본문으로

Enigmo: Pesilo (3)

글쓴이: fizikisto, 2011년 4월 23일

글: 18

언어: Esperanto

fizikisto (프로필 보기) 2011년 4월 24일 오후 8:46:55

jeckle:Pardonu min, mi intencas doni la solvo kiel demando, ĉar mi ne estas certa.

Elprenu globojn de sako, kiom la cifereca sako indikas.
El la 1-a sakon vi prenas 1 globon,
el la 2-a sakon vi prenas 2 globojn, ktp.

Pezu ĉiuj sakojn kune.

Tiam la pesilo montras en la lasta loko la ciferecon de la sako kiu pezas malpli ol la aliajn.

Ĝuste?
Tiu metodo funkcius nur, se nur unu sako enhavus pli pezajn globojn. Sed en la nuna problemo estas kelkaj sakoj kun globoj pli pezaj. Vi ne scias kiom da sakoj enhavas la pli pezajn globojn.

jeckle (프로필 보기) 2011년 4월 25일 오후 1:51:36

Vi ne volas aĉeti naŭ aliajn pesilojn, ĉu? okulumo.gif

Sxak (프로필 보기) 2011년 4월 25일 오후 2:48:35

jeckle:Vi ne volas aĉeti naŭ aliajn pesilojn, ĉu? okulumo.gif
Kial naŭ? kial ne 8?
se vi pesus 1 globon el la unua sako kaj 2 el la dua, vi ĉion komprenos pri la 2 unuaj sakoj, ĉar povas esti 4 variantoj:
3 gramoj (0 pazaj globoj) - ambaŭ sakoj havas ĝuatajn globojn
3.1 gramoj - 1 peza globo, pezaj globoj estas en la unua kaj ne en la dua
3.2 gramoj - 2 pezaj globoj, pezaj globoj estas en la 2a kaj ne en la unua
3.3 gramoj - 3 pezaj globoj, pezaj globoj estas en la 1a kaj en la 2a sakoj.

Do nun vi bezonas 8 kaj ne 9 novajn pesilojn, Ĉu vi povas pli redukti la kvanton de pesoj?

jeckle (프로필 보기) 2011년 4월 25일 오후 4:08:05

Ne, mi volas vendi pesilojn. Ne detruiu mian negecon. rido.gif

fizikisto (프로필 보기) 2011년 4월 26일 오전 9:36:40

Ŝak:Do nun vi bezonas 8 kaj ne 9 novajn pesilojn, Ĉu vi povas pli redukti la kvanton de pesoj?
Kompreneble 4 novaj pesiloj sufiĉas, ĉar per ĉiu pesilo vi povas pesi samtempe la globojn el du sakoj.

Tamen ne estas tro malfacile trovi la pezajn globojn el tri sakoj per nur unu peso. Vidu denove la rimarkon de Ŝak.

黄鸡蛋 (프로필 보기) 2011년 5월 6일 오후 3:56:26

Se estas sufiĉaj globoj en ĉiuj sakoj (fakte en tiuj kun grandaj numeroj kiel 9 aŭ 10), mi elprenu globojn jen:
1 el la unua,
2 el la dua,
4 el la tria,
8 el la kvara,
16 el la kvina,
...
512 el la deka sako.
Post la pesado, ni subtrahu 1023 gramojn de la rezulto, kaj restos xxx,x gramoj. Forigu la komon, kaj transformu la entjeron al duuma nombro.
Tiam, tiomaj sakoj, en kiomaj pozicioj de la duuma nombro estas '1' (numeru la poziciojn tiel ke la plej sensignifa pozicio estu la unua, t.e la unua pozicio de '10' estu '0')

P.S. Verdire estas iel malfacile por mi esprimi tiujn matematikecaĵojn en Esperanto...lango.gif Mi esperas ke vi ne miskomprenos

fizikisto (프로필 보기) 2011년 5월 6일 오후 8:36:31

Ĝuste, jen la solvo!

Kaj nun la enigmo "Pesilo (5)":

Nun vi havas 5 sakojn, kaj la globoj pezas 1,00 gramon, aŭ 1,01 gramojn, aŭ 1,02 gramojn, aŭ 1,03 gramojn, ... ĝis 1,09 gramoj. Ĉiu sako enhavas nur globojn je la sama pezo. Kompreneble vi ne scias kiu sako enhavas kiajn globojn. Eĉ povas esti, ke la globoj en malsamaj sakoj pezas same.

Kiel vi povas eltrovi la pezojn de la globoj en ĉiu sako per nur unu pesado?

Ĉiu sako enhavas sufiĉe da globoj.

Sxak (프로필 보기) 2011년 5월 6일 오후 11:12:36

Kiam mi elpensis la enigmon (4), mi vidis ĝian solvon kiel 1-10-100-.. ktp, tial mi skribis pri tre granda kvanto de globoj. Kelkajn minutojn poste mi rimarkis, ke sufiĉas la samaj kvantoj, sed en la duuma nombrosistemo. Nun mi vidas, ke mia unua solvo por (4) taŭgas por (5)

다시 위로