Сообщений: 35
Язык: Esperanto
jan aleksan (Показать профиль) 6 июня 2011 г., 6:10:57
Plie ankaŭ mi ne komprenas vian aserton pri vigleco de la esperantlingvaj forumoj (kun 'j'!). Ĉu vi kalkulis?
Fine, estas ankaŭ homoj kiuj neniam vizitas la forumon, nur diskutas en la tujmesaĝilo tie --->
jan aleksan (Показать профиль) 6 июня 2011 г., 6:22:20
Do, mi vere ne komprenas viajn asertojn, Hermeso.
Altebrilas (Показать профиль) 6 июня 2011 г., 7:00:34
paulopolo:Mi konfirmas, kaj bedaŭras tiun situacion. En esperanto-forumoj la unuaj timas malbone esprimi sin kaj la aliaj timas ofendi ilin korektante iliajn erarojn.
Heh, vi pravas, altebrilas diris tiel same en angla forumo ĉi tie. Ni havas ankaŭ tian problemon en pola forumo...
Se vi volas diskuti, la plej bona forumo estas paradokse en angla lingvo...
Mankas forumo

Chainy (Показать профиль) 6 июня 2011 г., 8:24:45
Altebrilas:En esperanto-forumoj la unuaj timas malbone esprimi sin kaj la aliaj timas ofendi ilin korektante iliajn erarojn.Mi konsentas, ke ni korektu unu la alian. Aliokaze, la eraroj konstante daŭros....
Mankas forumon, kiu klare anoncas, ke oni rajtas erari kaj korekti...
Eble, ĉiuj provu respondi unue pri la temo diskutata, por ke la diskuto ne estu interrompita kaj deflankigita. Kaj post tio, oni povus aldoni korektojn en dua sekcio (ene de la sama mesaĝo)
------
"Mankas forumo" (sen n-finaĵo)
Chainy (Показать профиль) 6 июня 2011 г., 13:52:07
Oni nur bezonas aboni la RSS-fluon "En Esperanto" por povi sekvi ĉiujn mesaĝojn en Esperanto. Ne necesas aboni ĉiun forumon aparte.
Kiam temas pri la angla, la afero estas pli simpla, ĉar estas nur unu RSS-fluo.
Chainy (Показать профиль) 6 июня 2011 г., 15:00:20
Lernu en la angla: 44.9
Lernu en Esperanto: 39.6 (ĉi tio inkluzivas ĉiujn forumojn en Esperanto)
Do, almenaŭ dum la pasintaj 30 tagoj la angla forumo ja pli viglis, sed la diferenco estas ne granda.
Altebrilas (Показать профиль) 6 июня 2011 г., 17:11:40
Chainy:Mi konsentas. La eraro estis por doni al vi la okazon ilustri vian metodon
Mi konsentas, ke ni korektu unu la alian. Aliokaze, la eraroj konstante daŭros....
Eble, ĉiuj provu respondi unue pri la temo diskutata, por ke la diskuto ne estu interrompita kaj deflankigita. Kaj post tio, oni povus aldoni korektojn en dua sekcio (ene de la sama mesaĝo)
------
"Mankas forumo" (sen n-finaĵo)

jan aleksan (Показать профиль) 6 июня 2011 г., 18:14:13
Altebrilas:tio estas la rolo de la testejo (bac à sable en la franca)
Mankas forumon, kiu klare anoncas, ke oni rajtas erari kaj korekti...
hermeso (Показать профиль) 6 июня 2011 г., 18:49:55
jan aleksan:En multaj forumoj, mi ne korektas la erarojn de aliaj. Sed, se la eraroj estas tro gravaj por ke mi komprenas bone, mi demandas klarigi la frazojn. Se oni forgesas "n" momente, tio ne estas grava.Altebrilas:tio estas la rolo de la testejo (bac à sable en la franca)
Mankas forumon, kiu klare anoncas, ke oni rajtas erari kaj korekti...
Chainy (Показать профиль) 6 июня 2011 г., 19:08:58
hermeso:Sed, se la eraroj estas tro gravaj por ke mi komprenas bone, mi demandas klarigi la frazojn.Eble tio estu tiel:
"Sed se la eraroj estas tiel gravaj ke mi ne povas kompreni bone..."
Aŭ eble:
"Sed se la eraroj estas tiel gravaj, ke ili malhelpas min kompreni..."
Mi ofte demandas min pri la uzo de 'demandi' en la senco de 'peti'. En la supra frazo mi eble dirus '...mi petas, ke oni klarigu la frazojn'.
Fakte, mi ĵus trovis rimarkon en NPIV2002, ke tia uzo de 'demandi' ja estas evitinda: