Al la enhavo

Facila

de hermeso, 2011-junio-05

Mesaĝoj: 35

Lingvo: Esperanto

jan aleksan (Montri la profilon) 2011-junio-06 06:10:57

Hermeso: Ne konsideru ke tiu-ĉi retpaĝo spegulas la tutan esperantistaron. Estas multaj spertaj esperantistoj kiuj ne havas konton tie ĉi, aŭ se ili havas, ili ne uzas. Ili aktivas rete, sed sur alia retpaĝo. Denove, mi rememorigas ke tiu ĉi retpaĝo nomiĝas Lernu, do neniel surprizigas ke nacilingvaj (kaj ĉefe la angla) forumoj viglas.

Plie ankaŭ mi ne komprenas vian aserton pri vigleco de la esperantlingvaj forumoj (kun 'j'!). Ĉu vi kalkulis?

Fine, estas ankaŭ homoj kiuj neniam vizitas la forumon, nur diskutas en la tujmesaĝilo tie --->

jan aleksan (Montri la profilon) 2011-junio-06 06:22:20

Nur fulmrigardinte la datojn de la mesaĝoj, mi konstatis ke ja la angla forumo viglas, sed ne pli ol la sumo de la esperantlingvaj. Plie estas neniu debato lastatempe en la angla forumo.

Do, mi vere ne komprenas viajn asertojn, Hermeso.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-junio-06 07:00:34

paulopolo:

Heh, vi pravas, altebrilas diris tiel same en angla forumo ĉi tie. Ni havas ankaŭ tian problemon en pola forumo...
Se vi volas diskuti, la plej bona forumo estas paradokse en angla lingvo...
Mi konfirmas, kaj bedaŭras tiun situacion. En esperanto-forumoj la unuaj timas malbone esprimi sin kaj la aliaj timas ofendi ilin korektante iliajn erarojn.

Mankas forumon, kiu klare anoncas, ke oni rajtas erari kaj korekti... malgajo.gif

Chainy (Montri la profilon) 2011-junio-06 08:24:45

Altebrilas:En esperanto-forumoj la unuaj timas malbone esprimi sin kaj la aliaj timas ofendi ilin korektante iliajn erarojn.

Mankas forumon, kiu klare anoncas, ke oni rajtas erari kaj korekti... malgajo.gif
Mi konsentas, ke ni korektu unu la alian. Aliokaze, la eraroj konstante daŭros....

Eble, ĉiuj provu respondi unue pri la temo diskutata, por ke la diskuto ne estu interrompita kaj deflankigita. Kaj post tio, oni povus aldoni korektojn en dua sekcio (ene de la sama mesaĝo)

------

"Mankas forumo" (sen n-finaĵo)

Chainy (Montri la profilon) 2011-junio-06 13:52:07

Mi ankaŭ havas la impreson, ke iuj ne scias ke eblas aboni tuj al ĉiuj Esperanto-lingvaj forumoj ĉe Lernu per unusola RSS-fluo (En Esperanto)

Oni nur bezonas aboni la RSS-fluon "En Esperanto" por povi sekvi ĉiujn mesaĝojn en Esperanto. Ne necesas aboni ĉiun forumon aparte.

Kiam temas pri la angla, la afero estas pli simpla, ĉar estas nur unu RSS-fluo.

Chainy (Montri la profilon) 2011-junio-06 15:00:20

Ofte mi legas la RSS-fluojn per Google Reader kaj ĝi havas paĝon pri la statistiko (Trends/Tendencoj). Tie oni povas vidi la mezuman nombron de komentoj ĉiutage dum la pasintaj 30 tagoj:

Lernu en la angla: 44.9
Lernu en Esperanto: 39.6 (ĉi tio inkluzivas ĉiujn forumojn en Esperanto)

Do, almenaŭ dum la pasintaj 30 tagoj la angla forumo ja pli viglis, sed la diferenco estas ne granda.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-junio-06 17:11:40

Chainy:

Mi konsentas, ke ni korektu unu la alian. Aliokaze, la eraroj konstante daŭros....

Eble, ĉiuj provu respondi unue pri la temo diskutata, por ke la diskuto ne estu interrompita kaj deflankigita. Kaj post tio, oni povus aldoni korektojn en dua sekcio (ene de la sama mesaĝo)

------

"Mankas forumo" (sen n-finaĵo)
Mi konsentas. La eraro estis por doni al vi la okazon ilustri vian metodon okulumo.gif

jan aleksan (Montri la profilon) 2011-junio-06 18:14:13

Altebrilas:

Mankas forumon, kiu klare anoncas, ke oni rajtas erari kaj korekti... malgajo.gif
tio estas la rolo de la testejo (bac à sable en la franca)

hermeso (Montri la profilon) 2011-junio-06 18:49:55

jan aleksan:
Altebrilas:

Mankas forumon, kiu klare anoncas, ke oni rajtas erari kaj korekti... malgajo.gif
tio estas la rolo de la testejo (bac à sable en la franca)
En multaj forumoj, mi ne korektas la erarojn de aliaj. Sed, se la eraroj estas tro gravaj por ke mi komprenas bone, mi demandas klarigi la frazojn. Se oni forgesas "n" momente, tio ne estas grava.

Chainy (Montri la profilon) 2011-junio-06 19:08:58

hermeso:Sed, se la eraroj estas tro gravaj por ke mi komprenas bone, mi demandas klarigi la frazojn.
Eble tio estu tiel:

"Sed se la eraroj estas tiel gravaj ke mi ne povas kompreni bone..."

Aŭ eble:

"Sed se la eraroj estas tiel gravaj, ke ili malhelpas min kompreni..."

Mi ofte demandas min pri la uzo de 'demandi' en la senco de 'peti'. En la supra frazo mi eble dirus '...mi petas, ke oni klarigu la frazojn'.

Fakte, mi ĵus trovis rimarkon en NPIV2002, ke tia uzo de 'demandi' ja estas evitinda:

Reen al la supro