Ku rupapuro rw'ibirimwo

Atomenergio?

ca, kivuye

Ubutumwa 80

ururimi: Esperanto

le_chaz (Kwerekana umwidondoro) 14 Ndamukiza 2011 07:34:01

miĥil:La fakto ke la akcidento nun konsideratas '7a-grada' en si mem ne diras multon.
Nu jes, efektive tio ne diras multe.

miĥil:Laŭ mi gravas kompari nuklean energion, inkluzive ĝiajn akcidentojn, kun aliaj manieroj de energiproduktado inkluzive ties akcidentoj kaj kaŭzoj.
Jen ĝuste la strategio uzata en la amaskomunikiloj de la atomdefendantoj. "Komparu kaj vi vidos, ke nuklea energio estas pli pura kaj sekura". Ilia celo estas nuligi la debaton portante ĝin for de la politika tereno, sur teknikan terenon.

Fakte, la danĝereco de karbominado ĉefe dependas de la teruraj kondiĉoj en kiuj labororas la ministoj, en Ĉinio interalie. Tiel simplas paroli pri gaseksplodo kiel pri "natura akcidento". Tiel oni senrespondecigas la ekspluantantoj de tiuj minejoj.

Cetere, kiel montris Jan Aleksan en antaŭa mesaĝo, oni povas kompari nur kompareblajn aferojn. Gaseksplodo povas mortigi centojn da homoj en unu sekundo. Radioaktivaj elementoj danĝeras dum plurcent mil jaroj, aŭ eĉ pli (kelkaj elementoj radias dum pluraj milionoj de jaroj). Kiu povas mezuri la longdaŭrajn efektojn?

miĥil:Kaj kio pri la klimatefikoj? La rezultoj de tio povus esti pli katastofaj ol cento da Ĉernobil-akcidentoj.
Ankaŭ pri la klimatefikoj mi zorgas. Ne pro tio, ke mi lanĉis diskuton pri nuklea energio vi povas konkludi ke mi prifajfas pri tio.

Inter poluaj energioj mi ne volas fari elekton. Kiel mi diris la problemo situas pli fundamente en la vivnivelo de nia superindustria socio.

miĥil:…oni provu antaŭ ol foraboli nukleenergion pro pure emociaj kialoj elvokitaj de tiu vorto 'Ĉernobilo'…

…ne estas racie nun tute ŝanĝi la opinion pri nuklea energio, ĉar nun okazadas katastrofo
Mi ne cedas je emocio aŭ malracio. Mi kapablas argumenti precize, kial tiu ĉi socio estas ŝanĝenda. Tion mi faras dekomence en tiu ĉi diskutfadeno.

miĥil:Kiom da mortoj ekz. jam estas kaŭzitaj de akvoenergio? Kiom da pejzaĝo estas detruita de tio? Kiom kostas ĉiu tiu betono kaj aliaj konstrumaterialoj?
Nu, ne ŝercu senkulpa.gif

miĥil:Fakto estas ke la energibezono estas granda, verŝajne ne malgrandiĝos, kaj ne baldaŭ kaj facile povas esti anstataŭigota per suno-energio, ventoenergio kaj tiaj plu.
Tio ne veras. Ĉiuj teknikaj rimedoj pretas. Mi ripetas, la problemo ne estas teknika sed politika.

mihxil (Kwerekana umwidondoro) 27 Ndamukiza 2011 16:25:47

le_chaz:Jen ĝuste la strategio uzata en la amaskomunikiloj de la atomdefendantoj. "Komparu kaj vi vidos, ke nuklea energio estas pli pura kaj sekura". Ilia celo estas nuligi la debaton portante ĝin for de la politika tereno, sur teknikan terenon.
Kaj kiel tio estus malbona? Teknikaj faktoj pri la temo tre gravas. Sen la teknikaj faktoj pri la danĝero kaj kostoj de la diversaj energirimedoj tute ne eblas fari bonan politikan elekton. Sen tio nur emocicela greenpeace-eca debataĉo eblas.

