去目錄頁

multo da, kelko da, sufiĉo da

zan, 2011年6月13日

讯息: 5

语言: Esperanto

zan (显示个人资料) 2011年6月13日上午11:50:52

Unu el la enigmoj en Esperanto, kaj verŝajne la plej, estas "multe da, kelke da, sufiĉe da", nome, "O-vorteca uzo de kvantaj E-vortoj".

Laŭ PMEG "multo da" estas permesita, sed "kelko da" ne estas uzata. Pri "sufiĉo da" PMEG eĉ ne mencias.

Tio estas regulo aŭ nura kutimo, mi supozas. Sed mi volas informiĝi, kial fariĝis tiel. Kial oni uzadas ilin tiel? Ĉu ne estus pli logika, se oni uzus ilin kiel substantivojn?

En la reto troviĝas "kelko da" kaj "sufiĉo da". Ĉu estontece ni ĝenerale uzos tiujn O-vortojn anstataŭ O-vortecaj E-vortoj?

Altebrilas (显示个人资料) 2011年6月13日下午1:34:25

Zamenhof ne estis matematikisto. La parto de la lingvo, kiu rilatas pri kvantoj estas bedaŭrinde la malplej logika parto de la lingvo.

Oni devas parkere lerni esprimojn kiel "multe da", por paroli flue kompreneblan esperanton, t.e. kiu ne ŝokas la kutimojn de la aŭskultantoj.

Mustelvulpo (显示个人资料) 2011年6月13日下午9:18:37

Mi opinias ke permesas diri, "Mi havas kelkon da pomoj" (kial ne?)sed "Mi havas kelkajn pomojn" estas multe pli preferata.

zan (显示个人资料) 2011年6月14日上午8:30:08

Mi mem pensis. Antaŭ ol kulpigi "multe da, kelke da, sufiĉe da", mi devus diri pri "kiom da, iom da, pli da, tro da". "Kiom, iom, pli, tro" estas E-vorteĉj vortetoj laŭ PMEG, t.e. adverboj sen -e, kiuj signifas kvanton.

Kontraŭe tute ĝustas "milionon da, deko da, cento da", kiuj estas o-vortoj kaj povas nature fariĝi ĉu subjekton ĉu objekton.

Do, "mult(-e/-o) da, kelk(-e/-o) da, sufiĉ(-e/-o) da" havas du eblecojn.

Mi supozas, ke Zamenhof unue kreis "kiom, tiom, iom". OM-vortoj estas uzataj kaj E-vortece, kaj O-vortece laŭ PMEG. Tio estas iel stranga kaj tamen akceptebla kiel "escepto".

En la reto eĉ troviĝas "kiomo da, tiomo da, iomo da". Ha! Ankaŭ "plio da, troo da, troon da". Mi ne konsentas tiajn uzojn.

darkweasel (显示个人资料) 2011年6月14日上午8:50:47

zan:
En la reto eĉ troviĝas "kiomo da, tiomo da, iomo da". Ha! Ankaŭ "plio da, troo da, troon da". Mi ne konsentas tiajn uzojn.
Mi opinias, ke ili povas esti utila por akuzativigi tiajn esprimojn.

回到上端