Mi shatus lerni la rusan…
viết bởi SGC_Alekso, Ngày 15 tháng 5 năm 2011
Tin nhắn: 16
Nội dung: Esperanto
SGC_Alekso (Xem thông tin cá nhân) 08:30:26 Ngày 15 tháng 5 năm 2011
Mi estas francano kaj tre shatus lerni la rusan lingvon. Mi jam achetis la metodon „Assimil“ sed mi ne kontentas tiom pri ghi, char ghi enhavas ne sufiche da gramatikaj aferoj lau mi.
Chu iu el vi konas bonan metodon au retejon por lerni la rusan? (skribitan chu en la franca, chu en la esperanta)
Dankon por viaj respondoj!
Demian (Xem thông tin cá nhân) 16:08:41 Ngày 17 tháng 5 năm 2011
SGC_Alekso:Saluton al chiuj!Mi lernas (aŭ provas lerni) la rusan lingvon per libro.
Mi estas francano kaj tre shatus lerni la rusan lingvon. Mi jam achetis la metodon „Assimil“ sed mi ne kontentas tiom pri ghi, char ghi enhavas ne sufiche da gramatikaj aferoj lau mi.
Chu iu el vi konas bonan metodon au retejon por lerni la rusan? (skribitan chu en la franca, chu en la esperanta)
Dankon por viaj respondoj!
Ĉu vi volas lerni la lingvon per unue lerni la gramatikon kaj poste komenci legi literaturon. Aŭ ĉu vi stresas lerni ĉiutagajn frazojn?
Unue, decidu, kiamaniere vi povas lerni kaj poste komencu elekti lern-materiojn.
Hispanio (Xem thông tin cá nhân) 16:20:31 Ngày 17 tháng 5 năm 2011
Bela lingvo, mi pensas. Tamen, mi ne legas multe en la rusa lingvo, mi nur skribas kaj eraras.
henma (Xem thông tin cá nhân) 18:19:51 Ngày 17 tháng 5 năm 2011
Demian:Mi lernas (aŭ provas lerni) la rusan lingvon per libro.Ĉu "per libro" signifas ke vi havas lernolibron por lerni la rusan? Aŭ vi provas lerni la rusan nur legante rusan libron? (kaj mi pensas ke vi devas havi ankaŭ vortaron).
Mi konis iam germanon kiu lernis la hispanan legante la Kiĥoton, sed li scipovis la francan, kaj rimarkis, ke tiuj lingvoj estas similaj (almenaŭ skribe).
Amike,
Daniel.
SGC_Alekso (Xem thông tin cá nhân) 21:07:22 Ngày 18 tháng 5 năm 2011
Demian:Ĉu vi volas lerni la lingvon per unue lerni la gramatikon kaj poste komenci legi literaturon. Aŭ ĉu vi stresas lerni ĉiutagajn frazojn?Mi preferus lerni unue la gramatikon anstataŭ ol nur memori/lerni frazojn ĉiutagajn.
Ĉu vi ĉiuj povus konsili al mi iun ajn metodolibron? Dankon!
geo63 (Xem thông tin cá nhân) 17:05:28 Ngày 29 tháng 5 năm 2011
SGC_Alekso:Mi lernis la rusan en lernejo dum 15 jaroj kaj mi ne scias la lingvon bone. Tio ĉi ne signifas, ke la rusa estas tiel malfacila - ni Poloj ne ŝatis lerni la rusan lingvon, ĉar ni konsideris ĝin kiel la lingvo de invadinto (kun rusoj ni havas malbonajn aferojn jam de centoj da jaroj). Mi komprenas la rusan, mi povas legi malrapide kaj iomete paroli.Demian:Ĉu vi volas lerni la lingvon per unue lerni la gramatikon kaj poste komenci legi literaturon. Aŭ ĉu vi stresas lerni ĉiutagajn frazojn?Mi preferus lerni unue la gramatikon anstataŭ ol nur memori/lerni frazojn ĉiutagajn.
Ĉu vi ĉiuj povus konsili al mi iun ajn metodolibron? Dankon!
Konsultiĝu kun terurĉjo. Li estas ruso kaj povas vin helpi.
Paulinho (Xem thông tin cá nhân) 19:27:32 Ngày 10 tháng 6 năm 2011
Akibaaa (Xem thông tin cá nhân) 20:05:30 Ngày 10 tháng 6 năm 2011
geo63 (Xem thông tin cá nhân) 20:17:49 Ngày 10 tháng 6 năm 2011
Paulinho:Mi petas permeson por prezenti domandon de persona intereso. La julio 2012 mi devos vojaĝi al Polonio. Ĉu vi sciias se la rusa lingvo povos esti utila tie?Se vi volas paroli kun rusoj, tiam jes. Poloj ne parolas ruse, kvankam ili komprenas iomete la rusan lingvon, ĉar ĝi estas simila al la pola. Pli maljunaj poloj povas paroli ruse - ili lernis (same kiel mi) tiun ĉi lingvon en lernejo.
palaman (Xem thông tin cá nhân) 10:49:26 Ngày 11 tháng 6 năm 2011
mvsolohin
(Preferinde uzi skajpon por aŭdi vortojn, se temas pri prononco.)