Späť na obsah

Lerni la slovakan en la reto

od Jev, 23. marca 2011

Príspevky: 26

Jazyk: Esperanto

Jev (Zobraziť profil) 23. marca 2011 12:25:20

Jam delonge E@I havis deziron surbaze de lernu! krei paĝarojn por aliaj lingvoj. Kaj iom post iom tiu deziro iĝas tute reala. En Libera Folio iam estis la artikolo pri tio, ke E@I ricevis monon de Eŭropa Komisiono por realigo de unu el tiaj retejoj. Estis subtenita la projekto por lernado de la slovaka.

Jam tutan jaron okazis laboroj pri tiu paĝaro kaj jen la unua versio de ĝi jam estas videbla kaj testebla ĉe http://slovake.eu. Mi nur devas averti, ke temas pri la test-versio, do multaj aferoj ankoraŭ povas misfunkcii, la tradukoj povas esti malbonaj kaj ne ĉiuj planitaj aferoj estas realigitaj.

Jam nun ĉe la paĝaro vi povas trovi diversajn informojn pri la slovaka lingvo kaj Slovakio ĝenerale. Jam estas enmetita la gramatiko kaj kelkaj vortaroj. Ekzistas eblo traduki vortojn per mus-alklakoj kaj pli ol 10.000 vortoj estis voĉlegitaj, do ofte trovinte vorton en la vortaro vi povas ne nur legi la tradukon, sed ankaŭ aŭdi, kiel sonas la vorto.

Kiel mi jam menciis, ni planas multajn aferojn ankoraŭ aldoni kaj plibonigi:
- estos aldonitaj pli da vortaroj kaj la nunaj estos ŝanĝitaj al pli bonaj versioj;
- estos aldonitaj kelkaj ludoj, multaj ekzercoj kaj la kursoj por la niveloj A1 kaj A2 kun filmitaj dialogoj.
- estos provlegitaj kaj prilaboritaj tradukoj al aliaj lingvoj, nun ne ĉio estas tradukita kaj la tradukoj povas enhavi multajn erarojn kaj false tradukitajn aferojn, tion ni esperas ŝanĝi dum la venontaj monatoj.
- ni planas redesegni ĉiujn ilustraĵojn en la paĝaro en la sama stilo.

Vi jam nun povas registriĝi ĉe la paĝaro kaj komenci uzi ĝin, viaj komentoj estas ĉiam bonvenaj. Ju pli da homoj registriĝos ĉe la paĝaro kaj komencos uzi ĝin, des pli bonajn argumentojn ni havos por Eŭropa Komisiono por novaj projektoj por aliaj lingvoj.

Rogir (Zobraziť profil) 23. marca 2011 17:28:35

Bela retpaĝaro! Mi esperas, ke ĝi estos sukcesa, kaj poste venos similaj retpaĝaroj por lerni aliajn lingvojn. Estis interese rimarki, ke kvankam la laborlingvo de E@I estas Esperanto, la paĝnomoj estas en la angla kaj la netradukitaj paĝoj estas en la slovaka.

dobri (Zobraziť profil) 23. marca 2011 18:02:47

Kvankam mi komprenas slovakan lingvon, iomete la polan kaj kompreneble la rusan, tamen mi preskaŭ ne komprenis la slovenan, kroatan kaj serban. Plu mi ne scias, ĉu ekzistas ankaŭ bosnia aŭ cernogora lingvo. La makedona ekzistas, kvankam mi ie legis, ke ĝi estas fakte la bulgara.
En Ukrainio mi rimarkis, ke skriba ukraina lingvo diferencas de la rusa, sed dum parolado mi tion ne aŭdis. Konklude: ĉiuj najbaraj lingvoj estas pli proksimaj ol tiuj geografie malproksimaj.
Por signife diri, kiu slava lingvo estas la plej slava, tio postulus almenaŭ ioman konon de ĉiuj slavaj lingvoj.

Rodrigoo (Zobraziť profil) 23. marca 2011 19:07:04

Belega retpaĝo! Malgraŭ mi ne intencas ellerni la slovakan nun (la franca kaj la dana enviciĝis antaŭe), mi certe iom lernu el slovaka... kial ne?

Espereble, alilingvaj retejoj aperos!

Gratulojn!

