K vsebini

Ĉu Esperanto estas tiel malfacila por Azianoj?

od sudanglo, 19. junij 2011

Sporočila: 48

Jezik: Esperanto

黄鸡蛋 (Prikaži profil) 22. junij 2011 05:06:10

Vere, en tiu lasta frazo, eĉ la verbo estas forlasita.
Pri tio, predikatoj en japanaj frazoj fakte povas esti adjektivoj aŭ substantivoj. Tial ne necesas (kaj eĉ ne povas esti) verboj tie. Ankaŭ en la ĉina adjektivoj povas funkcii kiel predikatoj, kaj tiam esprimoj kiel "Ŝi belas" estus utilaj por la tradukado.
リー: ずっと東の方にある所。
Lee: dormejo estanta en direkto for-orienta

アリス: どうしてそんなに遠い所に住んでいるの?
Alice: kial en dormejo tiel fora loĝas?
Fakte, tie ili uzas "loko" por "dormejo". Mi diras pri laŭvorta traduko.

henma (Prikaži profil) 22. junij 2011 05:14:58

黄鸡蛋:
リー: ずっと東の方にある所。
Lee: dormejo estanta en direkto for-orienta

アリス: どうしてそんなに遠い所に住んでいるの?
Alice: kial en dormejo tiel fora loĝas?
Fakte, tie ili uzas "loko" por "dormejo". Mi diras pri laŭvorta traduko.
Ho, dankon... mi korektas tiun eraron.

Mi ne scias la japanan tiom, kiom mi volus. En tiu leciono la vortoj (kiuj estas skribitaj per kanji) estis en listo kun tradukoj kaj la dialogo estis tradukita al la angla, sed ne laŭlitere... Mi ŝanĝis la tradukon por montri pli precize kiel la japanoj parolas.

Amike,

Daniel.

Kurawiri (Prikaži profil) 22. junij 2011 08:17:23

henma:

アリス: リー君は、今どこに住んでいるの?
Alice: rilate al Lee-kun, nun kie loĝas?

リー: 寮に住んでいるよ。
Lee: en dormejo ja loĝas

アリス: そうなの?あまり見かけないけど、どこの寮?
Alice: ĉu? ne multe vidas, dormejo de kie?

リー: ずっと東の方にある所。
Lee: dormejo estanta en direkto for-orienta

アリス: どうしてそんなに遠い所に住んでいるの?
Alice: kial en dormejo loko tiel fora loĝas?

リー: 一年生だから、住む所を選ぶのが一番遅い。
Lee: ĉar studento el unua jaro, por loĝlokon elekti, la lastaj
Kara Henma,
Kiam mi legas vian tekston esperantigitan el la japana mi havas impreson aŭskulti indiĝenojn keĉu- aŭ ajmarparolantajn ! Sialingve la keĉuoj kaj ajmaroj formas siajn frazojn sammaniere, kaj se ili malbone regas la hispanan (kazo de maljunuloj plejparte) ili tendencas formi siajn hispanlingvajn frazojn tiumaniere, kvazaŭ aludante.

La pozitiva afero estas, ke se japanoj volas esperantigi siajn frazojn japan-maniere (= aludante) tiuj frazoj restas malgraŭ ĉio gramatike korektaj (escepte pri iuj detaloj), ĉu ne?

sudanglo (Prikaži profil) 22. junij 2011 09:02:45

Rilate al lingvo en Japanujo, kial multe kap-rompa?

Rilate al mi, granda ĝojo la gepatroj estintaj angloj.

Rilate al Henma-kun, dankas pro instruo.

Konklude, estas evidente ke la japana lingvo tre foras en sia fraza strukturo de la modelo de la Eŭropaj lingvoj. Mi supozas ke por Japanoj tio estas koŝmara afero devi lerni la anglan.

zan (Prikaži profil) 22. junij 2011 09:17:45

Kurawiri:Vi tute perfekte kaj klare esprimis vin.
antoniomoya:Aliparte, vi esprimas vin tre bone en esperanto.
Dankon. Vi min kuraĝigis!! sal.gif

sudanglo:Zan, mi havas demandon.

Ĉu vi sentas ke se vi volus paroli ne-rekte (aludante, enigme, ktp) en Esperanto, tio eblus.
Jes, mi scias, ke iu ajn popolo parolas aludante por konduti ĝentile precipe tiam, kiam oni volas ion peti al alia. Rekta ordono ofendus alparolaton. Tio ankaŭ en Esperanto validas. Krome oni povus minaci iun sen rekta esprimo.

sudanglo:Aŭ, ĉu vi sentas ke la tradicio Esperanta de eksplicita komuniko - evito de miskomprenigaj ebloj - malhelpas aŭ malebligas ke vi uzu la lingvon kvazau ĝi estus la japana.
Mi ne intencas uzi Esperanton tute same kiel la japanan. Vortoj tro malsimilas inter la japana lingvo kaj Esperanto por rekte traduki la japanan al Esperanto. Antaŭ tio mi preferas honestan diraĵon eĉ en la japana lingvo. Des pli en Esperanto.

zan (Prikaži profil) 22. junij 2011 09:43:26

Kurawiri:Kara Zan,
Ĉu vi povus tajpi iun tekston en esperanto japan-maniere (t.e. aludant-maniere)? Tiel ni ĉiuj vidos, ĉu la japana esprim-maniero estas facile aŭ malfacile komprenebla de la neorientaziaj esperantistoj.
お任せします(omakase shimasu)
"Ni lasu al vi la taskon."
Kiam japanoj tiel dirus al vi, ne ĝoju pensante ,ke vi povos trakti la taskon laŭplaĉe.
Vi devus pripensi ĉion, kion la dirintoj kaŝe postulas.