le_chaz:Fakte, la danĝereco de karbominado ĉefe dependas de la teruraj kondiĉoj en kiuj labororas la ministoj, en Ĉinio interalie. Tiel simplas paroli pri gaseksplodo kiel pri "natura akcidento". Tiel oni senrespondecigas la ekspluantantoj de tiuj minejoj.
Kiel tio ĉi rilatas al la uzo de atomenergio? Vi nur montras alian danĝeron de uzo de karbo.

le_chaz:Cetere, kiel montris Jan Aleksan en antaŭa mesaĝo, oni povas kompoari nur kompareblajn aferojn. Gaseksplodo povas mortigi centojn da homoj en unu sekundo. Radioaktivaj elementoj danĝeras dum plurcent mil jaroj, aŭ eĉ pli (kelkaj elementoj radias dum pluraj milionoj de jaroj). Kiu povas mezuri la longdaŭrajn efektojn?
Oni almenaŭ provu taksi. Cetere radioaktiva elradiado estas ankaŭ natura fenomeno. Interkontinentaj flugiroj kaŭzas pli da radio je homaj korpoj ol dekoj kaj dekoj da Ĉernobiloj. Ĝis nun la faktoj simple ŝajnas esti ke nuklea energio estas la malplej danĝera maniero por krei energion.

le_chaz:Inter poluaj energioj mi ne volas fari elekton.
Manko de volo ne estas argumento. Ŝparo de energio ne sukcesos, kaj malgraŭ viaj asertoj mi multe dubas ke 'ĉiuj teknikaj rimedoj' pretas. Kaj eĉ se ili pretus, ankoraŭ necesas pesi iliajn kostojn kaj danĝerojn kontraŭ tiuj de ekz. atomenergio. Mi ne nepre volus uzi atomenergion, sed al mi ankoraŭ ŝajnas esti bona opcio.

le_chaz:Tio ne veras. Ĉiuj teknikaj rimedoj pretas. Mi ripetas, la problemo ne estas teknika sed politika.
Do, mi ne komprenas kial vi bedaŭras ke atomdefendantoj celas 'nuligi la debaton portante ĝin for de la politika tereno, sur teknikan terenon'. Laŭ vi ja sur teknika kampo la afero estas tute klara?

maratonisto (Kwerekana umwidondoro) 27 Ndamukiza 2011 16:52:25

Ni ĉiuj estas "ministroj sen paperujo", sed vere ni ne estas fakuloj kaj ne povas reale pritaksi danĝerojn. Estas danĝera ankaŭ volo per aviadilo, la katastrofoj de aviadiloj estas verŝajne la plej teruraj. Tamen ankaŭ aliaj transportiloj estas danĝeraj.
Mi fidus al fakuloj, ili ne estas stultaj kaj povas fari ĝustajn konkludojn.

le_chaz (Kwerekana umwidondoro) 28 Ndamukiza 2011 21:00:32

maratonisto:…ni ne estas fakuloj kaj ne povas reale pritaksi danĝerojn.
Demandu al la loĝantoj de la 20-kilometra regiono malpermesita ĉirkaŭ Fukushima, ĉu ili povas reale pritaksi la danĝerojn.

maratonisto:Mi fidus al fakuloj, ili ne estas stultaj kaj povas fari ĝustajn konkludojn.
Kia modelo de sendependa kritikpovo!

le_chaz (Kwerekana umwidondoro) 28 Ndamukiza 2011 21:28:09

miĥil:Kiel tio ĉi rilatas al la uzo de atomenergio? Vi nur montras alian danĝeron de uzo de karbo.
Ĝi rilatas laŭ tio, ke la "plia" danĝereco estas argumento ofte uzata kontraŭ ĉia kritiko de nuklea energio.

miĥil:Cetere radioaktiva elradiado estas ankaŭ natura fenomeno.
Ĉu tio estas argumento? Mi ne komprenas. Tute ne eblas kompari la naturan radiadon kun tiun liberigitan post nuklea akcidento. Ĝi estas plur-milionoble pli alta.

miĥil:Ŝparo de energio ne sukcesos, kaj malgraŭ viaj asertoj mi multe dubas ke 'ĉiuj teknikaj rimedoj' pretas.
Vi dubas, ĉar vi ne serĉis informon.

