ไปยังสารบัญ

Pri la pola lingvo

จาก vincas, 23 มิถุนายน 2011

ข้อความ 21

ภาษา: Esperanto

henma (แสดงโปรไฟล์) 19 กรกฎาคม 2011, 21:44:14

Koracio:Hungaro kap Polo estas du amikoj, ili batalas kune, ili drinkas vinon kune.
Ĉu preskaŭ laŭlitera traduko de tiu hungara proverbo?

"Lengyel, magyar — két jó barát,
együtt harcol s issza borát"

La pola versio estas:

"Polak, Węgier — dwa bratanki,
i do szabli, i do szklanki"

Polo, hungaro, du fratetoj (?)
kaj en sabro kaj en glaso

(tiu estas traduko el traduko)

Mi iam aŭskultis esperantan version kiel:

Poloj kaj hungaroj estas fratoj
kaj por glavo kaj por glaso.

Amike,

Daniel.

geo63 (แสดงโปรไฟล์) 22 กรกฎาคม 2011, 14:30:38

Koracio:Hungaro kap Polo estas du amikoj, ili batalas kune, ili drinkas vinon kune.
Polak - Węgier
Dwa bratanki
I do szabli, i do szklanki

Polo - Hungaro
Du fratoj
Por sabro kaj por glaso

Kirilo81 (แสดงโปรไฟล์) 22 กรกฎาคม 2011, 16:43:39

vincas:Nu, kie estas amantoj de la pola lingvo?
Jen mi. sal.gif
Mi lernis la polan pro mia polujdevena edzino, vivis kelkajn monatojn en Polujo kaj vere amas ties lingvon kaj kulturon (escepte de la ĉiea katolika eklezio, kiu laŭ mi estas mafia organizo, kiu bedaŭrinde kunregas la landon).

Kaj kompare al la litova (kiun mi tamen lernis nur dum du semestroj) la pola estas facila lingvo. okulumo.gif

Ryuuichi (แสดงโปรไฟล์) 22 กรกฎาคม 2011, 19:27:27

Mi preferas nur lerni e-on. La pola lingvo ŝajnas al mi tro malfacila, kaj mi ja havas sufiĉa laboro pri la japana...

Solulo (แสดงโปรไฟล์) 28 กรกฎาคม 2011, 11:46:12

Kirilo81:(escepte de la ĉiea katolika eklezio, kiu laŭ mi estas mafia organizo, kiu bedaŭrinde kunregas la landon).
Mi certigas vin, ke la eklezio en Pollando NE estas mafia organizo kaj NE kunregas la landon.

Bonvolu konfidi la senperan kaj rektan fonton. rideto.gif
La lingvo tamen estas vere malfacilega (kaj mi estas fjera je tio)

Sxak (แสดงโปรไฟล์) 28 กรกฎาคม 2011, 14:16:20

geo63:
Dwa bratanki
...
Du fratoj
Ĉu ne "Dwa braci"?

henma (แสดงโปรไฟล์) 28 กรกฎาคม 2011, 14:28:54

Ŝak:
geo63:
Dwa bratanki
...
Du fratoj
Ĉu ne "Dwa braci"?
Mi iam legis, ke bratanki estas (aŭ devenas de, mi ne memoras) 'fratetoj'. De tiu vorto ankaŭ venas 'nevo', kiel 'filo de frato'.

(Tion mi legis en angla artikolo de Vikipedio, do mi ne certas, ĉu iu polo tie ĉi kiu povas komenti pri tio? okulumo.gif)

Amike,

Daniel.

Solulo (แสดงโปรไฟล์) 28 กรกฎาคม 2011, 20:02:47

Ŝak:
Ĉu ne "Dwa braci"?
Ne, tio estas eraro. En pola lingvo oni povas diri;
Dwoje braci aŭ dwaj bracia, (ambaŭ kun ege komplika deklinacio)

Bratanek estas fratido; filo de mia frato.

antoniomoya (แสดงโปรไฟล์) 28 กรกฎาคม 2011, 21:06:39

Solulo:Mi certigas vin, ke la eklezio en Pollando NE estas mafia organizo kaj NE kunregas la landon.
Bonvolu konfidi la senperan kaj rektan fonton. rideto.gif
La lingvo tamen estas vere malfacilega (kaj mi estas fiera je tio)
Mi ĉiam ŝatas viajn intervenojn. Por mi, ili havas la guston de la saĝeco.

Amike.

manfred669 (แสดงโปรไฟล์) 28 กรกฎาคม 2011, 23:12:08

Mi certigas vin, ke la eklezio en Pollando NE estas mafia organizo kaj NE kunregas la landon. Bonvolu konfidi la senperan kaj rektan fonton. ridulo.gif
Vi certe volis skribi, ke por VI eklezio en Pollando ne estas mafia organizo kaj ne kunregas la landon.
Multe da poloj penas alie. Sed jes, eklezio en Pollando estas laŭleĝa kaj respektas leĝon.

Politikaj aferoj estas malfacilaj aferoj, do estus plibone se ni lasus ilin por politikistoj.

กลับไปด้านบน