Naar de inhoud

Atomenergio?

door le_chaz, 5 april 2011

Berichten: 80

Taal: Esperanto

le_chaz (Profiel tonen) 5 april 2011 04:55:30

Fukuŝima Daiichi estas la lasta ero en listo de akcidentoj, kiuj punktas la historion de nuklea elektroindustrio:
[LISTO]
Chalk River, Kanado, 1952
Windscale, Britio, 1957
Saint-Laurent, Francio, 1969
Three Mile Island, Usono, 1979
Saint-Laurent (refoje!), Francio, 1980
Ĉernobil, Ukrainio, 1986[/list]Ne mankas, krom tio, apenaŭ evititaj akcidentoj kiuj povintus aldoniĝi. Ekzemple, en la vintro 1987 en Saint-Laurent (re-refoje!) la riverego Luaro frostiĝis. La glacio malhelpis provizi la elektrejon per la akvo absolute necesa por teni la reakciujojn malvarmaj. La franca armeo devis urĝe interveni eksplodigante la glacion. Alia ekzemplo: dum ŝtormego en 1999, la nuklea elektrejo de Blayais (Francio) suferis tre gravajn difektojn, kiuj preskaŭ kaŭzis akcidenton.

Kelkajn tagojn post la unuaj akcidentoj en Fukuŝima, ia franca "fakulino" deklaris dum radia intervjuo:
fakulino:"…el tiu katastrofo ni lernos, kiel plisekurigi la nukleajn elektrejojn."
Alivorte, ju pli da katastrofoj des pli da sekureco! shoko.gif

Mirigas min la malvasteco de la efekto, kiun ŝajnas havi tiu plia pruvo de la nuklea danĝero. Dum la unuaj tagoj mi naive pensis, ke la katastrofo en Fukuŝima almenaŭ utilos montrante al la publiko la veran econ de la nuklea energio. Tamen, ju pli pasis la tagoj, des pli evidentiĝis al mi, ke la plimulto daŭre kredas je ĝiaj avantaĝoj (energio "nepolua", malpli kosta, ktp).

le_chaz (Profiel tonen) 5 april 2011 05:40:36

Terurĉjo:tamen aŭtoj pli danĝeras kaj malutilas
Eĉ se oni akceptus ke vi efektive pravas, jen stranga maniero raciumi : A pli danĝeras ol B, do B estas en ordo. Sufiĉos pruvi, ke C estas pli danĝera ol A, kaj ankaŭ A estos en ordo.

Aliflanke vi pravas, ankaŭ la aŭtoj estas grava danĝero.

paulopolo (Profiel tonen) 5 april 2011 08:31:44

Vi devas ŝanĝi demandon. Demandu: Ĉu vi volas havi atomelektran centralon en via urbo? Mi ne volas. Sed en via urbo estas en ordo...

Zorevij (Profiel tonen) 5 april 2011 08:41:05

Jes, la atoma energio estas danĝera. Sed preskaŭ ĉiuj teknikaj inventoj estas danĝeraj. Neniu ja proponas rifuzi aŭtojn, aviadilojn, kemian industrion ktp. (nu, preskaŭ neniu)
Hodiaŭ la homaro bezonas energion. Reala alternativo por nuklea elektroindustrio nun ne ekzistas. Ĉu iu proponas uzi nur solan, ventan kaj akvan elektron? Tio tute ne sufiĉos por industrio. Varmaj elektrejoj tre malutilas naturon, ni ne povas multigi ilin senfine.
Se paroli racie, oni devas kompari - kio estus pli danĝere: uzi atomenergion aŭ ne uzi ĝin. Laŭ mi, rifuzo de atomoenergio kaŭzos multe pli malbonajn sekvoj por ĉiuj.
Se paroli honeste - mi preferas riski, sed uzi la avantaĝojn de tekniko, anstataŭ "sekure" frostiĝi dum vintro kaj malsati.
Certe, persone mi povas uzi lignan hejtfornon, sed mi komprenas, ke por ĉiuj homoj brulligno ne sufiĉos.
Kvankam, se ni neniigus plejmulton de la homaro, ni povus vivi pli bone, ne uzante la atomenergion kaj alajn danĝerajn aĵojn. Sed mi esperas, ke neniu tie ĉi ne volas tiel solvi la problemon.

Zorevij (Profiel tonen) 5 april 2011 08:57:17

paulopolo:Vi devas ŝanĝi demandon. Demandu: Ĉu vi volas havi atomelektran centralon en via urbo? Mi ne volas. Sed en via urbo estas en ordo...
Ĉu vi volas havi metalurgian aŭ kemian uzinon en via urbo? Ne? Eble, petrolan uzinon? Ankaŭ ne? Ŝajne, neniu volas. Sed uzi metalon, plaston kaj benzinon volas ĉiuj.
Mi persone scias homojn, kiuj plendis pri la malutila kemia uzino en ilia urbeto. Kiam la uzinon oni fermis, ili komencis plendi, ke multaj urbanoj pro tio perdis siajn laborlokojn kaj ke la urbeto komencis poiome morti - la uzino estis sola granda entrepreno en la urbeto.
Pri atomeklektraj centraloj oni povas diri ion similan - nenui ŝatas, sed se oni fermos ilin, vivo ne pliboniĝos.

paulopolo (Profiel tonen) 5 april 2011 09:58:30

Tio ne ŝanĝis fakton, ke homoj ne volas havi atomelektran centralon kaj depondejon de atomaj restaĝoj en siaj urbo.

le_chaz (Profiel tonen) 5 april 2011 09:58:51

Zorevij:Hodiaŭ la homaro bezonas energion.
Jen vi ektuŝis la kernon de la problemo.

