Tästä sisältöön

Atomenergio?

le_chaz :lta, 5. huhtikuuta 2011

Viestejä: 80

Kieli: Esperanto

le_chaz (Näytä profiilli) 5. huhtikuuta 2011 12.16.41

Miland:Eble nukleaj centraloj estu lokataj sekure kaj subtere, kie estas danĝero de cunamoj. Eble surteraj atomaj centraloj ne taŭgas por landoj kiuj situas sur la tiel-nomata "Pacifika fajro-ringo", la plej tertremema regiono de la tero.
Nukleaj elektrejoj bezonas grandan kvanton de akvo por funkci. Tial ili ĉiam estas lokitaj ĉe rivero aŭ maro. En Japanio, malmultas riveroj kun sufiĉa akvofluo. Tio klarigas kial ili situas ĉemare − kvankam oni tre bone konas la riskon de cunamoj en tiu mondoparto.

Mi ne estas fakulo, sed mi supozas ke subteraj elektrejoj verŝajne estus eĉ pli danĝeraj. Kaze de akcidento, pli malfacilus interveni surloke (kiel oni estas klopodanta en Fukuŝima). Cetere estus pli grava risko de poluo de la subteraj akvorezervoj, kiuj tiel infektus multe pli vastan teritorion.

zan (Näytä profiilli) 5. huhtikuuta 2011 14.40.49

Saluton el la koncerna lando. Kaj pardonon(sed kiel pardonpeti?) al la mondo, ke Japanio atencis najbarajn landojn pro nulkeaj aero kaj maro. Kaj dankon al la landoj, kiuj helpas Japanion per sia faka tekniko.

Mi daŭre malkonsentis al atomenergio pro ĝia danĝereco. Sed mi nenion agis por tio. Do mi estis egala al konsentantoj.
Num Japanio tute ŝanĝiĝis. Antaŭe ni alkutimiĝis al tro komforta vivo, tro da lumo, tro da klimatizo,,ktp. Nun ĉie lumoj estas malmultaj. Eskalatoroj haltas. Sed tia malheleco kaj ŝutuparo ne estas malkomfortaj al mi. Ni bezonas elektron sed ne troan. Nur uzu ĝin por nepre necesa celo. Efektive ni ne povas retroiri al antaŭa epoko.

Nun ni dependas de atomenergio. Sed mi kredas, ke ni homaro estas sufiĉe saĝa por krei aliajn energiojn same utilajn kiel atomenergion sed sekurajn kaj purajn. Kial oni rezignas?

Fukuŝima atomcentralo estis difektita de la cumamo, sed najbara alia Onagawa sekure haltis en la same alta cunamo. Oni delonge avertis, ke Fukuŝima atomcentralo havas mankon por sekuro. La koncernantoj ignoris tion. Se ili tutzorge konsiderus tion, la hodiaŭa akcidento ne okazus, almenaŭ estus pli malgranda ol nun. Aliaj landoj ne sekvu Japanion.

alonsososo (Näytä profiilli) 5. huhtikuuta 2011 15.35.09

zan:
Aliaj landoj ne sekvu Japanion.
Estas aliaj vojoj ol atomenergio. Nun Germanio diskutas, se la landon povas survivi sen atomkurento. Post 250 000 homoj protestis en Berlino la politikistoj de ĉiuj partioj nun volas fari decidojn pri nova energio-leĝo.
Mi persone esperas tiel stronga ke ili iros en la prava directo.

le_chaz (Näytä profiilli) 5. huhtikuuta 2011 16.40.10

Terurĉjo:nuklea energio estas la plej sekura
Vi similas al tiu homo, kiu falante de la lasta etaĝo de nubskrapanto ripetadas al si "ĝis nun, ĉio en ordo".

Ĉu pro tio, ke ĝis nun bonŝance ne venis LA katastrofo, ni konsideru ke ĝi ne povas okazi? Potenciale, la nuklea energio estas la plej danĝera. Ĝi entenas la eblecon fari el Tero neviveblan inferon.

Terurĉjo:mi malŝategas tro fervorajn (sed tute ne klerajn) ekologiistojn, kiuj konstante vokas la homaron reen, malantaŭen al kavernoj.
Neniu volas reiri al la kavernoj. Kial ne ekzistus alia vojo inter produktismo kaj "prahomismo"?

