目次へ

Facila

hermeso,2011年6月5日の

メッセージ: 35

言語: Esperanto

jan aleksan (プロフィールを表示) 2011年6月6日 6:10:57

Hermeso: Ne konsideru ke tiu-ĉi retpaĝo spegulas la tutan esperantistaron. Estas multaj spertaj esperantistoj kiuj ne havas konton tie ĉi, aŭ se ili havas, ili ne uzas. Ili aktivas rete, sed sur alia retpaĝo. Denove, mi rememorigas ke tiu ĉi retpaĝo nomiĝas Lernu, do neniel surprizigas ke nacilingvaj (kaj ĉefe la angla) forumoj viglas.

Plie ankaŭ mi ne komprenas vian aserton pri vigleco de la esperantlingvaj forumoj (kun 'j'!). Ĉu vi kalkulis?

Fine, estas ankaŭ homoj kiuj neniam vizitas la forumon, nur diskutas en la tujmesaĝilo tie --->

jan aleksan (プロフィールを表示) 2011年6月6日 6:22:20

Nur fulmrigardinte la datojn de la mesaĝoj, mi konstatis ke ja la angla forumo viglas, sed ne pli ol la sumo de la esperantlingvaj. Plie estas neniu debato lastatempe en la angla forumo.

Do, mi vere ne komprenas viajn asertojn, Hermeso.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2011年6月6日 7:00:34

paulopolo:

Heh, vi pravas, altebrilas diris tiel same en angla forumo ĉi tie. Ni havas ankaŭ tian problemon en pola forumo...
Se vi volas diskuti, la plej bona forumo estas paradokse en angla lingvo...
Mi konfirmas, kaj bedaŭras tiun situacion. En esperanto-forumoj la unuaj timas malbone esprimi sin kaj la aliaj timas ofendi ilin korektante iliajn erarojn.

Mankas forumon, kiu klare anoncas, ke oni rajtas erari kaj korekti... malgajo.gif

Chainy (プロフィールを表示) 2011年6月6日 8:24:45

Altebrilas:En esperanto-forumoj la unuaj timas malbone esprimi sin kaj la aliaj timas ofendi ilin korektante iliajn erarojn.

Mankas forumon, kiu klare anoncas, ke oni rajtas erari kaj korekti... malgajo.gif
Mi konsentas, ke ni korektu unu la alian. Aliokaze, la eraroj konstante daŭros....

Eble, ĉiuj provu respondi unue pri la temo diskutata, por ke la diskuto ne estu interrompita kaj deflankigita. Kaj post tio, oni povus aldoni korektojn en dua sekcio (ene de la sama mesaĝo)

------

"Mankas forumo" (sen n-finaĵo)

Chainy (プロフィールを表示) 2011年6月6日 13:52:07

Mi ankaŭ havas la impreson, ke iuj ne scias ke eblas aboni tuj al ĉiuj Esperanto-lingvaj forumoj ĉe Lernu per unusola RSS-fluo (En Esperanto)

Oni nur bezonas aboni la RSS-fluon "En Esperanto" por povi sekvi ĉiujn mesaĝojn en Esperanto. Ne necesas aboni ĉiun forumon aparte.

Kiam temas pri la angla, la afero estas pli simpla, ĉar estas nur unu RSS-fluo.

Chainy (プロフィールを表示) 2011年6月6日 15:00:20

Ofte mi legas la RSS-fluojn per Google Reader kaj ĝi havas paĝon pri la statistiko (Trends/Tendencoj). Tie oni povas vidi la mezuman nombron de komentoj ĉiutage dum la pasintaj 30 tagoj:

Lernu en la angla: 44.9
Lernu en Esperanto: 39.6 (ĉi tio inkluzivas ĉiujn forumojn en Esperanto)

Do, almenaŭ dum la pasintaj 30 tagoj la angla forumo ja pli viglis, sed la diferenco estas ne granda.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2011年6月6日 17:11:40

Chainy:

Mi konsentas, ke ni korektu unu la alian. Aliokaze, la eraroj konstante daŭros....

Eble, ĉiuj provu respondi unue pri la temo diskutata, por ke la diskuto ne estu interrompita kaj deflankigita. Kaj post tio, oni povus aldoni korektojn en dua sekcio (ene de la sama mesaĝo)

------

"Mankas forumo" (sen n-finaĵo)
Mi konsentas. La eraro estis por doni al vi la okazon ilustri vian metodon okulumo.gif

jan aleksan (プロフィールを表示) 2011年6月6日 18:14:13

Altebrilas:

Mankas forumon, kiu klare anoncas, ke oni rajtas erari kaj korekti... malgajo.gif
tio estas la rolo de la testejo (bac à sable en la franca)

hermeso (プロフィールを表示) 2011年6月6日 18:49:55

jan aleksan:
Altebrilas:

Mankas forumon, kiu klare anoncas, ke oni rajtas erari kaj korekti... malgajo.gif
tio estas la rolo de la testejo (bac à sable en la franca)
En multaj forumoj, mi ne korektas la erarojn de aliaj. Sed, se la eraroj estas tro gravaj por ke mi komprenas bone, mi demandas klarigi la frazojn. Se oni forgesas "n" momente, tio ne estas grava.

Chainy (プロフィールを表示) 2011年6月6日 19:08:58

hermeso:Sed, se la eraroj estas tro gravaj por ke mi komprenas bone, mi demandas klarigi la frazojn.
Eble tio estu tiel:

"Sed se la eraroj estas tiel gravaj ke mi ne povas kompreni bone..."

Aŭ eble:

"Sed se la eraroj estas tiel gravaj, ke ili malhelpas min kompreni..."

Mi ofte demandas min pri la uzo de 'demandi' en la senco de 'peti'. En la supra frazo mi eble dirus '...mi petas, ke oni klarigu la frazojn'.

Fakte, mi ĵus trovis rimarkon en NPIV2002, ke tia uzo de 'demandi' ja estas evitinda:

先頭にもどる