La afero estas multege pli vasta ol la simpla debato "por aŭ malpor la nuklea energio". Ĝi ampleksas ne nur la demandon kiel oni produktu energion, sed ankaŭ kiom kaj por kion fari.

Se vi konsideras kiel necesan postulon, ke la produktado devas senlime kreski, tiam vi estas preskaŭ devigata akcepti la nuklean energion. Tamen, ni vivas en ekonomia modelo kiu postulas senĉesan obligadon de la konsumado, kaj konsekvence de la produktado. Sed ĉu eblas:
  • garantii vivnivelon laŭ la okcidenta modelo por la tuta homaro
  • senfine kreskigi tiun produktoritmon
Laŭ mi, la respondo al ambaŭ demandoj estas ne.

Se ni ne volas endanĝerigi nian estontecon ni devos iam strebi al malkreskigo de nia konsumado. Tio postulos drastajn − kaj kolektivajn − ŝanĝojn de niaj vivkutimoj.

Zorevij:Varmaj elektrejoj tre malutilas naturon, ni ne povas multigi ilin senfine.
Jes, ili tre malutilas. Tial ni malmultigu ankaŭ ilin, kaj tio necesigas revolucion en nia vivmaniero.

Zorevij:Laŭ mi, rifuzo de atomoenergio kaŭzos multe pli malbonajn sekvoj por ĉiuj.
Ni ne devus serĉi la malplej malbonan solvon. Ankoraŭfoje, la problemo estas pli fundamenta.

le_chaz (Profiel tonen) 5 april 2011 10:12:40

Zorevij:…uzi metalon, plaston kaj benzinon volas ĉiuj.
Ĉu tiu volo rezultas el kolektiva politika decido? Ne vere.

Ili volas, ĉar ili reagas kiel individuoj kaptitaj en certa socio. La produktosistemo kreas tian situacion, ke ili volu. Ili laboras ĉar ili bezonas monon. Ili aĉetas plastaĵon, ĉar jam ne eblas trovi ion alian. Ili volas aŭton, ĉar ĉio funkcias tiel, ke malfacilegas trovi laboron, aĉetumi en fora superbazarego, ktp. se vi ne posedas aŭton kaj pagas multe por ĝia benzino.

Nia konsumado kaj nia produktado ne rezultas el racio, sed el senfina kurado por ĉiam pli…

paulopolo (Profiel tonen) 5 april 2011 10:26:31

le_chaz:
Zorevij:Hodiaŭ la homaro bezonas energion.
Jen vi ektuŝis la kernon de la problemo.

La afero estas multege pli vasta ol la simpla debato "por aŭ malpor la nuklea energio". Ĝi ampleksas ne nur la demandon kiel oni produktu energion, sed ankaŭ kiom kaj por kion fari.

Se vi konsideras kiel necesan postulon, ke la produktado devas senlime kreski, tiam vi estas preskaŭ devigata akcepti la nuklean energion. Tamen, ni vivas en ekonomia modelo kiu postulas senĉesan obligadon de la konsumado, kaj konsekvence de la produktado. Sed ĉu eblas:
  • garantii vivnivelon laŭ la okcidenta modelo por la tuta homaro
  • senfine kreskigi tiun produktoritmon
Laŭ mi, la respondo al ambaŭ demandoj estas ne.

Se ni ne volas endanĝerigi nian estontecon ni devos iam strebi al malkreskigo de nia konsumado. Tio postulos drastajn − kaj kolektivajn − ŝanĝojn de niaj vivkutimoj.

Zorevij:Varmaj elektrejoj tre malutilas naturon, ni ne povas multigi ilin senfine.
Jes, ili tre malutilas. Tial ni malmultigu ankaŭ ilin, kaj tio necesigas revolucion en nia vivmaniero.

Zorevij:Laŭ mi, rifuzo de atomoenergio kaŭzos multe pli malbonajn sekvoj por ĉiuj.
Ni ne devus serĉi la malplej malbonan solvon. Ankoraŭfoje, la problemo estas pli fundamenta.
Mi tute konsentas kun via opinio. Ni malŝparas electrican enargion, manĝaĵon, akvon.

Cetere mi kredas, ke oni povas esti SINCERA partiano de atoma energio NUR se vi konsentas havi atomelektran centralon en via urbo aŭ vi aĉetos domon por via familio proksime de la atomelektra centralo.

Miland (Profiel tonen) 5 april 2011 11:48:11

Eble nukleaj centraloj estu lokataj sekure kaj subtere, kie estas danĝero de cunamoj. Eble surteraj atomaj centraloj ne taŭgas por landoj kiuj situas sur la tiel-nomata "Pacifika fajro-ringo", la plej tertremema regiono de la tero.

Terug naar boven