Al la enhavo

Esti malpli lerta pri io, pro neekzercado

de Scalex, 2011-marto-30

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Scalex (Montri la profilon) 2011-marto-30 15:27:32

En la Angla, mi dirus, ke mi rustiĝis aŭ ke mi sentas min iom rusta, aŭ simple ke me estas "out of practice".

Ĉu estas iel kutima por esprimi tian senton Esperante?

el la Angla Vikivortaro paĝo por "rusty":
Lacking recent experience, out of practice, especially with respect to a skill or activity
kaj el la paĝo por "out of practice":
Diminished in proficiency, especially in exercising a skill, due to disuse or a lack of recent experience.
Estas ĉi-tia senco de "rusty", kompreneble kaj evidente ne pri fakta fera rusto. lango.gif

Eble "jam nelerta" plej taŭgus? Aŭ ke oni "ne praktikis ion longtempe" ?

super-griek (Montri la profilon) 2011-marto-30 18:05:52

En mian kapon venas vorto ekslertiĝi, sed mi neniam antaŭe vidis ĝin okulumo.gif

danielcg (Montri la profilon) 2011-marto-31 02:48:24

Tre bona kunmetaĵo, miaopinie.

Via,

Daniel

super-griek:En mian kapon venas vorto ekslertiĝi, sed mi neniam antaŭe vidis ĝin okulumo.gif

EdRobertson (Montri la profilon) 2011-marto-31 08:06:46

Scalex:En la Angla, mi dirus, ke mi rustiĝis aŭ ke mi sentas min iom rusta, aŭ simple ke me estas "out of practice".

Ĉu estas iel kutima por esprimi tian senton Esperante?
Esprimi aferojn metafore estas tute bone en esperanto, kaj tute ne estas malpermesite. La ĉefa afero estas, ke aŭskultanto kiu ne havas la saman lingvofonon komprenu.

Ekz. en la angla se forte pluvas, oni diras "it's raining cats and dogs" (pluvas katoj kaj hundoj). Tamen mi kredas, ke tiu esprimo ne estus tuj komprenata de ne-anglalingvano.

Kontraste, la rusa ekvivalento "idjot dozhd' kak iz vedra" (pluvas kiel el sitelo) ja laŭvorte tradukeblus en esperanton, ĉar la metaforo estas evidenta.

Rilate "rustiĝis", mi kredas, ke tiu metaforo estus internacie komprenata, kaj mi scias, ke en la germana la sama metaforo ja estas uzata.

danielcg (Montri la profilon) 2011-aprilo-01 02:15:58

Hispanlingvano (aŭ almenaŭ argentinano) facile ekkomprenus pri kio temas, ĉar ni havas similan esprimon "llueven sapos y culebras" (pluvas bufoj kaj serpentoj).

Via,

Daniel

EdRobertson:
Ekz. en la angla se forte pluvas, oni diras "it's raining cats and dogs" (pluvas katoj kaj hundoj). Tamen mi kredas, ke tiu esprimo ne estus tuj komprenata de ne-anglalingvano.

T0dd (Montri la profilon) 2011-aprilo-01 13:12:25

EdRobertson:
Rilate "rustiĝis", mi kredas, ke tiu metaforo estus internacie komprenata, kaj mi scias, ke en la germana la sama metaforo ja estas uzata.
Mi konsentas. Tamen, en la angla, mi foje diras ke mi estas rusta, kaj alifoje mi diras ke mia franca (aŭ io ajn) estas rusta. Ĉu ambaŭ formoj estas same kompreneblaj en Esperanto?

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2011-aprilo-01 13:37:10

Ankaŭ en la ĉina troviĝas similega metaforo, krom ke oni plej ofte diras ke ies cerbo rustiĝis.
Kaj mi pensas ke tia esprimo (mi estas rusta / mia franca estas rusta) estas plejparte komprenebla por mi.

Reen al la supro