Ujumbe: 26
Lugha: Esperanto
Jev (Wasifu wa mtumiaji) 23 Machi 2011 12:25:20 alasiri
Jam tutan jaron okazis laboroj pri tiu paĝaro kaj jen la unua versio de ĝi jam estas videbla kaj testebla ĉe http://slovake.eu. Mi nur devas averti, ke temas pri la test-versio, do multaj aferoj ankoraŭ povas misfunkcii, la tradukoj povas esti malbonaj kaj ne ĉiuj planitaj aferoj estas realigitaj.
Jam nun ĉe la paĝaro vi povas trovi diversajn informojn pri la slovaka lingvo kaj Slovakio ĝenerale. Jam estas enmetita la gramatiko kaj kelkaj vortaroj. Ekzistas eblo traduki vortojn per mus-alklakoj kaj pli ol 10.000 vortoj estis voĉlegitaj, do ofte trovinte vorton en la vortaro vi povas ne nur legi la tradukon, sed ankaŭ aŭdi, kiel sonas la vorto.
Kiel mi jam menciis, ni planas multajn aferojn ankoraŭ aldoni kaj plibonigi:
- estos aldonitaj pli da vortaroj kaj la nunaj estos ŝanĝitaj al pli bonaj versioj;
- estos aldonitaj kelkaj ludoj, multaj ekzercoj kaj la kursoj por la niveloj A1 kaj A2 kun filmitaj dialogoj.
- estos provlegitaj kaj prilaboritaj tradukoj al aliaj lingvoj, nun ne ĉio estas tradukita kaj la tradukoj povas enhavi multajn erarojn kaj false tradukitajn aferojn, tion ni esperas ŝanĝi dum la venontaj monatoj.
- ni planas redesegni ĉiujn ilustraĵojn en la paĝaro en la sama stilo.
Vi jam nun povas registriĝi ĉe la paĝaro kaj komenci uzi ĝin, viaj komentoj estas ĉiam bonvenaj. Ju pli da homoj registriĝos ĉe la paĝaro kaj komencos uzi ĝin, des pli bonajn argumentojn ni havos por Eŭropa Komisiono por novaj projektoj por aliaj lingvoj.
Rogir (Wasifu wa mtumiaji) 23 Machi 2011 5:28:35 alasiri
dobri (Wasifu wa mtumiaji) 23 Machi 2011 6:02:47 alasiri
En Ukrainio mi rimarkis, ke skriba ukraina lingvo diferencas de la rusa, sed dum parolado mi tion ne aŭdis. Konklude: ĉiuj najbaraj lingvoj estas pli proksimaj ol tiuj geografie malproksimaj.
Por signife diri, kiu slava lingvo estas la plej slava, tio postulus almenaŭ ioman konon de ĉiuj slavaj lingvoj.
Rodrigoo (Wasifu wa mtumiaji) 23 Machi 2011 7:07:04 alasiri
Espereble, alilingvaj retejoj aperos!
Gratulojn!
Sammondane,
Ĥod
Jev (Wasifu wa mtumiaji) 24 Machi 2011 10:53:08 asubuhi
Terurĉjo:strange, kiam mi malfermis la paĝaron, la ĉefa paĝara lingvo estis la rusa, sed inter la elekteblaj lingvoj mi ĝin ne trovisEstas tre malmulte da enhavo tradukita al la rusa, pro tio ĝi ne aperas inter la elekteblaj lingvoj.
Jev (Wasifu wa mtumiaji) 24 Machi 2011 10:55:10 asubuhi
Rogir:Bela retpaĝaro! Mi esperas, ke ĝi estos sukcesa, kaj poste venos similaj retpaĝaroj por lerni aliajn lingvojn. Estis interese rimarki, ke kvankam la laborlingvo de E@I estas Esperanto, la paĝnomoj estas en la angla kaj la netradukitaj paĝoj estas en la slovaka.Bedaŭrinde aliaj partneroj ne scipovas Esperanton, pro tio la oficiala lingvo estis la angla. Kvankam praktike laboroj ofte okazis en Esperanto.
MarCin83 (Wasifu wa mtumiaji) 28 Machi 2011 10:19:57 asubuhi
Jev (Wasifu wa mtumiaji) 28 Aprili 2011 9:04:54 asubuhi
MarCin83:Mi ĵus registriĝis, estas bonega paĝaro!Bonege, se vi trovos iujn erarojn aŭ mistajpojn (precipe en la germana versio), bonvolu informi min.
Jev (Wasifu wa mtumiaji) 28 Aprili 2011 9:37:52 asubuhi
La projekto daŭre evoluas, konstante aldoniĝas novaj aferoj, pliboniĝas la malnovaj ks. La tuta enhavo estas provlegata kaj ni provas kapti ĉiujn gravajn cimojn en funkciado de la paĝaro.
Ni komencis redesegni la ilustraĵojn kaj kelkajn novajn bildojn vi povas jam ekvidi ĉe la paĝoj: Pri la projekto, Biblioteko, Lernado kaj Enkonduko. Ĉe la paĝo Informiloj oni povas nun trovi elŝuteblajn versiojn de la logotipo kaj de la afiŝoj de la projekto. Do se vi volas subteni la projekton, vi povas helpi nin reklami ĝin, ekz. vi povas elŝuti la afiŝon, presi kaj pendigi ĝin en iu publika loko. Baldaŭ ni aldonos faldfoliojn kaj retajn lig-butonojn.
Ĉe la parto Lernado ankaŭ troviĝas kelkaj novaĵoj, ekz. estis plibonigita la ludo pri serĉado de vortoj, ni aldonis pli da vortoj al ĝi. Kaj krome finfine ni videbligis la unuan kurson de la slovaka por la nivelo A1. Jam nun ĝi enhavas multajn interesajn aferojn: tekstojn, sonojn kaj video-dialogojn. Kaj baldaŭ ni planas riĉigi ĝin per aldono de ekzercoj kaj testoj. Krome sufiĉe baldaŭ devos aperi ankaŭ la dua kurso por la nivelo A2.
La 27an de aprilo okazis unua granda gazetara konferenco pri la paĝaro en Slovakio, al kiu venis reprezentantoj de diversaj gazetoj kaj televidaj kanaloj. Post tio aperis pluraj novaĵoj en gazetaro kaj reta medio kaj krome la projekto estis prezentitaj dum kelkaj tv-elsendoj (vidu ekzemple ĉe tiu ĉi paĝo ĉe la 22a minuto kaj ĉi tie). Tio kaŭzis subitan kaj grandan kreskon de vizitoj al la paĝaro, ekz. dum la sama tago ene de kelkaj horoj post la unuaj tv-elsendoj la paĝaron vizitis pli ol 5000 unikaj personoj kaj la nombro de registritaj uzantoj triobliĝis.
Ĉi-momente ĉe la paĝaro jam estas registritaj 282 uzantoj kaj la grupo de la projekto ĉe Facebook havas jam pli ol 415 ŝatantojn. Vi estas ĉiam bonvena aliĝi al la komunumo de la paĝaro kaj lerni la slovakan. Krome vi ĉiam povas helpi pri tradukado kaj provlegado de la paĝaro.
Jev (Wasifu wa mtumiaji) 3 Mei 2011 9:29:16 asubuhi