去目錄頁

La plej malfacila lingvo

shlomo_1234, 2007年6月5日

讯息: 118

语言: Esperanto

robbkvasnak (显示个人资料) 2007年10月21日下午4:26:15

Se vi guglas 'World Englishes' vi trovos informojn en diversaj angladevenaj lingvoj. Ĉe la Universitato de Florido oni havas apartan kurson kun tiu titolo. En mia kurso ĉe la Florida Atlantika Universitato ni havas kurseron pri tiu temo. Mi ne ĉiam komprenis la anglojn, la aŭstralanojn aŭ aliajn kiuj scipovas 'la' anglan. Ĉar ne ekzistas akademio de la angla, ne ekzistas unu sola modelo. Ni havas niajn proprajn vortarojn kaj sintakson, ortografion, kaj uzmanierojn en la usona. Ekzemple, en la vortaro kanada la vorto 'edziĝo' nun havas difinon: "unuigo leĝa de du personoj" - en la usona: "unuiĝo leĝa de viro kun virino". La malsamaj leĝsistemoj kaŭzas malsamajn difinojn de vortoj.

TED110 (显示个人资料) 2007年10月21日下午5:49:23

Mi komprenas bene, ĉar ankaŭ mi aŭdis ofte de ĉi tiujn problemojn. En la skolo ni devas ĉiam lerni almenaŭ 2 diversajn anglajn vortojn por unu germana vorto. Unu estas usona lingvo, la alia brita lingvo.

La angla lingvo estas pli malfacila ol multaj homoj pensas. Unu kaŭzo estas ekzemple la multaj idiomoj. Angla (aŭ usona) ne estas en mia opinio la plej malfacila lingvo, sed ĝi estas tro malfacila esti lingvo internacia!

LUNO* (显示个人资料) 2007年10月21日下午9:30:29

Laŭ mi, la plej malfacila planita lingvo estas KOTAVA.
Pri naturaj lingvoj..tio dependas el via patrina lingvo.

white knight (显示个人资料) 2007年10月22日下午3:21:26

Laŭ mi, la plej malfacila planita lingvo estas KOTAVA.
...kaj ĝi estas tiel "bela" kiel Volapuko!
rido.gif

vincas (显示个人资料) 2007年10月26日上午11:45:57

Litova estas antikva kaj malfacila lingvo okulumo.gif

Dozorca (显示个人资料) 2007年10月26日下午7:46:31

Por mi la plej facila lingvo estas Pola sal.gif

Ventovojo (显示个人资料) 2007年10月26日下午7:55:47

laŭ mi unu el la plej malfacilaj lingvoj estas la hispana, malgraŭ estas mia denaska lingvo.

TED110 (显示个人资料) 2007年10月26日下午9:17:45

Kvankam ankaŭ islanda estas tre tre malfacila, malgraŭ por mi hungara estas pli malfacila rido.gif .
Islanda havas multajn transformigojn apud ekzemple substantivoj kaj oni kelkfoje ne rekonas vorton shoko.gif .
Germane oni ankaŭ ofte vidas ĉi tiujn transformigojn ankoraŭ, sed tioj ne havas precizajn regulojn kiel islanda.

Dozorca (显示个人资料) 2007年10月26日下午9:57:44

Mi ĝojas,ke la Pola lingvo ne estas malfacila rido.gif

Terurĉjo (显示个人资料) 2007年10月26日下午11:32:47

Por mi la plej malfacila lingvo estas la angla lingvo. ploro.gif
Mi lernis la lingvon ses jarojn en lernejo, tri jarojn en universitato, kaj poste mi multfoje provis plibonigi mian lingvoposedon de la angla, sed vane!
Oni ne sukcesis bone lernigi min, ke mi parolu angle.
Pro tio mi plu ne penis lerni iujn ajn aliajn lingvojn, krom certe Esperanton.

回到上端