Към съдържанието

Pri la signifo

от fanjono, 17 юни 2011

Съобщения: 7

Език: 简体中文

fanjono (Покажи профила) 17 юни 2011, 06:53:10

En Ĉina Esperanto-forumo oni publikigis jenan tradukon: Timato estas pensato. Kredato estas aŭdato.
Ĉu vi povas kompreni tion?

oxymor (Покажи профила) 17 юни 2011, 07:05:09

Mi komprenas ĝin malfacile.
Ĉu ĝi signifas : "Timo estas pensaĵo, kredo estas aŭdaĵo."?

(Vi erare skribis ĉi tiun mesaĝon en la ĉina forumo)

Jev (Покажи профила) 17 юни 2011, 07:18:57

En tiu ĉi kategorio oni diskutu en la ĉina, por diskutoj en Esperanto ekzistas aliaj kategorioj ĉe tiu ĉi forumo.

fanjono (Покажи профила) 17 юни 2011, 07:30:25

Mi metas tion cxi-tien, cxar la originala venis el cxinlingva teksto. Mi ne eraris! 谁试试译成中文?

Jev (Покажи профила) 17 юни 2011, 09:04:04

fanjono:Mi metas tion cxi-tie, cxar la originala venis el Cxinlingva teksto. Mi ne eraris! 谁试试译成中文?
Tute ne gravas, de kiu lingvo tio venas. Gravas, en kiu lingvo vi diskutas. Nacilingvaj forumoj estas kreitaj, por ke ankaŭ komencantoj povu bone kompreni la diskutojn, ĝuste pro tio estis kreitaj tiuj ĉi apartaj nacilingvaj forumoj. Do necesas aŭ skribi en la koncerna lingvo aŭ ĉiam meti ankaŭ tradukon al ĝi. Se vi komencas uzi Esperanton kiel ekzemplojn aŭ ludon, tio estas en ordo, sed Esperanto ne iĝu la ĉefa diskut-lingvo en nacilingva forumo. Se vi volas diskuti pri la ĉina en Esperanto, por tio ekzistas apartaj kategorioj kaj vi jam skribis en unu el ili. Ajnokaze mi ĝojas, ke vi skribis kaj esperas, ke vi iĝos aktiva forum-uzanto.

Abusonhhoson (Покажи профила) 17 юни 2011, 11:21:21

我也理解不了……

fanjono (Покажи профила) 17 юни 2011, 15:45:16

[Ajnokaze mi ĝojas, ke vi skribis kaj esperas, ke vi iĝos aktiva forum-uzanto.] Dankon!

Обратно нагоре