Terurĉjo:se alia alternativa speco de energio estos malfermita, do, mi voĉdonos por ĝi ambaŭmane kaj unupiede, sed mi ne kredas, ke baldaŭe io alia aperos, krom la nuklea energio.
Ili ja ekzistas kaj ili estas multaj.

qwertz (Näytä profiilli) 5. huhtikuuta 2011 17.08.26

Terurĉjo:
nuklea energio estas la plej sekura kaj pura speco (kaj malmultekosta).
Fakturo rigardiĝus diferenca, se provokuloj devus mempagi nuklearan forruboigadon. Aktuale, la impostpagantoj pagas la multkostan nuklearan forrubon. (Minimume en Germanio)

horsto (Näytä profiilli) 5. huhtikuuta 2011 19.35.33

Terurĉjo:
Timo havas tre grandajn okulojn.
Jes, certe, kaj rusoj ja timas nenion. okulumo.gif
Terurĉjo:
kie tiuj specoj de elektro-energio ekzistas kaj kie ili multas?
La parto de atomenergio en la tutmonda energiproduktado estis 6,2% en la jaro 2006, laŭ vikipedio. Mi tute ne komprenas kial ĉiuj ĉi tie pensas, ke ni nepre bezonas atomenergion.

alonsososo (Näytä profiilli) 5. huhtikuuta 2011 21.46.12

Pro kostoj de nuklea energio ni devas vidi la tutajn kostojn, nome urano produktado kun la grandaj problemoj por la medio kaj ankaŭ la problemo de forigo de la atoma rubo. Tio estas kostoj de normala laborado.

Analizto de Banko de Usono Merrill Lynch taksis la kostojn pro Fukushimo povos esti $130 bn se la krizo tie daurigas.

Terurĉjo bonvolu legi la artikulo de Mikhail Gorbachev pri nuklea energio : "Chernobyl post 25 jaroj" en Bulletin of the Atomic Scientistshttp://bos.sagepub.com/content/67/2/77ra speco

paulopolo (Näytä profiilli) 6. huhtikuuta 2011 4.20.04

Mi legis artikulon antaŭ la momento. Eŭropa Unio volas en F1 elektrikajn automobilojn.

F1 havas elektrikajn automobilojn = pli elektrikaj aŭtomobiloj = atomenergio

2+2=4

Zorevij (Näytä profiilli) 6. huhtikuuta 2011 6.17.41

le_chaz:
Se vi konsideras kiel necesan postulon, ke la produktado devas senlime kreski, tiam vi estas preskaŭ devigata akcepti la nuklean energion. Tamen, ni vivas en ekonomia modelo kiu postulas senĉesan obligadon de la konsumado, kaj konsekvence de la produktado.
Mi respondas al vi per viaj vortoj: Jen vi ektuŝis la kernon de la problemo.
La kerno estas ne atomenergio, sed la troa konsumado kaj senfina kreskado de la produktado.
Kaj aldonu, ke ankaŭ loĝantaro de Tero konstante obligas. Tio estas unu el kaŭzoj, kial kreskas la produkado.
Se vi volas solvi tiujn problemojn, mi tute subtenas vin. Sed, laŭ mia modesta opino, lukti kontraŭ atomenergio ne estu unua paŝo por tio. (Same kiel lukti kontraŭ aviadiloj aŭ kontraŭ aŭtoj).
Interalie, ne forgesu, ke hidrokarbonaj fueloj baldaŭ finiĝos kaj elektro devos anstataŭigi ilin. Sen atomenergio tio estos tre malfacile (se eble).

Do, la plej grava demando: kiel vi proponas malkreskigi la konsumadon kaj, resp. la produktadon? Malkreskigi tiel, ke homoj ne devus reveni en kavernojn (kvankam, en la mondo ne estas sufiĉe da kavernoj por sep miliardoj homoj).

le_chaz (Näytä profiilli) 7. huhtikuuta 2011 6.29.14

Zorevij:La kerno estas ne atomenergio, sed la troa konsumado kaj senfina kreskado de la produktado.
Jes, mi ja skribis tion. Sed mi ne celis diri, ke ni nenion faru hodiaŭ kontraŭ nuklea energio.

Zorevij:Sed, laŭ mia modesta opinio, lukti kontraŭ atomenergio ne estu unua paŝo por tio. (Same kiel lukti kontraŭ aviadiloj aŭ kontraŭ aŭtoj).
Vi pravas dirante, ke tio ne estas la fincelo. Sed kontraŭi hodiaŭ la nuklean energion estas afero de urĝeco.

Zorevij:Interalie, ne forgesu, ke hidrokarbonaj fueloj baldaŭ finiĝos kaj elektro devos anstataŭi ilin. Sen atomenergio tio estos tre malfacile (se eble).
Ne ĉiuj fakuloj konsentas pri tio, ke elektro estos tiom necesa. Sed tion ŝatus kredigi tiuj, kiuj defendas nuklean energion. Kiel mi diris, alternativaj energifontoj ekzistas kaj ili potenciale povas sufiĉi.

Zorevij:Do, la plej grava demando: kiel vi proponas malkreskigi la konsumadon kaj, resp. la produktadon? Malkreskigi tiel, ke homoj ne devus reveni en kavernojn (kvankam, en la mondo ne estas sufiĉe da kavernoj por sep miliardoj homoj).
Mi ne estas tiu, kiu donos la solvon por savi la homaron! Mi havas opinion pri la direkto, en kiu ni povus iri, sed mi ne pretendas koni la perfektan vojon. Laŭ mi, tio estas politika problemo. Ĝi do solviĝos nur per kolektiva maniero.

Takaisin ylös