Al la enhavo

Frazoj

de 3rdblade, 2011-marto-31

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

3rdblade (Montri la profilon) 2011-aprilo-01 05:07:05

Dankon por la responoj. Por kompleteco, mi demandas pri 'uj'. Mi ne ofte vidas frazojn kiel "La libro ujas 128 paĝojn." Normale mi vidas 'havi'. Tamen mi pensas ke 'uj' bonus. Ĉu tiuj ĝustas:

Mi legis libron ujanta 128 paĝoj.

Mi legis libron kiun ujas 128 paĝojn.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-aprilo-01 05:13:10

3rdblade:Dankon por la responoj. Por kompleteco, mi demandas pri 'uj'. Mi ne ofte vidas frazojn kiel "La libro ujas 128 paĝojn." Normale mi vidas 'havi'. Tamen mi pensas ke 'uj' bonus. Ĉu tiuj ĝustas:

Mi legis libron ujanta 128 paĝoj.

Mi legis libron kiun ujas 128 paĝojn.
Se vi forprenas la -n de kiu en la dua frazo, tio povas esti akceptebla. Mi neniam vidis tian uzon, sed mi tuj komprenas ĝin.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-aprilo-01 15:03:21

ankaŭ la unua frazo estas erara, nur se la ujanto ne estas "mi".

Ĝuste: Mi legis libron, havantan (kiu havas) 128 paĝojn.

Alie: mi, ujanta 128 paĝojn, legis libron, sed tio estas absurda, ĉu ni konsentu?

darkweasel (Montri la profilon) 2011-aprilo-01 15:06:42

Terurĉjo:ankaŭ la unua frazo estas erara, nur se la ujanto ne estas "mi".

Ĝuste: Mi legis libron, havantan (kiu havas) 128 paĝojn.

Alie: mi, ujanta 128 paĝojn, legis libron, sed tio estas absurda, ĉu ni konsentu?
vi pravas, mi ŝajne ne rimarkis tion

ĉiuokaze verba uzo de UJ/ ŝajnas pravigebla

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-aprilo-01 15:16:30

mi tiel ne opinias, ĉar la sufikso havas aliajn signifojn, krom "io, entenanta, enhavanta ion". lavujo ne enhavas lavon, kaj patrujo ne enhavas patron.

kvankam, tre nekutima al mi ŝajnas la uzado, do, mi iomete rezistas ĝin.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-aprilo-03 19:37:57

Mi voĉdonus por:
Mi legis 128-paĝan libron.

vidas vandenis (Montri la profilon) 2011-aprilo-24 21:28:14

Altebrilas:Mi voĉdonus por:
Mi legis 128-paĝan libron.
Simple kaj klare! rideto.gif

Reen al la supro