去目錄頁

Mi shatus lerni la rusan…

从 SGC_Alekso, 2011年5月15日

讯息: 16

语言: Esperanto

SGC_Alekso (显示个人资料) 2011年5月15日上午8:30:26

Saluton al chiuj!

Mi estas francano kaj tre shatus lerni la rusan lingvon. Mi jam achetis la metodon „Assimil“ sed mi ne kontentas tiom pri ghi, char ghi enhavas ne sufiche da gramatikaj aferoj lau mi.

Chu iu el vi konas bonan metodon au retejon por lerni la rusan? (skribitan chu en la franca, chu en la esperantaokulumo.gif)

Dankon por viaj respondoj!

Demian (显示个人资料) 2011年5月17日下午4:08:41

SGC_Alekso:Saluton al chiuj!

Mi estas francano kaj tre shatus lerni la rusan lingvon. Mi jam achetis la metodon „Assimil“ sed mi ne kontentas tiom pri ghi, char ghi enhavas ne sufiche da gramatikaj aferoj lau mi.

Chu iu el vi konas bonan metodon au retejon por lerni la rusan? (skribitan chu en la franca, chu en la esperantaokulumo.gif)

Dankon por viaj respondoj!
Mi lernas (aŭ provas lerni) la rusan lingvon per libro.

Ĉu vi volas lerni la lingvon per unue lerni la gramatikon kaj poste komenci legi literaturon. Aŭ ĉu vi stresas lerni ĉiutagajn frazojn?

Unue, decidu, kiamaniere vi povas lerni kaj poste komencu elekti lern-materiojn. ridulo.gif

Hispanio (显示个人资料) 2011年5月17日下午4:20:31

Mi ankaŭ lernas la rusan lingvon pere de libro. La gramatiko estas relative facila, sed plej malfacilaj estas la vortoj, kaj eĉ pli la prononco de ili.

Bela lingvo, mi pensas. Tamen, mi ne legas multe en la rusa lingvo, mi nur skribas kaj eraras.

henma (显示个人资料) 2011年5月17日下午6:19:51

Demian:Mi lernas (aŭ provas lerni) la rusan lingvon per libro.
Ĉu "per libro" signifas ke vi havas lernolibron por lerni la rusan? Aŭ vi provas lerni la rusan nur legante rusan libron? (kaj mi pensas ke vi devas havi ankaŭ vortaron).

Mi konis iam germanon kiu lernis la hispanan legante la Kiĥoton, sed li scipovis la francan, kaj rimarkis, ke tiuj lingvoj estas similaj (almenaŭ skribe).

Amike,

Daniel.

SGC_Alekso (显示个人资料) 2011年5月18日下午9:07:22

Demian:Ĉu vi volas lerni la lingvon per unue lerni la gramatikon kaj poste komenci legi literaturon. Aŭ ĉu vi stresas lerni ĉiutagajn frazojn?
Mi preferus lerni unue la gramatikon anstataŭ ol nur memori/lerni frazojn ĉiutagajn.

Ĉu vi ĉiuj povus konsili al mi iun ajn metodolibron? Dankon!

geo63 (显示个人资料) 2011年5月29日下午5:05:28

SGC_Alekso:
Demian:Ĉu vi volas lerni la lingvon per unue lerni la gramatikon kaj poste komenci legi literaturon. Aŭ ĉu vi stresas lerni ĉiutagajn frazojn?
Mi preferus lerni unue la gramatikon anstataŭ ol nur memori/lerni frazojn ĉiutagajn.

Ĉu vi ĉiuj povus konsili al mi iun ajn metodolibron? Dankon!
Mi lernis la rusan en lernejo dum 15 jaroj kaj mi ne scias la lingvon bone. Tio ĉi ne signifas, ke la rusa estas tiel malfacila - ni Poloj ne ŝatis lerni la rusan lingvon, ĉar ni konsideris ĝin kiel la lingvo de invadinto (kun rusoj ni havas malbonajn aferojn jam de centoj da jaroj). Mi komprenas la rusan, mi povas legi malrapide kaj iomete paroli.

Konsultiĝu kun terurĉjo. Li estas ruso kaj povas vin helpi.

Paulinho (显示个人资料) 2011年6月10日下午7:27:32

Mi petas permeson por prezenti domandon de persona intereso. La julio 2012 mi devos vojaĝi al Polonio. Ĉu vi sciias se la rusa lingvo povos esti utila tie?

Akibaaa (显示个人资料) 2011年6月10日下午8:05:30

...

geo63 (显示个人资料) 2011年6月10日下午8:17:49

Paulinho:Mi petas permeson por prezenti domandon de persona intereso. La julio 2012 mi devos vojaĝi al Polonio. Ĉu vi sciias se la rusa lingvo povos esti utila tie?
Se vi volas paroli kun rusoj, tiam jes. Poloj ne parolas ruse, kvankam ili komprenas iomete la rusan lingvon, ĉar ĝi estas simila al la pola. Pli maljunaj poloj povas paroli ruse - ili lernis (same kiel mi) tiun ĉi lingvon en lernejo.

palaman (显示个人资料) 2011年6月11日上午10:49:26

Mi estas ruso, kaj mi volonte respondu demandojn de tiu, kiu volas lerni la rusan. Mia Skype-nomo estas

mvsolohin

(Preferinde uzi skajpon por aŭdi vortojn, se temas pri prononco.)

回到上端