У садржају

Ĉu vi ŝatas la anglan lingvon?

од antoniomoya, 17. мај 2011.

Поруке: 97

Језик: Esperanto

vincas (Погледати профил) 06. јул 2011. 16.07.06

darkweasel:
BrunoBram:Ne. Mi ŝatas la tutajn lingvoj, escepte la anglan.
Nu, ŝato aŭ malŝato estas tute subjektiva afero.
Jes, mi pensas same.

benjama2 (Погледати профил) 07. јул 2011. 21.32.28

Mi estas indiĝena parolanto de la angla lingvo kaj mi kredas, ke ĝi malfacila estas. Oni devas scii ĉiun vorton estas prononcatas

geo63 (Погледати профил) 22. јул 2011. 14.42.04

benjama2:Mi estas indiĝena parolanto de la angla lingvo kaj mi kredas, ke ĝi malfacila estas. Oni devas scii ĉiun vorton estas prononcatas
La prononco de la anglaj vortoj ne estas la plej grava malfacileco en tiu ĉi lingvo - la plej malfacilaj ecoj de la engla lingvo estas ĝiaj idiomoj, esceptoj kaj malregulaĵoj. Oni devas studi la anglan por multaj jaroj por paroli ĝin bone. Alie la lingvo nur taŭgas por simplaj konversacioj - vojmontrado, biletaĉetado, rezervado de hotelaj ĉambroj, turisma informo. Serioza kaj altnivela konversacio estas nur ebla inter altedukitaj homoj.

darkweasel (Погледати профил) 22. јул 2011. 15.22.39

geo63:idiomoj, esceptoj kaj malregulaĵoj
ne estas unikaj al la angla.

Juliano86 (Погледати профил) 07. август 2011. 23.01.37

mi ŝatas multe la anglan lingvon, la angla estas tre bona por vojaĝi kaj rendevui multe homojn, sed nia lingvo estas tro grava por ni por forgesi ĝin!!

Preskaŭ ĉiu isladano parolas la anglan tre bone sed ili ne ĉesigi de paroli en ilia lingvon al ilian infanoj...

(bedaŭri pri la mia malbona esperanto)

geo63 (Погледати профил) 08. август 2011. 13.16.24

darkweasel:
geo63:idiomoj, esceptoj kaj malregulaĵoj
ne estas unikaj al la angla.
Sed aliaj lingvoj ne estas devigaj por internacia komunikado. Do oni ne devas ilin nepre lerni.

Solulo (Погледати профил) 08. август 2011. 15.55.07

Ĉu mi ŝatas la anglan?
Mi sentas min devigita respondi ĉi tiun demandon ĉar profesie mi estas anglisto. Mi instruadis la anglan je universitata nivelo, mi prelegis en ĝi, do la angla ĉiam sekvis mian karieron kaj estis mia fonto de profito.

Tamen mi neniam adoris la anglan kaj mia sinteno al ĉi tiu lingvo estis ĉiam neutrala.
La lingvo estas nek bela nek malbela - simpla ilo por internacia komunikado. Unu el multaj lingvoj de la mondo. Neniaj varmaj sentoj. Pura indiferenceco.

sudanglo (Погледати профил) 11. август 2011. 14.06.50

Kredeble, por plene apreci la anglan kiel lingvon estas necese esti denaskulo aŭ pasiginta multajn jarojn en anglalingva lando.

La historia bagaĝo kiun kunportas la angla estas enorma. Kaj cetere, ĉar la angla delonge estas uzata en evoluintaj landoj far tiom da homoj por tiom da diversaj celoj, ĝi jam alproprigis vastan vortaron kaj idiotismaron, kiel ankaŭ multajn fiksitajn frazojn.

geo63 (Погледати профил) 11. август 2011. 16.28.45

Mi ŝatas la anglan lingvon, sed mi tre malŝatas ĝiajn kelkajn uzantojn. sal.gif

Chainy (Погледати профил) 11. август 2011. 19.05.51

geo63:Mi ŝatas la anglan lingvon, sed mi tre malŝatas ĝiajn kelkajn uzantojn. sal.gif
Ĉu vi intencis diri 'kelkajn el ĝiaj uzantoj'?

Вратите се горе