Al la enhavo

El kiu lingvo venas la vorto "skipo"?

de Lom, 2011-aprilo-08

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

jchthys (Montri la profilon) 2011-aprilo-11 22:45:58

Rogir:La vorto skipo ne estas en mia vortaro kaj mi neniam uzas ĝin.
Same ĉe mi..

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-aprilo-13 16:12:22

Sed ĝi estas en la Eo-Eo vortaro de Lernu!

skipo (skip·o)
grupo de kunlaborantoj plenumanta komunajn taskojn

darkweasel (Montri la profilon) 2011-aprilo-13 16:31:11

Skipo estas en ReVo, mi nun maldiligentas kontroli, ĉu en PIV 2002, sed tio estus verŝajne la unua vorto en ReVo, kiu ne estas en PIV 2002.

Sxak (Montri la profilon) 2011-aprilo-18 14:37:06

darkweasel:Skipo estas en ReVo, mi nun maldiligentas kontroli, ĉu en PIV 2002, sed tio estus verŝajne la unua vorto en ReVo, kiu ne estas en PIV 2002.
Ĉu vere?
Ĝi estas en unu rusa vortaro, kiu estas bazita ŝajne sur PV, do ĝi certe devas esti kaj en PV kaj en la malnova PIV kaj en PIV 2002

darkweasel (Montri la profilon) 2011-aprilo-18 14:38:52

Ŝak:
darkweasel:Skipo estas en ReVo, mi nun maldiligentas kontroli, ĉu en PIV 2002, sed tio estus verŝajne la unua vorto en ReVo, kiu ne estas en PIV 2002.
Ĉu vere?
Ĝi estas en unu rusa vortaro, kiu estas bazita ŝajne sur PV, do ĝi certe devas esti kaj en PV kaj en la malnova PIV kaj en PIV 2002
mi skribis estUS, ne estAS

Reen al la supro