Al la enhavo

Mi revis solvi la misteron

de Altebrilas, 2011-junio-07

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-junio-07 22:04:10

Via opinio?

BV. kopiglui la liston kaj meti steletojn (*) apud neakcepteblajn frazojn.

Mi revis tion
Mi revis pri tio
Mi revis frenezaĵon
Mi revis pri frenezaĵo
Mi revis solvadon de la mistero
Mi revis pri solvado de la mistero
Mi revis solvi la misteron
Mi revis pri solvi la misteron
Mi revis, ke mi solvis la misteron
Mi revis, ke mi solvas la misteron
Mi revis, ke mi solvu la misteron
Mi revis pri ke mi solvas la misteron
Mi revis pri tio, ke mi solvas la misteron
Mi revis tion, ke mi solvas la misteron
Mi revis, ke la mistero estas solvita
Mi revis, la mistero esti solvata
Mi revis la misteron solvatan

Chainy (Montri la profilon) 2011-junio-07 22:13:30

Mi vidas enfalujon! ridulo.gif Mi provos respondi morgaŭ post dormo.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-junio-08 05:04:55

Altebrilas:Via opinio?

BV. kopiglui la liston kaj meti steletojn (*) apud neakcepteblajn frazojn.

Mi revis tion
Mi revis pri tio
Mi revis frenezaĵon
Mi revis pri frenezaĵo
Mi revis solvadon de la mistero
Mi revis pri solvado de la mistero
Mi revis solvi la misteron
Mi revis pri solvi la misteron
Mi revis, ke mi solvis la misteron
Mi revis, ke mi solvas la misteron
Mi revis, ke mi solvu la misteron
Mi revis pri ke mi solvas la misteron
Mi revis pri tio, ke mi solvas la misteron
Mi revis tion, ke mi solvas la misteron
Mi revis, ke la mistero estas solvita
Mi revis, la mistero esti solvata(*)
Mi revis la misteron solvatan(*)
(La lasta frazo ne nepre estas gramatike neakceptebla, sed laŭ mi ne estas tre signifohava.)

EdRobertson (Montri la profilon) 2011-junio-08 08:36:13

Altebrilas:Via opinio?

BV. kopiglui la liston kaj meti steletojn (*) apud neakcepteblajn frazojn.
Mi vidas tri kategoriojn: akceptebla, neakceptebla, kaj dubinda (t.e. ĝi sonas strange, sed la formala sintaksa strukturo estas en ordo).

Mi revis tion
Mi revis pri tio
Mi revis frenezaĵon
Mi revis pri frenezaĵo
?Mi revis solvadon de la mistero
Mi revis pri solvado de la mistero
?Mi revis solvi la misteron
Mi revis pri solvi la misteron
Mi revis, ke mi solvis la misteron
Mi revis, ke mi solvas la misteron
Mi revis, ke mi solvu la misteron
*Mi revis pri ke mi solvas la misteron
?Mi revis pri tio, ke mi solvas la misteron
?Mi revis tion, ke mi solvas la misteron
Mi revis, ke la mistero estas solvita
*Mi revis, la mistero esti solvata
?Mi revis la misteron solvatan

sudanglo (Montri la profilon) 2011-junio-08 09:38:01

Cu vi havas NPIV, ED?

Vidu sub revi 2. (revi+inf) mi revis iam fariĝi granda rusa poeto(Z) ankaŭ kaporalo revas esti generalo(Z).

zan (Montri la profilon) 2011-junio-08 09:48:20

Mi estas komencanto, kiu volas lerni ĝustan gramatikon. rideto.gif

Mi revis tion
Mi revis pri tio
Mi revis frenezaĵon
Mi revis pri frenezaĵo
Mi revis solvadon de la mistero
Mi revis pri solvado de la mistero
Mi revis solvi la misteron
Mi revis pri solvi la misteron(*)
Mi revis, ke mi solvis la misteron
Mi revis, ke mi solvas la misteron
Mi revis, ke mi solvu la misteron(*)
Mi revis pri ke mi solvas la misteron(*)
Mi revis pri tio, ke mi solvas la misteron
Mi revis tion, ke mi solvas la misteron
Mi revis, ke la mistero estas solvita
Mi revis, la mistero esti solvata(*)
Mi revis la misteron solvatan(*)

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-junio-08 13:09:36

Oni povas esprimi dubo pri frazo, kiu ŝajnas stranga, uzante demandopunkto (?) anstataŭ steleto (*).

Per tiu rimedo, komencantoj povos vidi kiuj esprimoj estas akceptitaj de ĉiuj.

Chainy (Montri la profilon) 2011-junio-08 22:55:13

1. Bonaj variantoj:

Mi revis pri tio.
Mi revis pri frenezaĵo.
Mi revis, ke mi solvis la misteron.
Mi revis, ke mi solvas la misteron.
Mi revis, ke mi solvu la misteron.
Mi revis pri tio, ke mi solvas la misteron.
Mi revis, ke la mistero estas solvita.

2. Ĝustaj variantoj sed mi ne ŝatas la stilon (Laŭ mia subjektiva opinio mi preferas uzi 'pri' anstataŭ la n-finaĵo, almenaŭ ĉi-kaze):

Mi revis tion.
Mi revis frenezaĵon.

3. Dubindaj:

Mi revis la misteron solvatan

- Ankaŭ mi ne certas pri la signifo de tia frazo. Eble iu povus klarigi en kiu kunteksto oni povus tiel diri?

Mi revis pri solvi la misteron.

- Sen kunteksto mi verŝajne komprenus tion tiel: Mi revis, ke mi solvos la misteron. Sed oni povus kompreni tion alimaniere, nome 'ke mi solvis/solvas', ĉu ne?

Mi revis pri ke mi solvas la misteron.

- PMEG skribas pri ĉi tio: pri ke?, sed tia formo ne plaĉas al mi.

Mi revis solvadon de la mistero

- Mi volus aldoni 'la': "Mi revis la solvadon de la mistero" Se sen 'la', tiam mi skribus "Mi revis solvon de la mistero".

Mi revis pri solvado de la mistero

- Denove, kial mankas 'la'?

4. Eraraj:

Mi revis, la mistero esti solvata (?!)

Mi revis tion, ke mi solvas la misteron

- nu bone, ĉi tie 'tion'='pri tio', sed la frazo sonas stranga, nekutima.

EdRobertson (Montri la profilon) 2011-junio-08 23:45:03

sudanglo:Cu vi havas NPIV, ED?

Vidu sub revi 2. (revi+inf) mi revis iam fariĝi granda rusa poeto(Z) ankaŭ kaporalo revas esti generalo(Z).
Interese estas la klarigo kiu malsamigas la unuan kaj duan uzadon unu disde la alia:

1. (tr) Imagi ion, kion oni forte deziras ...
2. (+inf.) Imagi, ke oni akiris staton, kiun oni forte deziras.


Mi ne scias pri "forte deziras", nek por 1, nek por 2, sed la koncerna ekzemplo en la listo de Altebrilas estis kun la sintakso de 2, sed la signifo por 1. Do, stranga.

Kelkfoje en tiu dua konteksto mi uzas ankaŭ prirevi. Ĉu anglismo aŭ evoluo?

sudanglo (Montri la profilon) 2011-junio-09 12:02:52

Chainy, mi samopinias pri 'revi tion' kaj 'revi frenezaĵon', mi preferus kun 'pri' - ankaŭ, mi konsentas pri 'pri ke'.

En via tre bele organizita listo, vi ellasis en sekcio 1. (bonaj variantoj), 'Mi revis solvi la misteron'.

Reen al la supro