Al la enhavo

estas -ita aŭ estis -ita

de zan, 2011-majo-27

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

zan (Montri la profilon) 2011-majo-27 08:33:55

Fakte min kaptas malgranda hezito, kiam mi skribas pasivajn frazojn.

Ekz:
"Tiam ili faris la ilon, kiun ankoraŭ nuntempe ni uzas."

Mi volas esprimi tion en pasiva frazo, sed simple nur pri la ilo.

1."La ilo estas farita."
2."La ilo estis farita."

La unua ŝajnas emfazi "la ilo ankoraŭ nun estas uzata". Sed mi ne volas emfazi tion.

La dua eble aludas "la ilo jam ne ekzistas nuntempe".

Kiam mi volas simple esprimi pasintan fakton, kiel mi skribu?

hermeso (Montri la profilon) 2011-majo-27 11:26:43

Granda demando, longa respondo.

La libro estas legata: la libro, kiun oni legas nun
la libro estas legita: la libro, kiun oni juste finas legi
la libro estas legota: la libro kiun oni legos tuj
La libro estis legata: la libro kiun oni legas, kiam oni parolas de momento pasita; estas preskau oni legis la libro
la libro estis legita: la libro kiun oni havis fini kiam oni parolas de la tempo pasita
la libro estis legota: la libro kiun oni tuj legos kiam oni parolas de la tempo pasita,

Mi lasas al vi, trovi kiam estas la libroestos ...

Miland (Montri la profilon) 2011-majo-27 11:39:02

zan:"Tiam ili faris la ilon, kiun ankoraŭ nuntempe ni uzas."..Kiam mi volas simple esprimi pasintan fakton, kiel mi skribu?
Jen sugestoj:
Tiam estis farita la ilo ankoraŭ uzata.
Tiam fariĝis la uzata ilo.

Tamen, miaopinie, la plej klara frazo estas la via!

rido.gif

sudanglo (Montri la profilon) 2011-majo-27 12:01:29

Zan, oni uzas -ata aŭ -ita depende la specifa verb kiu antaŭas, kaj de la penso kiun vi volas esprimi, kaj eble ankaŭ de tio kio estas -ita aŭ -ata.

Se io estas farita oni ne plu faras ĝin. Se io estas farata, la farado estas nekompleta.

En la pasinteco oni povus egale komenti pri ne-kompleta farado aŭ pri tio, ke la farado atingis sian naturan konkludon.

Ilo, kiu estis kreita/fabrikita/elpensita antaŭ multaj jaroj povus estis nun ankoraŭ uzata, sed oni ne supozus ke oni ankoraŭ kreas/fabrikas/elpensas ĝin.

Ĉu en la japana, kiel en la angla, la vorto 'fari' havas du tradukojn. Unu kiu estas ago ofte daŭra, la alia ago pli rezulta.

Ĉu en tio kuŝas la perceptita problemo.

zan (Montri la profilon) 2011-majo-28 04:08:58

Mia demando koncernas gramatikon por ke mi pli bone komprenu ĝin, sed ne praktikan uzon, en kiu oni povas laŭplaĉe esprimi sin evitante eventualajn miskomprenojn.

Mia demando ne estas la "-ata-ita diskuto". Mi povas ŝanĝi mian ekzemplon.

A-1."La domo estas konstruita."
A-2."La domo estis konstruita."

B-1."La fakto estas forgesita."
B-2."La fakto estis forgesita."

C-1."La podro estas fermita."
C-2."La pordo estis fermita."

Laŭ mi la unuaj kaj la duaj signifas respektive la saman fakton. Nur diferencas la tempo, kiun la parolanto celas. La unuaj emfazas, ke la rezultoj de la faktoj daŭras nun.

La duaj ne mencias pri tio, ke la fakto ankoraŭ daŭras aŭ ne. Se tiel, ĉu oni ne miskomprenus, ke la fakto jam ne daŭras?

"Mi fermis la pordon." estas simpla pasinta fakto. Sed kiam oni ĝin ŝanĝi al pasivo, du frazoj eblas.

1."La pordo estas fermita."
2."La pordo estis fermita."

Kial oni ne povas unumaniere pasivigi?

hermeso (Montri la profilon) 2011-majo-28 05:46:01

La dua ekzemplo estus la "past perfect" en angla aù "passé antérieur/plus que parfait" en franca. Oni parolas en ago de la estinteco, pri la ago kiu estas pli estinta ol la ago ke oni parolas.

La pordo estis fermita , kiam vi venis.
La pordo estas fermita , kiam vi venas

sudanglo (Montri la profilon) 2011-majo-28 12:38:27

Dum fermi (en aktikvaj uzoj) signifas nur agon kaj ne staton, fermita povus indiki agon aŭ staton - necesas plua kunteksto por decidi.

'Laŭkutime, la pordo estis fermita je la deka vespere, de la pordisto', signifas ke la pordisto tion faris je la menciita horo.

'Mi scias nur, ke la pordo estis fermita kiam mi preterpasis je la dek-unua' parolas (pli verŝajne) pri la stato de la pordo, aŭ, se vi volas, la rezulto de antaŭa agado.

hermeso (Montri la profilon) 2011-majo-28 13:03:49

Mi chiam komprenis ke fermata estas ago, fermita estas ago fina do stato, fermota estis ago neeka do stato.

hermeso (Montri la profilon) 2011-majo-28 13:07:19

"Laŭkutime, la pordo estis fermita je la deka vespere, de la pordisto', signifas ke la pordisto tion faris je la menciita horo."

mi dirus fermata, char li faras la agon por fermi je la deka, char estas ago sed en la estinteco

la pordisto fermis la pordon do la pordo estis fermata per la pordisto.

zan (Montri la profilon) 2011-majo-29 08:33:50

sudanglo:Dum fermi (en aktikvaj uzoj) signifas nur agon kaj ne staton, fermita povus indiki agon aŭ staton - necesas plua kunteksto por decidi.
Dankon. Vi trafis la kernon de mia demando. Pri tio mi ne komprenis.

"Mi fermis la pordon" estas 'ago'.
Se pasivigi ĝin...
"La pordo estas/estis fermita" ŝajnis al mi 'stato'. La pasiva frazo perdis la sencon de 'ago'. Tio min cerbumigis.

Se '-ita' povas signifi ankaŭ agon, mia demando estas solvita.

"Kiam mi alvenis la kastelon, la porgedo estis malfermita."
Se aktivigi ĝin...
"Kiam mi alvenis la kastelon, oni malfermis la pordegon." = aga signifo



"Kiam mi alvenis la kastelon, oni estis malferminta la pordegon." = stata signifo
(la pordego jam estis malfermita)

Ĉu mi ne eraras?

Reen al la supro