본문으로

Ĉu ĝusta?

글쓴이: dombola, 2011년 3월 26일

글: 11

언어: Esperanto

dombola (프로필 보기) 2011년 3월 26일 오전 3:18:29

Ĉu ĉi tie sube frazo estas ĝusta?

"La vetero tre varias dum lasta semajno."

Prenita el ĉi tie!
Kion vi opinias?

Mustelvulpo (프로필 보기) 2011년 3월 26일 오전 4:15:35

Ŝajnas al mi ke vi parolas pri la pasinteco (lasta semajno), do uzu "variis" anstataŭ "varias."

Sxak (프로필 보기) 2011년 3월 26일 오전 9:56:31

eblas diri ankaŭ "varias" en prezenco, sed laŭ mia scio antaŭ "lasta" la artikolo estas nepra

Chainy (프로필 보기) 2011년 3월 26일 오후 12:58:35

Ŝak:eblas diri ankaŭ "varias" en prezenco
Ĉu vere? "Lasta semajno" estis en la pasinteco, ĝi jam finiĝis. Do, kiel ni povas diri, ke la vetero variAs dum semajno, kiu ne plu ekzistas?!

Se oni parolas pri la nuna semajno, do oni ja povas diri, ke la vetero variAs dum ĝi. La semajno ankoraŭ ne estas finita, do la nuna tempo eblas. Ekz. "La vetero multe varias ĉi-semajne".

Kirilo81 (프로필 보기) 2011년 3월 26일 오후 1:00:44

Jes, prefere "la lasta".
"varias" aŭ "variis" dependas de tio, ĉu oni volas inkludi la aktualan tagon en la aserton aŭ ne (varias la letero de kelkaj tagoj, inklude hodiaŭ - variis la vetero en la tagoj antaŭ hodiaŭ).

Chainy (프로필 보기) 2011년 3월 26일 오후 1:19:31

Kirilo81:Jes, prefere "la lasta".
"varias" aŭ "variis" dependas de tio, ĉu oni volas inkludi la aktualan tagon en la aserton aŭ ne
Jes, sed 'lasta semajno' havas la saman signifon kiel 'pasinta semajno', ĉu ne? Laŭ NPIV2002 unu el la signifoj de 'lasta' estas "okazinta ĵus antaŭe, en la parto de la pasintaĵo la plej proksima al ni"

Do, 'lasta semajno' jam okazis. Se ĝi jam estas tute okazinta, kiel ĝi povas inkluzivi ankaŭ la nunan tempon?!

Sxak (프로필 보기) 2011년 3월 26일 오후 1:44:09

Vi tro atentas la realan tempon. Laŭ mia opinio oni povas ofte diri en prezenco, se tempo de frazo estas evidenta

Chainy (프로필 보기) 2011년 3월 26일 오후 2:15:01

Ŝak:Vi tro atentas la realan tempon. Laŭ mia opinio oni povas ofte diri en prezenco, se tempo de frazo estas evidenta
?

Kirilo81 (프로필 보기) 2011년 3월 27일 오전 8:41:02

Chainy:Jes, sed 'lasta semajno' havas la saman signifon kiel 'pasinta semajno', ĉu ne? Laŭ NPIV2002 unu el la signifoj de 'lasta' estas "okazinta ĵus antaŭe, en la parto de la pasintaĵo la plej proksima al ni"
Hm, bona demando. Eble mia gepatra lingvo tro influas min, sed mi akceptus la inkludon de hodiaŭ en la esprimon "pasinta/lasta semajno".

Alimaniere - kiel vi esprimus ĉi tian periodon en E-o?

Terurĉjo (프로필 보기) 2011년 3월 27일 오전 10:00:59

mi opinias, ke la pasanta semajpo povas esti la lasta, kial ne?

do, se oni volas emfazi, ke la lasta semajno jam finiĝis, oni kutime uzas pasintecon - la vetero variis, sed se la lasta ankoraŭ daŭras, kial ne uzi prezencon - la vetero varias.

다시 위로