再臨界の可能性はゼロでない
再臨界:danĝerega punkto en atomreaktoro

Kiam en Japanio okazis la akcidento pri atomreaktoro en la tertremego, sciencisto diris:
"Kiam oni enverŝas maravkon en la reaktoron, la ebleco de danĝera punkto ne estas nulo."

Surprizita ĉefministro ordonis ĉesigi la enverŝadon, pensante, ke la enverŝigo kaŭzos la danĝeron.

Poste la sciencisto diras, ke "ne estas nulo" signifas "preskaŭ nulo".

Laŭ mi la sciencisto devus diri malkaŝe ne aludante:
"Mi rekomendas la enverŝadon. Sed se io malbona okazus, ne kulpigu min." Li timas malgrandan eblan okazon kaj parolis nerekte tion. La ĉefministro miskomprenis lin pro la nerekteco. (Laŭ mia kompreno)

Malfacila estas interkomukidado en la japana!!

zan (Prikaži profil) 22. junij 2011 11:59:55

henma:アリス: リー君は、今どこに住んでいるの?
Alice: rilate al Lee-kun, nun kie loĝas?

リー: 寮に住んでいるよ。
Lee: en dormejo ja loĝas

アリス: そうなの?あまり見かけないけど、どこの寮?
Alice: ĉu? ne multe vidas, dormejo de kie?

リー: ずっと東の方にある所。
Lee: dormejo estanta en direkto for-orienta

アリス: どうしてそんなに遠い所に住んでいるの?
Alice: kial en dormejo loko tiel fora loĝas?

リー: 一年生だから、住む所を選ぶのが一番遅い。
Lee: ĉar studento el unua jaro, por loĝlokon elekti, la lastaj
Alice kaj Lee interparolas en la japana perfekte, nenion aludante, tute honeste kaj amikece. Kutime ni parolas tiel, tamen en alia kazo, kie oni ne volas diri rekte, nur tiam ni parolas aludante.

zan (Prikaži profil) 23. junij 2011 00:55:10

Por japanoj forlaso de subjekto ne estas aludo. Tio estas ordinara fenomeno en la japana. Kial oni devas diri vorton, kiun interparolantoj jam subkomprenas? Ĉu ne estas pli stulte, kiam oni ĉiam repetas 'mi' kaj 'vi'? Sed tia stulteco estas regulo de Esperanto. lango.gif

Kie vi loĝas nun, Lee?
Mi loĝas en dormejo.
Ĉu vere? Mi ne ofte vidas vin.
En kiu dormejo vi loĝas?
En fora orienta dormejo mi loĝas.
Kial vi loĝas en tiel fora loko?
Ĉar mi estas unua-jara studento, mi la lasta elektis la loĝlokon.

Kiom da 'mi' kaj 'vi' mi tajpis?

vidas vandenis (Prikaži profil) 23. junij 2011 09:42:34

Mi, la eterna komencanto de E-o,atentis,ke
tekstoj en Lernu de orientaj esperantistoj,
ekzemple, el Japanujo Ĉinio,Barato, ankaŭ
de slavlingvanaj e-oj,por mi estas pli klaraj kaj kompreneblaj,nek tekstoj de okcidentanoj.
La okcidentanoj ofte uzadas nekompreneblajn vortojn,prenitajn el gepatra lingvo.La komencantoj hastas perfektigi E-on.La fakuloj
skribas per alta stilo,ofte laŭ gepatra esprimmaniero.
Tiel mi konkludas,ke Esperanto estas malfacila ne por azianoj, sed por okcidentanoj.

darkweasel (Prikaži profil) 23. junij 2011 10:01:29

vidas vandenis:Mi, la eterna komencanto de E-o,atentis,ke
tekstoj en Lernu de orientaj esperantistoj,
ekzemple, el Japanujo Ĉinio,Barato, ankaŭ
de slavlingvanaj e-oj,por mi estas pli klaraj kaj kompreneblaj,nek tekstoj de okcidentanoj.
La okcidentanoj ofte uzadas nekompreneblajn vortojn,prenitajn el gepatra lingvo.La komencantoj hastas perfektigi E-on.La fakuloj
skribas per alta stilo,ofte laŭ gepatra esprimmaniero.
Tiel mi konkludas,ke Esperanto estas malfacila ne por azianoj, sed por okcidentanoj.
Tio fakte estas interesa punkto.

Mi ja rimarkis, ke homoj, kies unua lingvo donis multajn vortojn al Esperanto, emas simple preni vortojn el sia lingvo, eĉ se tiuj vortoj ne ekzistas en Esperanto.

Ekzemple, mi jam kelkfoje vidis franclingvajn komencantojn uzi *apreni anstataŭ lerni. Ŝajne ili subkonscie pensas: "La franclingva prendre estas preni en Esperanto, do certe apprendre estas *apreni."

Miskonkludo, ĉar apprendre fakte estas lerni.

Mi supozas do, ke ankaŭ troa facileco por certlingvanoj igas ilin paroli nebone, ĉar nezorge.

Nazaj na začetek