K vsebini

La nomoj de nacioj en diversaj lingvoj.

od Roman_Mutin, 15. april 2011

Sporočila: 15

Jezik: Esperanto

Roman_Mutin (Prikaži profil) 15. april 2011 07:35:24

Mi havas unu demandon. Pri la nomoj de nacioj en diversa lingvoj. Por ekzempl`:
Nomo de la germanoj en diversa lingvoj:
Ger-Deutsch
Angl-German
Rus-Немец
Fr-Allemand
It-Tedesco

Tre diversa! Mi ne scias kial. Mi scias nur pro la rusa lingvo. Немец estas mutulo( t.e. ulo, kiu ne parolas ruse. En malnova Rusio, por ekzemplo en XVII jarcento oni nomas "Немцы" ĉiun alialandanojn kaj la germanoj estis la plaj granda parto de ili, pro tio la germanoj estas "Немцы")
Eble vi scias kiel alian nomoj, por ekzemplo "allemand" kaj "Deutsch", ek kia vorto ili aperis?

Mi ankaŭ notis unu diversacon:
Hung-Magyor
Angl-Hungarian
Rus-Венгр

Mi ne scias kiel oni nomas hungarojn en aliaj lingvoj. Mi esperas ke vi povos klarigi ĝin.

Continuum (Prikaži profil) 15. april 2011 08:52:10

Roman_Mutin:Mi ne scias kiel "Hangaro" estos en aliaj lingvoj. Mi esperas ke vo povos klarigi ĝin.
Vi certe volis diri "Hungaro"! ĉu ne? France, oni diras la vorton "Hongrois" (por Hungaro kaj Hungaroj). okulumo.gif

darkweasel (Prikaži profil) 15. april 2011 13:48:13

Hungaroj germane estas Ungarn (singulare Ungar).

Koncerne la nomojn por germanoj:

Iom da informoj troviĝas en la germanlingva Vikipedi-artikolo pri la etimologio de deutsch kaj en la tie alligitaj artikoloj.

La vorto deutsch venas de la malnovgermana diutisc kaj signifis origine "popola" - kaj celis precipe la germanan lingvon (la "popolan lingvon").

De tiu formo venas ankaŭ la itala tedesco.

La franclingva allemand fakte estas misnomo. Certa ĝermana tribo nomiĝis alemanoj, kaj ŝajne kun tiu tribo la francoj plej multe komunikiĝis, do ili iam eknomis ĉiujn germanojn per tiu nomo. Hodiaŭ la "alemanajn dialektojn" parolas anoj de Svisujo, Vorarlbergo kaj Baden-Virtembergo - el kiu nur la lasta eĉ apartenas al Germanujo! La resto el ili iusence estas alemanoj - nu, alemandialektanoj - sed ne germanoj.

La deveno de la nomoj "germano", "ĝermano", evidente parencaj al la angla German, ne estas sendube klara.

Roman_Mutin (Prikaži profil) 15. april 2011 15:01:49

Oh, unue mi pardonprenas pri miaj eraroj

Darkweasel, dankon al vi pri via interesa informacio!

P.S. Ĥe ĥe, hangaro

geo63 (Prikaži profil) 16. april 2011 08:36:06

Pola lingvo:

afrikano/j - Afrykanin/Afrykanie/Afrykańczycy
amerikano/j - Amerykanin/Amerykanie
anglo/j - Anglik/Anglicy
ĉino/j - Chińczyk/Chińczycy
eŭropano/j - Europejczyk/Europejczycy
franco/j - Francuz/Francuzi
germano/j - Niemiec/Niemcy
hispano/j - Hiszpan/Hiszpanie
hungaro/j - Węgier/Węgrzy
polo/j - Polak/Polacy
ruso/j - Rosjanin/Rosjanie

sinjoro (Prikaži profil) 16. april 2011 13:01:36

Roman_Mutin:
Eble vi scias kiel alian nomoj, por ekzemplo "allemand" kaj "Deutsch", ek kia vorto ili aperis?
allemand - de la sudgermania tribo de alemanoj, kies nomo povas signifi "ĉiuj viroj" (lando, unuiĝo de ĉiuj viroj)
Deutschland havas iun praĝermanan devenon kaj ŝajne signifas "Popollando".

Nemec/Niemiec estas ne nur rusa, ĝi havas praslavan devenon (kaj verŝajne ne rusoj nomis germanojn tiel, sed iuj okcidentslavaj triboj).

MarCin83 (Prikaži profil) 20. april 2011 08:51:23

Tre interesa estas la pola nomo por Italio:

Włochy

Ital(in)o = Włoch / Włoszka

La pola nomo por Italio plej verŝajne devenas de "Wołochy", kio estas Valaĥio (rumana regiono). Tion almenaŭ mi legis en la reto...

Ĝis! sal.gif

Koracio (Prikaži profil) 20. april 2011 13:04:23

La hungaroj nomas sin magyar (madjar). Tiŭ vorto devenas el la kunmetaĵo mogy + eri. Laŭ la plej akceptita, kaj instruita teorio mogy estis homo, kaj eri estis filo. Estas aliaj teorio, ke mogy estis mágus (pastro, magiisto; á estas longa, kaj s estas ŝ), aŭ el la verbo mond (paroli).

La nomo hungaro estas disvastita per la latino.

Koracio (Prikaži profil) 20. april 2011 13:15:58

La praslavaj triboj nomis la germanojn mutulojn jam ĉirkaŭ la komenco de niuj tempokalkulo. La hungara lingvo prenis ambaŭ vortojn, német (germano, é estas longa) kaj néma (muta, mutulo).

La praslavoj nomis sin slavojn. Tiu nomo povas deveni de la prahejmo de la slavoj, aŭ de la slava verbo kiu signifas paroli. La hungara lingvo prenis tiun verbon, ĝi estas szól en la hungara (ó estas longa).

peteris92 (Prikaži profil) 20. april 2011 21:11:48

Slavanoj diras "Niemcy" - tiuj, kiuj ne povas paroli.
Alia interesa afero pri germanoj estas en praprusa lingvo: "miksi" kio estas koneksa kun "balbuti". Nu, prusoj pensis, ke germanoj povas babili, sed nur balbute rido.gif

Nazaj na začetek