Mi revis solvi la misteron
Altebrilas-ისა და 7 ივნისი, 2011-ის მიერ
შეტყობინებები: 13
ენა: Esperanto
sudanglo (მომხმარებლის პროფილი) 9 ივნისი, 2011 12:13:39
Kiu viro ne prirevis foje, kuŝi kun du virinoj samtempe.
Altebrilas (მომხმარებლის პროფილი) 9 ივნისი, 2011 22:56:01
EdRobertson:La dua difino ŝajnas stranga al mi, ĉar parto de ĝi estas enhavata en apudaj vortoj en via ekzemplo: fariĝi, esti, kiuj mem esprimas akiron de stato.sudanglo:Cu vi havas NPIV, ED?Interese estas la klarigo kiu malsamigas la unuan kaj duan uzadon unu disde la alia:
Vidu sub revi 2. (revi+inf) mi revis iam fariĝi granda rusa poeto(Z) ankaŭ kaporalo revas esti generalo(Z).
1. (tr) Imagi ion, kion oni forte deziras ...
2. (+inf.) Imagi, ke oni akiris staton, kiun oni forte deziras.
Mi ne scias pri "forte deziras", nek por 1, nek por 2, sed la koncerna ekzemplo en la listo de Altebrilas estis kun la sintakso de 2, sed la signifo por 1. Do, stranga.
Kelkfoje en tiu dua konteksto mi uzas ankaŭ prirevi. Ĉu anglismo aŭ evoluo?
Altebrilas (მომხმარებლის პროფილი) 10 ივნისი, 2011 22:05:17
Chainy:Ŝajnas, ke la infinitivo aspektas pli korekta, kiam ne estas pluraj eblaj tensoj.
Mi revis pri solvi la misteron.
- Sen kunteksto mi verŝajne komprenus tion tiel: Mi revis, ke mi solvos la misteron. Sed oni povus kompreni tion alimaniere, nome 'ke mi solvis/solvas', ĉu ne?
Ekz: "mi volas manĝi" = mi volas, ke mi mangu
(?) "mi diras manĝi" = mi diras, ke mi manĝas (sed ankaŭ manĝis, manĝos, manĝu)