目次へ

Enigmo: Pesilo (1)

fizikisto,2011年4月21日の

メッセージ: 10

言語: Esperanto

fizikisto (プロフィールを表示) 2011年4月21日 9:22:26

Vi havas 16 globetojn, kiuj aspektas samaj. 15 globetoj sampezas, sed unu el la globetoj pezas iomete pli ol la aliaj. Per vekta pesilo, vi rajtas pesi tri fojojn por trovi la pli pezan globeton.

Kiel vi faru tion?

Sxak (プロフィールを表示) 2011年4月21日 9:41:40

eĉ se la tuta kvanto de glogoj estas 27, la problemo estas facile solvebla. (kaj eblas facile pruvi , ke por pli ol 27 la problemo estas nesolvebla)
Sed se la malsama globo havas alian pezon, pri kiu oni ne scias, ĉu ĝi estas pli aŭ malplia, do eblas pruvi, ke la kvanto de globoj ne povas esti pli ol 14

fizikisto (プロフィールを表示) 2011年4月21日 9:55:45

Vi pravas, sed mi certas, ke se mi dirus 27, la solvo estus pli facile trovebla ol kiam mi diras 16.

La duan problemon mi demandus kiel "Pesilo (2)". Mi konas ĝin nur kun 12 globoj. Ĉu ekzistas solvo por 14 globoj?

Sxak (プロフィールを表示) 2011年4月21日 9:58:36

fizikisto:
La duan problemon mi demandus kiel "Pesilo (2)". Mi konas ĝin nur kun 12 globoj. Ĉu ekzistas solvo por 14 globoj?
Mi konas gin kun 13 globoj, kaj kiam mi estis solvanta ĝin mi komprenis, ke la maksimumo estas 14. Kelkajn jarojn poste mi ekvidis tiun problemopn kun 14 kaj kun 1 aldona eblo: krom tiujn 14 globojn vi havas ankaŭ la 15an, kiu havas ĝustan pezon. (ĝi estas solvebla, mi ŝajne mem tiam solvis ĝin)

Sxak (プロフィールを表示) 2011年4月21日 10:18:16

Ŝak:... kun 1 aldona eblo: krom tiujn 14 globojn vi havas ankaŭ la 15an, kiu havas ĝustan pezon. (ĝi estas solvebla, mi ŝajne mem tiam solvis ĝin)
Fakte ial ankaŭ por solvi tiun enigmon kun 1 kaj 2 pesoj kaj kun maksimuma kvanto de globoj estas bezonata 1 plia aparta "etalona" globo. La kialon de tiu bezono mi ne povas kompreni. Sed la maksimuma kvanto evidente estas (3^k+1)/2

Sxak (プロフィールを表示) 2011年4月21日 10:32:36

Ŝak:Fakte ial ankaŭ por solvi tiun enigmon kun 1 kaj 2 pesoj kaj kun maksimuma kvanto de globoj estas bezonata 1 plia aparta "etalona" globo. La kialon de tiu bezono mi ne povas kompreni. Sed la maksimuma kvanto evidente estas (3^k+1)/2
Mi jam longe ne pensis pri tiu problemo kaj ĵus komprenis tiun kialon! Mi povas pruvi, ke por ajna kvanto de pesoj kaj se la kvanto de globoj estas maksimuma, estas bezonata almenaŭ 1 etalona globo! (tiu sekvas el tio, ke en la vico (3^k+1)/2 la pareco de la nombroj ĉiam ŝanĝiĝas)

fizikisto (プロフィールを表示) 2011年4月21日 12:07:37

Ha, bone, mi ĵus solvis ĝin por 13 globoj kaj por 14 globoj kun etalona globo. Via mencio de tiu etalona globo estis granda helpo.

Mia filo portis tiun problemon por 12 globoj el la lernejo.

Leporino (プロフィールを表示) 2011年4月21日 14:13:08

fizikisto:Vi havas 16 globetojn, kiuj aspektas samaj. 15 globetoj sampezas, sed unu el la globetoj pezas iomete pli ol la aliaj. Per vekta pesilo, vi rajtas pesi tri fojojn por trovi la pli pezan globeton.

Kiel vi faru tion?
Tre interesa tasko! Do:

Mi metas 6/6 sur la pesilo kaj lasas 4 sur la tablo. Se la pli peza globo estas sur la pesilo mi pesas 3/3 kaj post tio 1/1 (+1 sur la tablo). Se la pesilo restas horizontala mi scias ke la globeto estas inter la kvar globetoj sur la tablo. Mi nun pesas 2/2 kaj post tio 1/1. Jen!

17: 6/6 (+5 sur la tablo); 3/3; 1/1 (+1)
aŭ 2/2 (+1); 1/1 (+1)

18: 6/6 (6 sur la tablo); 3/3 (+3); 1/1 (+1)

19: 6/6 (7 sur la tablo); 3/3 (+3); 1/1 (+1)
aŭ 3/3 (+1); 1/1 (+1)

20: 6/6 (8 sur la tablo); 3/3 (+2); 1/1 (+1) aŭ 1/1

21: 6/6 (9 sur la tablo); 3/3 (+3); 1/1 (+1)

k.t.p.

sal.gif

fizikisto (プロフィールを表示) 2011年4月21日 18:38:26

Leporino:Mi metas 6/6 sur la pesilo kaj lasas 4 sur la tablo. Se la pli peza globo estas sur la pesilo mi pesas 3/3 kaj post tio 1/1 (+1 sur la tablo). Se la pesilo restas horizontala mi scias ke la globeto estas inter la kvar globetoj sur la tablo. Mi nun pesas 2/2 kaj post tio 1/1. Jen!
Ĝuste! Tiu metodo funkcias ĝis 27 globoj.
Kaj nun rigardu la enigmon "Pesilo (2)", kiun Ŝak menciis en la dua fadenero. Provu kun 12 kaj kun 13 globoj. Kun 14 globoj vi bezonas aldonan 15-an globon, kiu havas ĝustan pezon.

Sxak (プロフィールを表示) 2011年4月22日 2:27:49

vidas vandenis:
Se mi ne eraras,analogie oni povas trovi komencante pesi de 5/5
Vi ne eraras, kaj tio eblas ĝuste pro tio, ke oni povas trovi tiun globon eĉ inter 27 globoj, tial por 16 ekzistas multe da diversaj variantoj: 8:8, 7:7, 6:6, 5:5 kaj 4:4

先頭にもどる