le_chaz (Kwerekana umwidondoro) 29 Ndamukiza 2011 05:57:06

miĥil:Interkontinentaj flugiroj kaŭzas pli da radio je homaj korpoj ol dekoj kaj dekoj da Ĉernobiloj.
Kia absurdaĵo. Ĉu aviadiloj ellasas radioaktivecon en la medion? Relegu tion, kion vi skribas antaŭ ol ridindigi vin afiŝante ĝin.

maratonisto (Kwerekana umwidondoro) 29 Ndamukiza 2011 10:30:54

le_chaz:
miĥil:Interkontinentaj flugiroj kaŭzas pli da radio je homaj korpoj ol dekoj kaj dekoj da Ĉernobiloj.
Kia absurdaĵo. Ĉu aviadiloj ellasas radioaktivecon en la medion? Relegu tion, kion vi skribas antaŭ ol ridindigi vin afiŝante ĝin.
Ne estas absurdaĵo. La aviadiloj mem ne ellasas la radioaktivecon. La kosmo estas radioaktiva kaj ĉe alteco pli ol 10 km la atmosfero ne defendas de kosma radiado. Mi ne scias ĉu oni esploris iam la pilotojn.

le_chaz (Kwerekana umwidondoro) 29 Ndamukiza 2011 10:44:27

maratonisto:La aviadiloj mem ne ellasas la radioaktivecon.
Ĉu vere? Nekredeble! Mi tute ne sciis, dankon.

maratonisto:La kosmo estas radioaktiva kaj ĉe alteco pli ol 10 km la atmosfero ne defendas de kosma radiado.
Kaj vi supozas, ke la efekto de la kosma radiado ĉe la medio egalas tiun de pluraj Ĉernobiloj, kiel asertas Miĥil? Bonvolu esti serioza.

mihxil (Kwerekana umwidondoro) 1 Rusama 2011 16:19:19

le_chaz:
miĥil:Interkontinentaj flugiroj kaŭzas pli da radio je homaj korpoj ol dekoj kaj dekoj da Ĉernobiloj.
Kia absurdaĵo. Ĉu aviadiloj ellasas radioaktivecon en la medion? Relegu tion, kion vi skribas antaŭ ol ridindigi vin afiŝante ĝin.
La rezonado estas jena:
Laŭ nombroj de ekz. WHO Ĉernobilo kaŭzis 4000 da mortoj pro kancero kaŭzita de la kroma radiado. Sed, tio estas bazita je la supozo ke ne gravas kiom malmulta tiu radiado estas, oni simple supozas ke la rilato estas lineara. Eĉ malmulto kaŭzus malgrandan ŝancon.

Per tiu sama rezonado ni povas kalkuli ke flugmovoj kaŭzis dum la lastaj kelkaj jardekoj dekojn da miloj da kromaj mortoj pro kancero, ĉar simple la suma radioricevo estas pli granda, kaj estas do tiusence konsiderinde pli danĝera ol Ĉernobilo.

Jen ĉio, mi nur volis esprimi mian dubon pri la danĝero de ĉia kvanto de radiado. Iometo da radiado estas natura, kaj iom pli estas sufiĉe normala, kaj ne nepre damaĝas ion ajn.

Vi povas kiel argumenton simple forridigi aŭ nomi absurda ĉion, sed tio ankaŭ ne vere helpas vian kredindon, ĉar tio simple ne estas bona manerio prezenti vian propran kazon. Krome vi misreprezentas miajn dirojn. Mi tute ne parolis pri 'la medio', mi parolis pri 'homaj korpoj', bonvolu ne mi, sed vi relegi.

maratonisto (Kwerekana umwidondoro) 2 Rusama 2011 08:34:34

le_chaz:
maratonisto:La aviadiloj mem ne ellasas la radioaktivecon.
Ĉu vere? Nekredeble! Mi tute ne sciis, dankon.
Mi nur konfirmis vian opinion por klareco. Via maniero fari diskuton ne estas bontakta.
le_chaz:

maratonisto:La kosmo estas radioaktiva kaj ĉe alteco pli ol 10 km la atmosfero ne defendas de kosma radiado.
Kaj vi supozas, ke la efekto de la kosma radiado ĉe la medio egalas tiun de pluraj Ĉernobiloj, kiel asertas Miĥil? Bonvolu esti serioza.
Mi ne diskutos plu kun vi, Vi estas malbone edukita.

Subira ku ntango