メッセージ: 16
言語: Esperanto
darkweasel (プロフィールを表示) 2011年5月31日 7:36:41
HaleBopp:Aŭ li faris analogion kun post kiam.tamen "antaŭ kiam" k "post ol" ne estas eraraj. Estas nur afero de kutimo, ne de gramatiko.
Fakte, Esperanto tute ne estas regula lingvo!Unu ekzemplo kun la tri sekvaj frazoj kiuj havas tri malsamajn konstruojn malgraŭ simila logiko :
- Ni manĝis, antaŭ ol li alvenis.
- Ni manĝis, post kiam li alvenis.
- Ni manĝis, ĝis _ li alvenis.
Miland (プロフィールを表示) 2011年5月31日 9:44:48
HaleBopp:Estas tre malfacila, por komencanto kiel mi, havi kontraŭdirajn informojn.Mi komprenas. Fidi PMEG estas bona ideo por vi, nuntempe. Komencantoj ne ĉagreniĝu pro ĉi tiaj debatoj.Sed mi prefere konfidas Bertilon.
sudanglo (プロフィールを表示) 2011年5月31日 11:29:30
Ekzemple vi uzis la vorton 'konfidi' en la senco de 'fidi je' kaj NPIV nun listigas tiun sencon arĥaika.
Tamen mi ne trovas la Privat'an frazon tro stranga. Kaj tiu mia lingvosento ne devenas de mia gepatra lingvo. Kiel vi rimarkigis, oni ne diras angle 'until when' - krom en frazo kiel 'Ĝis kiam ĉi tiu bileto validas.
zan (プロフィールを表示) 2011年5月31日 12:50:16
Nu mi ne grumblu. Tamen ju pli da esceptoj, des pli malfacile. Almenaŭ mi postulas al instruistaro, ke ili instruu al ni, kio estas baza regulo, kaj kio estas escepto.
EdRobertson (プロフィールを表示) 2011年5月31日 15:36:24
Kiel multaj nenecesaj "malpermesoj" en PMEG, ĝi estas afero de stila opinio, ne de gramatika korekteco.
Miland (プロフィールを表示) 2011年5月31日 20:24:06
EdRobertson:..Kiel multaj nenecesaj "malpermesoj" en PMEG, ĝi estas afero de stila opinio, ne de gramatika korekteco.+1