Ĉu vi ŝatas la anglan lingvon?
viết bởi antoniomoya, Ngày 17 tháng 5 năm 2011
Tin nhắn: 97
Nội dung: Esperanto
vincas (Xem thông tin cá nhân) 16:07:06 Ngày 06 tháng 7 năm 2011
darkweasel:Jes, mi pensas same.BrunoBram:Ne. Mi ŝatas la tutajn lingvoj, escepte la anglan.Nu, ŝato aŭ malŝato estas tute subjektiva afero.
benjama2 (Xem thông tin cá nhân) 21:32:28 Ngày 07 tháng 7 năm 2011
geo63 (Xem thông tin cá nhân) 14:42:04 Ngày 22 tháng 7 năm 2011
benjama2:Mi estas indiĝena parolanto de la angla lingvo kaj mi kredas, ke ĝi malfacila estas. Oni devas scii ĉiun vorton estas prononcatasLa prononco de la anglaj vortoj ne estas la plej grava malfacileco en tiu ĉi lingvo - la plej malfacilaj ecoj de la engla lingvo estas ĝiaj idiomoj, esceptoj kaj malregulaĵoj. Oni devas studi la anglan por multaj jaroj por paroli ĝin bone. Alie la lingvo nur taŭgas por simplaj konversacioj - vojmontrado, biletaĉetado, rezervado de hotelaj ĉambroj, turisma informo. Serioza kaj altnivela konversacio estas nur ebla inter altedukitaj homoj.
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 15:22:39 Ngày 22 tháng 7 năm 2011
geo63:idiomoj, esceptoj kaj malregulaĵojne estas unikaj al la angla.
Juliano86 (Xem thông tin cá nhân) 23:01:37 Ngày 07 tháng 8 năm 2011
Preskaŭ ĉiu isladano parolas la anglan tre bone sed ili ne ĉesigi de paroli en ilia lingvon al ilian infanoj...
(bedaŭri pri la mia malbona esperanto)
geo63 (Xem thông tin cá nhân) 13:16:24 Ngày 08 tháng 8 năm 2011
darkweasel:Sed aliaj lingvoj ne estas devigaj por internacia komunikado. Do oni ne devas ilin nepre lerni.geo63:idiomoj, esceptoj kaj malregulaĵojne estas unikaj al la angla.
Solulo (Xem thông tin cá nhân) 15:55:07 Ngày 08 tháng 8 năm 2011
Mi sentas min devigita respondi ĉi tiun demandon ĉar profesie mi estas anglisto. Mi instruadis la anglan je universitata nivelo, mi prelegis en ĝi, do la angla ĉiam sekvis mian karieron kaj estis mia fonto de profito.
Tamen mi neniam adoris la anglan kaj mia sinteno al ĉi tiu lingvo estis ĉiam neutrala.
La lingvo estas nek bela nek malbela - simpla ilo por internacia komunikado. Unu el multaj lingvoj de la mondo. Neniaj varmaj sentoj. Pura indiferenceco.
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 14:06:50 Ngày 11 tháng 8 năm 2011
La historia bagaĝo kiun kunportas la angla estas enorma. Kaj cetere, ĉar la angla delonge estas uzata en evoluintaj landoj far tiom da homoj por tiom da diversaj celoj, ĝi jam alproprigis vastan vortaron kaj idiotismaron, kiel ankaŭ multajn fiksitajn frazojn.
geo63 (Xem thông tin cá nhân) 16:28:45 Ngày 11 tháng 8 năm 2011
Chainy (Xem thông tin cá nhân) 19:05:51 Ngày 11 tháng 8 năm 2011
geo63:Mi ŝatas la anglan lingvon, sed mi tre malŝatas ĝiajn kelkajn uzantojn.Ĉu vi intencis diri 'kelkajn el ĝiaj uzantoj'?