讯息: 9
语言: Esperanto
黄鸡蛋 (显示个人资料) 2011年3月25日上午10:36:37
Ĉu la vorto "olda" havas la signifon "malnova", aŭ ĉu ĝi havas nur la signifon "maljuna"?
Continuum (显示个人资料) 2011年3月25日上午10:41:52
"Malnova" estas plivole por aĵoj.
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
黄鸡蛋 (显示个人资料) 2011年3月25日上午10:47:42
Continuum:Laŭ mi, olda = maljunaMi certe scias kiel distingi "maljuna" kaj "malnova", sed mi ne scias ĉu "olda" havas nur la unuan signifon, aŭ ambaŭ.
"Malnova" estas plivole por aĵoj.
Continuum (显示个人资料) 2011年3月25日上午10:52:38
sudanglo (显示个人资料) 2011年3月25日上午11:49:16
REVO donas ankaŭ 'olda' por aĵo, la citaĵo estas el traduko de ĉina? verko far ĉino?.
Sed ne estas klare, legante la citaĵon, ĉu la senco de 'la olda gepatra domo' estas ke la domo estis antikva aŭ ĉu la domo estis la domo en kiuj la gepatroj antaŭe vivis.
Mi rimarkis ke la franca traduko estas 'ancien', kiu ne nur signifas malfreŝa/eluzita.
En la angla, el kiu lingvo la vorta 'olda estas tirita, la vorto 'old' povas signifi malnova en pli ol unu senco (same kiel 'malnova').
Kutime, tiaj vortoj kiuj ŝajnas esti ekvivalentoj de 'mal' vortoj estas nuance distingitaj de la mal-vorto.
Cetere 'olda' estas malofta vorto.
sudanglo (显示个人资料) 2011年3月25日下午12:36:41
Rogir (显示个人资料) 2011年3月25日下午3:35:54
Terurĉjo (显示个人资料) 2011年3月25日下午3:55:10
Ondo (显示个人资料) 2011年3月28日下午3:09:32
Se oni bezonas alian vorton por maljuna, eblas diri ekz. "aĝa" aŭ "grandaĝa" anstataŭ la dubsenca "olda".