝi. Ŝi veturis per aŭtomobilo 6 horojn kun siaj edzo kaj du katoj. Kiam ŝi venis al mia gubernio, kie tute ne troviĝas neĝo, ŝi sentis sin tre trankvila. Mi surpriziĝis pro tiu mesaĝo, sciante, ke fukuŝima-anoj, kiuj loĝas eĉ ne proksime de la centralo, jam estas teruritaj pro radioaktiveco.

Reen al la supro