Al la enhavo

komercado per varo aŭ de varo? kaj aliaj aĵoj

de Lom, 2011-aprilo-28

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Lom (Montri la profilon) 2011-aprilo-28 10:58:15

Mi trovis kelkajn strangajn aĵojn en la simplavortaro.org (do en ReVo):

1) embargi:
embargi: Malpermesi komercadon per iuj varoj aŭ kun iu lando.
Ĉu varo estas ilo por komerci kaj ne la objekto de la komerco? Kial oni uzas "per" tie?

2) radio:
1. Ĉiu aparta rektlinia elsendaĵo el fonto de lumo, varmo, elektro aŭ ia ajn vibrado. Vidu ankaŭ: kisi.
Nu, por kisi, mi trovis kiel ekzemplo: "la lastaj radioj de la suno silente kisis la supron de la montoj". Sed estas stranga referenco en la difino laŭ mi. 0.o

tommjames (Montri la profilon) 2011-aprilo-28 11:18:40

Ĉu varo estas ilo por komerci kaj ne la objekto de la komerco? Kial oni uzas "per" tie?
Laŭ ReVo kaj ankaŭ NPIV2002, komerci estas netransitiva verbo, do oni ne komercas ion, sed komercas per io. Tio estas simila al vespermanĝi, vorto kiu estigis longan disputon en aliaj kaj esperanta kaj angla fadenoj. Espereble la samo ne reokazos rideto.gif

Lom (Montri la profilon) 2011-aprilo-28 11:41:51

Kaj ĉu tio signifas ke oni nepre ne povas uzi "de"?
"per" aspektas stranga al mi.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-aprilo-28 11:45:50

Al mi uzo de de ŝajnas komprenebla kaj ĝusta.

sudanglo (Montri la profilon) 2011-majo-04 09:40:46

Se 'per' ofendas vin, vi ĉiam povas uzi 'je', sed persone mi ne trovas 'per' stranga, ĉi tie.

Difino 5 en NPIV de 'per' - manieron, kiel efektiviĝas la ago. Citaĵo 'mia onklo ne mortis per natura morto' Z

Lom (Montri la profilon) 2011-majo-05 00:37:34

Tiuj ekzemploj al mi aspektas kiel iloj (aganto, kaŭzanto):
'mia onklo ne mortis per natura morto' -> Natura morto ne mortigis mian onklon.
'birdo satiĝis per semoj.'->Semoj satigis birdon.
'komerci per varoj'->Varoj komercigis?

Se varo estas io kiel kontnero kiu enhavas kafeon, ktp, uzi "per" estus logika.

Sed la klarigoj de tommjames kaj Terurĉjo (ke "komerci estas netransitiva verbo" kaj "komerci, uzante varojn", do per varoj) kontentigas min. Dankon. ridulo.gif

Reen al la supro