訊息: 11
語言: Esperanto
Mustelvulpo (顯示個人資料) 2011年3月26日上午4:15:35
Sxak (顯示個人資料) 2011年3月26日上午9:56:31
Chainy (顯示個人資料) 2011年3月26日下午12:58:35
Ŝak:eblas diri ankaŭ "varias" en prezencoĈu vere? "Lasta semajno" estis en la pasinteco, ĝi jam finiĝis. Do, kiel ni povas diri, ke la vetero variAs dum semajno, kiu ne plu ekzistas?!
Se oni parolas pri la nuna semajno, do oni ja povas diri, ke la vetero variAs dum ĝi. La semajno ankoraŭ ne estas finita, do la nuna tempo eblas. Ekz. "La vetero multe varias ĉi-semajne".
Kirilo81 (顯示個人資料) 2011年3月26日下午1:00:44
"varias" aŭ "variis" dependas de tio, ĉu oni volas inkludi la aktualan tagon en la aserton aŭ ne (varias la letero de kelkaj tagoj, inklude hodiaŭ - variis la vetero en la tagoj antaŭ hodiaŭ).
Chainy (顯示個人資料) 2011年3月26日下午1:19:31
Kirilo81:Jes, prefere "la lasta".Jes, sed 'lasta semajno' havas la saman signifon kiel 'pasinta semajno', ĉu ne? Laŭ NPIV2002 unu el la signifoj de 'lasta' estas "okazinta ĵus antaŭe, en la parto de la pasintaĵo la plej proksima al ni"
"varias" aŭ "variis" dependas de tio, ĉu oni volas inkludi la aktualan tagon en la aserton aŭ ne
Do, 'lasta semajno' jam okazis. Se ĝi jam estas tute okazinta, kiel ĝi povas inkluzivi ankaŭ la nunan tempon?!
Sxak (顯示個人資料) 2011年3月26日下午1:44:09
Chainy (顯示個人資料) 2011年3月26日下午2:15:01
Ŝak:Vi tro atentas la realan tempon. Laŭ mia opinio oni povas ofte diri en prezenco, se tempo de frazo estas evidenta?
Kirilo81 (顯示個人資料) 2011年3月27日上午8:41:02
Chainy:Jes, sed 'lasta semajno' havas la saman signifon kiel 'pasinta semajno', ĉu ne? Laŭ NPIV2002 unu el la signifoj de 'lasta' estas "okazinta ĵus antaŭe, en la parto de la pasintaĵo la plej proksima al ni"Hm, bona demando. Eble mia gepatra lingvo tro influas min, sed mi akceptus la inkludon de hodiaŭ en la esprimon "pasinta/lasta semajno".
Alimaniere - kiel vi esprimus ĉi tian periodon en E-o?
Terurĉjo (顯示個人資料) 2011年3月27日上午10:00:59
do, se oni volas emfazi, ke la lasta semajno jam finiĝis, oni kutime uzas pasintecon - la vetero variis, sed se la lasta ankoraŭ daŭras, kial ne uzi prezencon - la vetero varias.