去目錄頁

Frazoj

从 3rdblade, 2011年3月31日

讯息: 17

语言: Esperanto

3rdblade (显示个人资料) 2011年4月1日上午5:07:05

Dankon por la responoj. Por kompleteco, mi demandas pri 'uj'. Mi ne ofte vidas frazojn kiel "La libro ujas 128 paĝojn." Normale mi vidas 'havi'. Tamen mi pensas ke 'uj' bonus. Ĉu tiuj ĝustas:

Mi legis libron ujanta 128 paĝoj.

Mi legis libron kiun ujas 128 paĝojn.

darkweasel (显示个人资料) 2011年4月1日上午5:13:10

3rdblade:Dankon por la responoj. Por kompleteco, mi demandas pri 'uj'. Mi ne ofte vidas frazojn kiel "La libro ujas 128 paĝojn." Normale mi vidas 'havi'. Tamen mi pensas ke 'uj' bonus. Ĉu tiuj ĝustas:

Mi legis libron ujanta 128 paĝoj.

Mi legis libron kiun ujas 128 paĝojn.
Se vi forprenas la -n de kiu en la dua frazo, tio povas esti akceptebla. Mi neniam vidis tian uzon, sed mi tuj komprenas ĝin.

Terurĉjo (显示个人资料) 2011年4月1日下午3:03:21

ankaŭ la unua frazo estas erara, nur se la ujanto ne estas "mi".

Ĝuste: Mi legis libron, havantan (kiu havas) 128 paĝojn.

Alie: mi, ujanta 128 paĝojn, legis libron, sed tio estas absurda, ĉu ni konsentu?

darkweasel (显示个人资料) 2011年4月1日下午3:06:42

Terurĉjo:ankaŭ la unua frazo estas erara, nur se la ujanto ne estas "mi".

Ĝuste: Mi legis libron, havantan (kiu havas) 128 paĝojn.

Alie: mi, ujanta 128 paĝojn, legis libron, sed tio estas absurda, ĉu ni konsentu?
vi pravas, mi ŝajne ne rimarkis tion

ĉiuokaze verba uzo de UJ/ ŝajnas pravigebla

Terurĉjo (显示个人资料) 2011年4月1日下午3:16:30

mi tiel ne opinias, ĉar la sufikso havas aliajn signifojn, krom "io, entenanta, enhavanta ion". lavujo ne enhavas lavon, kaj patrujo ne enhavas patron.

kvankam, tre nekutima al mi ŝajnas la uzado, do, mi iomete rezistas ĝin.

Altebrilas (显示个人资料) 2011年4月3日下午7:37:57

Mi voĉdonus por:
Mi legis 128-paĝan libron.

vidas vandenis (显示个人资料) 2011年4月24日下午9:28:14

Altebrilas:Mi voĉdonus por:
Mi legis 128-paĝan libron.
Simple kaj klare! rideto.gif

回到上端