去目錄頁

Kiel traduki "by the way"?

Sueroski, 2011年5月29日

讯息: 18

语言: Esperanto

Sueroski (显示个人资料) 2011年5月29日下午6:08:24

Bonan Tagon.
Mi havas malgrandan demandon...
Ĉar mi pensis kaj serĝis pri tiu multe, sed mi ne povas trovi.
Kiel ni devas traduki anglan frazon "by the way" (aŭ en pola - "swoją drogą")?
Kiam mi tradukas tiun el angla (per metodo "vorto post vorto") mi recivas "per la vojo", kiam mi tradukas el pola (sama metodo): "sian vojon".
Mi konjektas, ke ambaŭ eble estas malkorekta.
Do, mi antendas por respondoj.

johmue (显示个人资料) 2011年5月29日下午6:25:08

Sueroski:
Kiel ni devas traduki anglan frazon "by the way"
"cetere"

Miland (显示个人资料) 2011年5月29日下午6:32:03

Sueroski:Kiel ni devas traduki anglan frazon "by the way" (aŭ en pola - "swoją drogą")?
Parenteze, miaopinie (parenteze, ankaŭ laŭ la vortaroj fare de Wells kaj Butler).

Altebrilas (显示个人资料) 2011年5月29日下午8:46:32

nu,...
Pri tio...

sudanglo (显示个人资料) 2011年5月30日下午3:15:56

Mi proponas ankaŭ, Ekster-teme, Flank-teme, Preter-teme, Sur/je alia temo - se oni interrompas la fluon de konversacio.

'By the way. did you notice the dress she was wearing?'

Flank-teme, ĉu vi rimarkis la robon kiun ŝi portis?

Altebrilas (显示个人资料) 2011年5月30日下午7:30:54

sudanglo:Mi proponas ankaŭ, Ekster-teme, Flank-teme, Preter-teme, Sur/je alia temo - se oni interrompas la fluon de konversacio.

'By the way. did you notice the dress she was wearing?'

Flank-teme, ĉu vi rimarkis la robon kiun ŝi portis?
Mi opinias, ke la uzanto de tiu esprimo deziras paroli pri ekstertema afero, sed sen ŝajni ŝanĝi la temon.

En la frança estas "a propos" (pri la temo), kaj ĝenerale en naŭ kazoj el dek estas por paroli ekster la temo. Estas grave konservi tiun nuancon en la esperanta traduko.

adrideo (显示个人资料) 2011年5月30日下午7:33:48

Mi kutime diras'parenteze'

sudanglo (显示个人资料) 2011年5月31日上午11:47:27

Interese - ni angloj uzas la francan esprimon 'à propos' en la senco 'cetere pri tiu temo' aŭ 'dum ni parolas pri tio, mi volas diri plue ke'.

Persone, mi ofte uzas la esprimon 'parenteze' por aldoni ion kvazaŭ inter krampoj.

Do resume, la traduko de 'by the way' dependendas de kiel vi volas nuancigi la aferon.

glig (显示个人资料) 2011年5月31日下午12:09:25

sudanglo:Mi proponas ankaŭ, Ekster-teme, Flank-teme, Preter-teme, Sur/je alia temo - se oni interrompas la fluon de konversacio.

'By the way. did you notice the dress she was wearing?'

Flank-teme, ĉu vi rimarkis la robon kiun ŝi portis?
"Flank-teme" plaĉas al mi multe pli, sonas iel pli mallonge kompare al "parenteze", flank-teme la eldiraĵo "preter-teme" ankaŭ ne sonas malbone. sal.gif

darkweasel (显示个人资料) 2011年5月31日下午12:11:16

sudanglo:Interese - ni angloj uzas la francan esprimon 'à propos' en la senco 'cetere pri tiu temo' aŭ 'dum ni parolas pri tio, mi volas diri plue ke'.
Ankaŭ en la germana à propos uziĝas tiel - por enkonduki ion ja rilatan al la ĝenerala temo (male al übrigens, kiu enkondukas ion eksterteman).

回到上端