La nomoj de nacioj en diversaj lingvoj.
de Roman_Mutin, 2011-aprilo-15
Mesaĝoj: 14
Lingvo: Esperanto
Abusonhhoson (Montri la profilon) 2011-aprilo-25 23:58:25
antoniomoya (Montri la profilon) 2011-aprilo-26 05:57:55
peteris92:Slavanoj diras "Niemcy" - tiuj, kiuj ne povas paroli.Ĉio ĉi nur montras ke la homoj ĉiam kredis esti, ili mem, la mond-centro, pli bonaj, pli inteligentaj, ktp. ol ĉiuj aliaj.
Alia interesa afero pri germanoj estas en praprusa lingvo: "miksi" kio estas koneksa kun "balbuti". Nu, prusoj pensis, ke germanoj povas babili, sed nur balbute
Sed samtempe, la najbaroj ĝuste pensis la samon pri si mem.
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Amike.
MarCin83 (Montri la profilon) 2011-aprilo-26 06:43:20
폴란드 (porandy) = Pollando
프랑스 (pyrangsy) = Francio (korea alfabeto ne havas literon "f", do oni anstataŭas ĝin per "p")
스페인 (sypain) = Hispanio
헝가리 (honggari) = Hungario
Unu el la malmultaj esceptoj estas la korea nomo por Germanio:
독일 (dogil) - Ĝi devenas de "deutsch"
Por siaj aziaj najbaroj la korea lingvo havas proprajn nomojn:
일본 (ilpon) = Japanio
중국 (ĉungguk) = Ĉinio
Koreo mem estas 한국 (hanguk), kiu estas dividita en 대한민국 (daehan minguk = Sud-Koreio) kaj 조선민주주의인민공화국 (ĉoson minĉuĉuŭi inmingong hoaguk = Nord-Koreio).
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Koracio (Montri la profilon) 2011-aprilo-27 08:59:33
La vorto mutulo en la slava lingvo estis unue onomateo, imitante la voĉojn eldonita per fermita buŝo.