Tartalom

Mi min demandis...

HaleBopp-tól, 2011. április 27.

Hozzászólások: 44

Nyelv: Esperanto

HaleBopp (Profil megtekintése) 2011. április 28. 11:22:40

Mi nun komprenas.

La problemo estas ke en la franca la verbo "demandi" konstruiĝas kiel la verbo doni (Mi donas ion al iu.), do mi pensis ke me devas diri "Mi demandas ion al iu.", sed fakte oni devu diri "Mi demandas iun pri io."

Dankon.

antoniomoya (Profil megtekintése) 2011. április 28. 11:35:18

HaleBopp:Saluton!

Mi lernas esperanton kaj ĉe tiu retpaĝo http://fr.lernu.net/kursoj/gerda_malaperis/13-1.ph... mi legas la frazon "Mi min demandis, ĉu mi povus helpi."

Mi ne komprenas kial "min" estas uzata, malgraŭ ke ĝi ne estas la rekta objekto. Mi dirus logike "Mi demandis al mi, ĉu..."
Oni kutime forgesas ke en Esperanto oni povas konstrui la frazojn diversmaniere, kaj ke ĉiuj tiuj manieroj estas korektaj. Ekzemple:

Mi demandis min ĉu...
Mi demandis al mi ĉu...
Mi demandiĝis ĉu...

Amike.

josephdavid86 (Profil megtekintése) 2011. április 28. 11:44:52

darkweasel:
josephdavid86:
La hundo de mia amiko = La hundo mian amikon
Certe ne.
Mi volas akcenti ke mi neniam ne farus tion ĉi, kaj mi povis elekti miajn ekz-ojn plu zorgeme. Sed laŭ la regulo ke ĉiu rolvorteto povas anstataŭi sin kun la akusativa finaĵo, ĝi eblas, malgraŭ ĝia senceleco.

Tiu ĉi regulo tre utilas, kiam oni bezonas marki ion kun la akuzativa finaĵo kaj tio ne facile eblas. Oni povus uzi la senfinan rolvorteton.

Lom (Profil megtekintése) 2011. április 28. 11:45:20

HaleBopp:Mi nun komprenas.

La problemo estas ke en la franca la verbo "demandi" konstruiĝas kiel la verbo doni (Mi donas ion al iu.), do mi pensis ke me devas diri "Mi demandas ion al iu.", sed fakte oni devu diri "Mi demandas iun pri io."

Dankon.
Ne (laŭ mi) ambaŭ bonas. Sed vi ne povas/ne devus uzi N-finaĵo du fojoj (por eviti konfuzo).

Kirilo81 (Profil megtekintése) 2011. április 28. 13:24:13

josephdavid86:Sed laŭ la regulo ke ĉiu rolvorteto povas anstataŭi sin kun la akusativa finaĵo, ĝi eblas, malgraŭ ĝia senceleco.
De kie vi prenas ĉi tian regulon?

darkweasel (Profil megtekintése) 2011. április 28. 14:34:26

Kirilo81:
josephdavid86:Sed laŭ la regulo ke ĉiu rolvorteto povas anstataŭi sin kun la akusativa finaĵo, ĝi eblas, malgraŭ ĝia senceleco.
De kie vi prenas ĉi tian regulon?
[cenzurita (el obeo de la forumreguloj) komento pri la indo preni la "konsilojn" de josephdavid86 serioze]

le_chaz (Profil megtekintése) 2011. április 28. 14:38:14

josephdavid86:En Esperanto, kie estas rolvortetoj, oni povas anstataŭi la rolvortetojn kun la finaĵo '-n'.
Teorie jes. Praktike, oni anstataŭigas nur la prepozicion "al", kaj nur se ne estas risko de miskompreno.

josephdavid86:La hundo de mia amiko = La hundo mian amikon
Ĝi estos je la dua = Ĝi estos la duan
Mi neniam vidis tiajn frazojn. Laŭ mi, ili estas tute evitendaj. Eĉ eraraj.

Altebrilas (Profil megtekintése) 2011. április 28. 14:41:51

darkweasel:
Altebrilas: "mi demandiĝis tion"
Laŭ mi tio estas dubinda, almenaŭ tre stranga.
Vi pravas. "iĝ" neŭtraligas la akuzativon.

Mi demandas al mi ion.
Mi demandas min pri io.
Mi demandiĝas pri io.

obeas al la logiko. Mi preferas la unuan, sed aliaj rajtas opinii malsame.

darkweasel (Profil megtekintése) 2011. április 28. 14:45:03

Altebrilas:
Mi demandiĝas pri io.
Tiun frazon mi komprenus kiel -iĝ anstataŭ pasivo, kaj do kiel samsignifan al mi estas demandata pri io.

Kirilo81 (Profil megtekintése) 2011. április 28. 15:06:09

darkweasel:
Altebrilas:
Mi demandiĝas pri io.
Tiun frazon mi komprenus kiel -iĝ anstataŭ pasivo, kaj do kiel samsignifan al mi estas demandata pri io.
Ĝuste. Verŝajne -iĝi = -igi sin validas nur ĉe netransitivaj verboj, ne ĉe origine transitivaj (sidi - sidigi sin - sidiĝi).

Vissza a tetejére