Към съдържанието

Kelkaj tradukaj demandoj

от DuckFiasco, 13 юни 2011

Съобщения: 8

Език: Esperanto

DuckFiasco (Покажи профила) 13 юни 2011, 23:14:23

Kiel oni traduku la vorton "miss" en ĉi tiuj frazoj?
I missed my show.
I missed your message.
I missed your call.

Ĉu "maltrafi"?

Kaj kiel traduki:
I wonder how long it'll take to deliver your letter.
?Mi scivolas kiom da tempo necesos por liveri vian leteron?

Ĉu uzi "liveri" estas anglalingvaĵo?

Fine, ĉu uzi "preni" por aludi al tempo estas akceptebla Eo? Ekzemple: mia hejmtasko "prenos" duonhoron, li "prenis" multe da tempo por fini sian laboron. Kiel bone esprimi tion ĉi Esperante?

Multajn dankojn!

darkweasel (Покажи профила) 14 юни 2011, 07:15:43

DuckFiasco:Kiel oni traduku la vorton "miss" en ĉi tiuj frazoj?
I missed my show.
I missed your message.
I missed your call.

Ĉu "maltrafi"?
Laŭ mi maltrafi estas sufiĉe komprenebla.

DuckFiasco:Kaj kiel traduki:
I wonder how long it'll take to deliver your letter.
?Mi scivolas kiom da tempo necesos por liveri vian leteron?
Jes, bona traduko.

DuckFiasco:Ĉu uzi "liveri" estas anglalingvaĵo?
Laŭ la ReVo-aj difinoj, tiu uzo ja ŝajnas ĝusta.

DuckFiasco:Fine, ĉu uzi "preni" por aludi al tempo estas akceptebla Eo? Ekzemple: mia hejmtasko "prenos" duonhoron, li "prenis" multe da tempo por fini sian laboron. Kiel bone esprimi tion ĉi Esperante?
Tion mi ial ne ŝatas, eble preferindas uzi.

sudanglo (Покажи профила) 14 юни 2011, 10:41:59

Mi estas preskaŭ certa, ke la francoj diras same kiel ni anglalingvanoj 'Prenu vian tempon'.

Do tre probable, tia uzo enŝteliĝis ankaŭ en Esperanton.

Difino 6. sub 'preni' en NPIV estas havigi al si ion uzotan

Tamen por ne-persona uzo, eble mi preferus ion alian.

'How long does it take to walk to the station from here' - Kiom da tempo necesas por marŝi al la stacidomo de ĉi tie.

Sxak (Покажи профила) 17 юни 2011, 08:39:26

mi dirus "okupi"

geo63 (Покажи профила) 17 юни 2011, 08:46:50

DuckFiasco:Fine, ĉu uzi "preni" por aludi al tempo estas akceptebla Eo? Ekzemple: mia hejmtasko "prenos" duonhoron, li "prenis" multe da tempo por fini sian laboron. Kiel bone esprimi tion ĉi Esperante?
Pli bone diru:

Mia hejmtasko bezonos duonhoron
Mia hejmtasko okupos duonhoron

Li bezonis multe da tempo por fini sian laboron
Lia laboro okupis (al li) multe da tempo por fini

sudanglo (Покажи профила) 17 юни 2011, 10:19:48

Ĉu oni povus uzi 'postuli'?

Ekz. Tiu laboro postulos minimume unu tagon.

horsto (Покажи профила) 17 юни 2011, 16:01:03

sudanglo:Ĉu oni povus uzi 'postuli'?

Ekz. Tiu laboro postulos minimume unu tagon.
Kutime oni diras:
Tiu laboro daŭros minimume unu tagon.

Sed se vi volas emfazi ke la laboro postulas ion de vi, kial ne?

mpinheiro (Покажи профила) 11 юли 2011, 13:07:45

Kiel oni traduku la vorton "miss" en ĉi tiuj frazoj?
I missed my show.
I missed your message.
I missed your call.
Kiel parolanto de portugala lingvo, oni havas specifa vorto sole al esprimi la manko de iu aŭ io. 'Sopiro' estas interesa adapteco uzata per Esperanto, sed ne estas uzebla en ĉiuj ekzemploj sure. La unua, al mi, povus esti tradukita kiel 'Mi mankis mia koncerto'. Dependas de konteksto: kiel ĝi estis skribita ĉi tie, mi ne scias ĉu la subjekto mankis kompromison, aŭ ĉu li sopiras ĝin. Ĉiokaze, la manko de io aŭ iu, laŭvorte tradukita, restus io kiel 'Mi sentis/bedaŭris manko de via mesaĝo'.

Sed ĉu oni traduku la samvalora vorto en mia lingvo (manko de iu aŭ io) al Esperanto, oni revenas 'sopiro', uzebla kiel verbo. Pli praktika.

Esprimi la sentimenta manko estas malfacila en multaj lingvoj, sed oni havas ebleco en Esperanto. rideto.gif

Ĝisdatigo: freŝe mi malkovris ke Esperanto enportis, laŭvorte, la portugala vorto por esprimi manko de io aŭ iu: saudade. Esperante, estas saŭdado. Ĝis.

Обратно нагоре