Mergi la conținut

Mi revis solvi la misteron

de Altebrilas, 7 iunie 2011

Contribuții/Mesaje: 14

Limbă: Esperanto

sudanglo (Arată profil) 9 iunie 2011, 12:02:52

Chainy, mi samopinias pri 'revi tion' kaj 'revi frenezaĵon', mi preferus kun 'pri' - ankaŭ, mi konsentas pri 'pri ke'.

En via tre bele organizita listo, vi ellasis en sekcio 1. (bonaj variantoj), 'Mi revis solvi la misteron'.

sudanglo (Arată profil) 9 iunie 2011, 12:13:39

Ed, 'prirevi' estus nek anglismo nek evoluo sed tute akceptebla kunmeto (analoge kun pripensi).

Kiu viro ne prirevis foje, kuŝi kun du virinoj samtempe.

Altebrilas (Arată profil) 9 iunie 2011, 22:56:01

EdRobertson:
sudanglo:Cu vi havas NPIV, ED?

Vidu sub revi 2. (revi+inf) mi revis iam fariĝi granda rusa poeto(Z) ankaŭ kaporalo revas esti generalo(Z).
Interese estas la klarigo kiu malsamigas la unuan kaj duan uzadon unu disde la alia:

1. (tr) Imagi ion, kion oni forte deziras ...
2. (+inf.) Imagi, ke oni akiris staton, kiun oni forte deziras.


Mi ne scias pri "forte deziras", nek por 1, nek por 2, sed la koncerna ekzemplo en la listo de Altebrilas estis kun la sintakso de 2, sed la signifo por 1. Do, stranga.

Kelkfoje en tiu dua konteksto mi uzas ankaŭ prirevi. Ĉu anglismo aŭ evoluo?
La dua difino ŝajnas stranga al mi, ĉar parto de ĝi estas enhavata en apudaj vortoj en via ekzemplo: fariĝi, esti, kiuj mem esprimas akiron de stato.

Altebrilas (Arată profil) 10 iunie 2011, 22:05:17

Chainy:

Mi revis pri solvi la misteron.

- Sen kunteksto mi verŝajne komprenus tion tiel: Mi revis, ke mi solvos la misteron. Sed oni povus kompreni tion alimaniere, nome 'ke mi solvis/solvas', ĉu ne?
Ŝajnas, ke la infinitivo aspektas pli korekta, kiam ne estas pluraj eblaj tensoj.

Ekz: "mi volas manĝi" = mi volas, ke mi mangu
(?) "mi diras manĝi" = mi diras, ke mi manĝas (sed ankaŭ manĝis, manĝos, manĝu)

Înapoi mai sus