Sammondane,
Ĥod

Jev (Zobraziť profil) 24. marca 2011 10:53:08

Terurĉjo:strange, kiam mi malfermis la paĝaron, la ĉefa paĝara lingvo estis la rusa, sed inter la elekteblaj lingvoj mi ĝin ne trovis
Estas tre malmulte da enhavo tradukita al la rusa, pro tio ĝi ne aperas inter la elekteblaj lingvoj.

Jev (Zobraziť profil) 24. marca 2011 10:55:10

Rogir:Bela retpaĝaro! Mi esperas, ke ĝi estos sukcesa, kaj poste venos similaj retpaĝaroj por lerni aliajn lingvojn. Estis interese rimarki, ke kvankam la laborlingvo de E@I estas Esperanto, la paĝnomoj estas en la angla kaj la netradukitaj paĝoj estas en la slovaka.
Bedaŭrinde aliaj partneroj ne scipovas Esperanton, pro tio la oficiala lingvo estis la angla. Kvankam praktike laboroj ofte okazis en Esperanto.

MarCin83 (Zobraziť profil) 28. marca 2011 10:19:57

Mi ĵus registriĝis, estas bonega paĝaro! rideto.gif

Jev (Zobraziť profil) 28. apríla 2011 9:04:54

MarCin83:Mi ĵus registriĝis, estas bonega paĝaro! rideto.gif
Bonege, se vi trovos iujn erarojn aŭ mistajpojn (precipe en la germana versio), bonvolu informi min.

Jev (Zobraziť profil) 28. apríla 2011 9:37:52

Kelkaj novaj aferoj pri la projekto…

La projekto daŭre evoluas, konstante aldoniĝas novaj aferoj, pliboniĝas la malnovaj ks. La tuta enhavo estas provlegata kaj ni provas kapti ĉiujn gravajn cimojn en funkciado de la paĝaro.

Ni komencis redesegni la ilustraĵojn kaj kelkajn novajn bildojn vi povas jam ekvidi ĉe la paĝoj: Pri la projekto, Biblioteko, Lernado kaj Enkonduko. Ĉe la paĝo Informiloj oni povas nun trovi elŝuteblajn versiojn de la logotipo kaj de la afiŝoj de la projekto. Do se vi volas subteni la projekton, vi povas helpi nin reklami ĝin, ekz. vi povas elŝuti la afiŝon, presi kaj pendigi ĝin en iu publika loko. Baldaŭ ni aldonos faldfoliojn kaj retajn lig-butonojn.

Ĉe la parto Lernado ankaŭ troviĝas kelkaj novaĵoj, ekz. estis plibonigita la ludo pri serĉado de vortoj, ni aldonis pli da vortoj al ĝi. Kaj krome finfine ni videbligis la unuan kurson de la slovaka por la nivelo A1. Jam nun ĝi enhavas multajn interesajn aferojn: tekstojn, sonojn kaj video-dialogojn. Kaj baldaŭ ni planas riĉigi ĝin per aldono de ekzercoj kaj testoj. Krome sufiĉe baldaŭ devos aperi ankaŭ la dua kurso por la nivelo A2.

La 27an de aprilo okazis unua granda gazetara konferenco pri la paĝaro en Slovakio, al kiu venis reprezentantoj de diversaj gazetoj kaj televidaj kanaloj. Post tio aperis pluraj novaĵoj en gazetaro kaj reta medio kaj krome la projekto estis prezentitaj dum kelkaj tv-elsendoj (vidu ekzemple ĉe tiu ĉi paĝo ĉe la 22a minuto kaj ĉi tie). Tio kaŭzis subitan kaj grandan kreskon de vizitoj al la paĝaro, ekz. dum la sama tago ene de kelkaj horoj post la unuaj tv-elsendoj la paĝaron vizitis pli ol 5000 unikaj personoj kaj la nombro de registritaj uzantoj triobliĝis.

Ĉi-momente ĉe la paĝaro jam estas registritaj 282 uzantoj kaj la grupo de la projekto ĉe Facebook havas jam pli ol 415 ŝatantojn. Vi estas ĉiam bonvena aliĝi al la komunumo de la paĝaro kaj lerni la slovakan. Krome vi ĉiam povas helpi pri tradukado kaj provlegado de la paĝaro.

Jev (Zobraziť profil) 3. mája 2011 9:29:16

Ni aldonis freŝan novaĵon pri slovake.eu al la ĉefpaĝo de lernu! Ni estus dankemaj, se vi ĉiuj helpus traduki ĝin al diversaj lingvoj. Grandan dankon!

Nahor