Till sidans innehåll

Ĉu Esperanto paroliĝas?

av mgasilva, 3 april 2011

Meddelanden: 8

Språk: Esperanto

mgasilva (Visa profilen) 3 april 2011 12:37:55

Mi serĉas esprimon por diri, ke oni parolas Esperanton ie. Tia esprimo povus esti, ekzemple, skribita sur afiŝo. Ĉu "Esperanto paroliĝas" taŭgas?

qwertz (Visa profilen) 3 april 2011 12:44:20

Esperanto ankaŭ estas kanteble. okulumo.gif

("kanteble"? Germane "singbar"?)

Terurĉjo (Visa profilen) 3 april 2011 12:55:49

tie ĉi Esperanto estas parolata.

黄鸡蛋 (Visa profilen) 3 april 2011 13:54:17

Mi pensas ke "Esperanto estas parolata" estas pli taŭga.

Kirilo81 (Visa profilen) 3 april 2011 16:27:38

qwertz:Esperanto ankaŭ estas kanteble. okulumo.gif

("kanteble"? Germane "singbar"?)
kantebla

Rilate la originalan demandon: Mi dirus "Ĉi tie oni parolas Esperante."
paroliĝas estas mallonga, sed malkonsilinda, -iĝ ne estas pasivo. Se oni volas mallongigi la frazon, mi proponus "Esperanto parolatas ĉi." (kun Zamenhofa ĉi = ĉi tie.

antoniomoya (Visa profilen) 3 april 2011 17:25:39

Kial ne tute simple: "Ĉi tie oni parolas esperanton" ?

(kaj vi povas aldoni: "Estu kuraĝa kaj parolu ĝin") rideto.gif

Amike.

Altebrilas (Visa profilen) 3 april 2011 19:32:26

Terurĉjo:tie ĉi Esperanto estas parolata.
...kaj eĉ skribata okulumo.gif

danielcg (Visa profilen) 3 april 2011 20:35:31

Eble, sed mi preferus:

"Esperanto parolata"



"Oni parolas Esperanton"

Via,

Daniel

mgasilva:Mi serĉas esprimon por diri, ke oni parolas Esperanton ie. Tia esprimo povus esti, ekzemple, skribita sur afiŝo. Ĉu "Esperanto paroliĝas" taŭgas?

Tillbaka till toppen