Mergi la conținut

El kiu lingvo venas la vorto "skipo"?

de Lom, 8 aprilie 2011

Contribuții/Mesaje: 15

Limbă: Esperanto

jchthys (Arată profil) 11 aprilie 2011, 22:45:58

Rogir:La vorto skipo ne estas en mia vortaro kaj mi neniam uzas ĝin.
Same ĉe mi..

Altebrilas (Arată profil) 13 aprilie 2011, 16:12:22

Sed ĝi estas en la Eo-Eo vortaro de Lernu!

skipo (skip·o)
grupo de kunlaborantoj plenumanta komunajn taskojn

darkweasel (Arată profil) 13 aprilie 2011, 16:31:11

Skipo estas en ReVo, mi nun maldiligentas kontroli, ĉu en PIV 2002, sed tio estus verŝajne la unua vorto en ReVo, kiu ne estas en PIV 2002.

Sxak (Arată profil) 18 aprilie 2011, 14:37:06

darkweasel:Skipo estas en ReVo, mi nun maldiligentas kontroli, ĉu en PIV 2002, sed tio estus verŝajne la unua vorto en ReVo, kiu ne estas en PIV 2002.
Ĉu vere?
Ĝi estas en unu rusa vortaro, kiu estas bazita ŝajne sur PV, do ĝi certe devas esti kaj en PV kaj en la malnova PIV kaj en PIV 2002

darkweasel (Arată profil) 18 aprilie 2011, 14:38:52

Ŝak:
darkweasel:Skipo estas en ReVo, mi nun maldiligentas kontroli, ĉu en PIV 2002, sed tio estus verŝajne la unua vorto en ReVo, kiu ne estas en PIV 2002.
Ĉu vere?
Ĝi estas en unu rusa vortaro, kiu estas bazita ŝajne sur PV, do ĝi certe devas esti kaj en PV kaj en la malnova PIV kaj en PIV 2002
mi skribis estUS, ne estAS

Înapoi mai sus