Đi đến phần nội dung

Ĝis kiam...

viết bởi HaleBopp, Ngày 30 tháng 5 năm 2011

Tin nhắn: 16

Nội dung: Esperanto

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 07:36:41 Ngày 31 tháng 5 năm 2011

HaleBopp:Aŭ li faris analogion kun post kiam.

Fakte, Esperanto tute ne estas regula lingvo! okulumo.gif Unu ekzemplo kun la tri sekvaj frazoj kiuj havas tri malsamajn konstruojn malgraŭ simila logiko :
- Ni manĝis, antaŭ ol li alvenis.
- Ni manĝis, post kiam li alvenis.
- Ni manĝis, ĝis _ li alvenis.
tamen "antaŭ kiam" k "post ol" ne estas eraraj. Estas nur afero de kutimo, ne de gramatiko.

Miland (Xem thông tin cá nhân) 09:44:48 Ngày 31 tháng 5 năm 2011

HaleBopp:Estas tre malfacila, por komencanto kiel mi, havi kontraŭdirajn informojn. malgajo.gif Sed mi prefere konfidas Bertilon.
Mi komprenas. Fidi PMEG estas bona ideo por vi, nuntempe. Komencantoj ne ĉagreniĝu pro ĉi tiaj debatoj.

sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 11:29:30 Ngày 31 tháng 5 năm 2011

Certe, Halebopp, Esperanto evoluis kaj certaj esprimoj nun havas arĥaikan guston.

Ekzemple vi uzis la vorton 'konfidi' en la senco de 'fidi je' kaj NPIV nun listigas tiun sencon arĥaika.

Tamen mi ne trovas la Privat'an frazon tro stranga. Kaj tiu mia lingvosento ne devenas de mia gepatra lingvo. Kiel vi rimarkigis, oni ne diras angle 'until when' - krom en frazo kiel 'Ĝis kiam ĉi tiu bileto validas.

zan (Xem thông tin cá nhân) 12:50:16 Ngày 31 tháng 5 năm 2011

Estus pli regule, se estus ĝustaj 'post kiam' ,'antaŭ kiam', 'ĝis kiam' kaj eĉ 'dum kiam'. Eble Privat vere konsideris pri regula Esperanto, por ke ĝi vere meritu kiel artefarita internacia lingvo... eĉ tiel ŝajnas al mi. Posta kutimo malhelpis tian vojon, kreante multajn espeptojn..

Nu mi ne grumblu. Tamen ju pli da esceptoj, des pli malfacile. Almenaŭ mi postulas al instruistaro, ke ili instruu al ni, kio estas baza regulo, kaj kio estas escepto.

EdRobertson (Xem thông tin cá nhân) 15:36:24 Ngày 31 tháng 5 năm 2011

Se ekzistas distingo inter ĝis kaj ĝis kiam ĝi estas eble simila al la distingo en la angla inter until kaj until such time as en kiu la dua esprimo emfazas la dauron de la evento, aŭ la obstinemon de la atendanto.

Kiel multaj nenecesaj "malpermesoj" en PMEG, ĝi estas afero de stila opinio, ne de gramatika korekteco.

Miland (Xem thông tin cá nhân) 20:24:06 Ngày 31 tháng 5 năm 2011

EdRobertson:..Kiel multaj nenecesaj "malpermesoj" en PMEG, ĝi estas afero de stila opinio, ne de gramatika korekteco.
+1

Quay lại