Al la enhavo

estas -ita aŭ estis -ita

de zan, 2011-majo-27

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

henma (Montri la profilon) 2011-majo-29 16:50:23

Altebrilas:la pordo estis fermita = ĝi estis tia antaŭe, sed eble ĝi estas nun malfermita
Kiam mi uzas "estis", mi ne parolas pri nun, kaj la nuna stato de io ne gravas.

Se mi diras, 'kiam mi venis la pasintan monaton, tiu pordo estis fermita', certe mi ne nenion povas konkludi pri la nuna stato de la pordo.

Sed mi ne povas konkludi kia estis la stato de la pordo je tiu momento kiam mi alvenis, ankaŭ. Se mi volas diri ke mi vidis la pordon fermita, mi devus diri 'kiam mi venis la pasintan monaton, mi vidis, ke tiu porto estAS fermita'.

Amike,

Daniel.

sudanglo (Montri la profilon) 2011-majo-29 19:49:14

Kirilo, la baza teorio de Esperanto estas ke vortoj estas formitaj de la oportuna kombino de la radikoj. La tiel nomataj gramatikaj finaĵoj estas ankaŭ radikoj, ĉiu kun certa signifo.

Nenio en tiu strukturo postulas ke estu ia simetrio. Se iel -as portas signifon kompareblan al -anta kaj -ata, tio ne necesigas ke -is, -it, kaj -inta havu samgrade komunan signifon.

Nek helpas ke oni klopodu 'sistemigi', nek taŭgas ke oni taksu ke la sistemo de Esperanto estas iel difekta. Ĝi simple estas tia, kia ĝi estas, sen devio de la baza strukuro supre menciita

[Kompreneble, depende de la signifo de iuj verbaj radiko, oni malofte, aŭ preskaŭ neniam, kun ili uzas -ata. Forsendi povus ja esti tia verbo. Inverse, kun aliaj verboj (pro la signifo) oni malofte uzas -ita.]

Pri via ekzempa frazo 4. - Tiu strangeco povas esti klarigata - mi ne trovas ke -ata esta nenormale uzata. Supozeble la klarigo havas porĉiaman validon. Iel tio analogias kun la sentempan uzon de -as.

Frazo 1. estas tute klara. Por interpreti frazojn 2 kaj 3. mi sentas la bezonon de pli da informoj pri la situacio.

Same, por frazo kiel 'post horo la pordo estos fermita' mi bezonus pli da informoj por scii ĉu oni tiam fermos la pordon aŭ ĉu intertempe iu fermos la pordon. La situacio en kiu iu diras ion tian probable indikus la celatan signifon.

sudanglo (Montri la profilon) 2011-majo-29 20:35:23

Daniel, mi havas la senton ke mi rimarkis en la literaturo ke post 'scii' la tempo-formo en la 'ke' subfrazo estas absoluta, ne relativa.

Do - Kiel vi sciis, ke la pordo estis fermita, se vi ne portis tiutempe viajn okulvitrojn?

Sed - Kiel vi vidis ke la pordo estas fermita de la alia flanko de la strato sen viaj okulvitroj - almenaŭ laŭ PAG, paragrafo 269, tempoj post verboj de percepto.

Tamen tio ne helpas, mi pensas, en la klarigo de la senco de 'Mi vidis la pordon fermita'.

Mi interpretus tion en rezulta senco, kaj por atentigo ke mi vidis iun fermi la pordon mi eble dirus tion ĝuste tiel.

Se mi dirus 'mi vidis la pordon fermata' tiam mi vidis iun fermanta la pordon sed restas ioma dubo ĉu la pordo plene fermiĝis.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-majo-29 20:41:39

henma:
Altebrilas:la pordo estis fermita = ĝi estis tia antaŭe, sed eble ĝi estas nun malfermita
Kiam mi uzas "estis", mi ne parolas pri nun, kaj la nuna stato de io ne gravas.

Se mi diras, 'kiam mi venis la pasintan monaton, tiu pordo estis fermita', certe mi ne nenion povas konkludi pri la nuna stato de la pordo.

Sed mi ne povas konkludi kia estis la stato de la pordo je tiu momento kiam mi alvenis, ankaŭ. Se mi volas diri ke mi vidis la pordon fermita, mi devus diri 'kiam mi venis la pasintan monaton, mi vidis, ke tiu porto estAS fermita'.

Amike,

Daniel.
Vi terure pravas!

Mi konsultis PAG-on, kaj konstatis, ke, se post "kiam" uzindas la absoluta tempo (=tiu de la ago mem), post "ke" uzindas la relativa (=tiu de la ago, relative al la ĉef-subfrazo):

'kiam mi venIS la pasintan monaton, mi vidis, ke tiu pordo estAS fermita'.

Tamen, mi konfesas, ke mi renkontis tiun problemon tre malofte...

Reen al la supro