Kwa maudhui

-us kaj se

ya maxydelanoche, 27 Juni 2011

Ujumbe: 21

Lugha: Esperanto

maxydelanoche (Wasifu wa mtumiaji) 27 Juni 2011 1:15:59 asubuhi

Saluton,
Kio egzakte estas diferenco inter "Tio povus esti facile." kaj "Tio estus facile."?
Dankon!

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 27 Juni 2011 5:15:58 asubuhi

Tio povus esti facila. = Eble tio estas facila.

Tio estus facila. fakte sencohavas nur, se estas ia kondiĉo, sub kiu la afero estus facila (ĉu eldirita aŭ subkomprenata).

Ferdinand Cesarano (Wasifu wa mtumiaji) 27 Juni 2011 4:48:26 alasiri

Al Darkweasel mi diru ke estas eble uzi aŭ la adjektivon aŭ la adverbon por modifi la korelativon "tio". Korelativo en -o povas anstataŭi foje substantivon, foje tutan propozicion. Se propozicion ĝi anstataŭas, ĝi estu tiuokaze modifata per adverbo. Jen ekzemplo:

"Mi volas fari tiun taskon. Tio estos facile." La korelativo "tio" tie ĉi anstataŭas la tutan propozicion "fari tiun taskon"; tial ĝustas modifi ĝin per la adverbo "facile".

Tiun ŝablonon ni vidas en la plena versio de multaj frazoj du-propozicaj: "Lerni Esperanton estas facile." Plena versio: "Lerni Esperanton, tio estas facile." (La korelativo "tio" anstataŭas la propozicion "lerni Esperanton".)

(Ho! Mi relegante la unuan frazon de tiu ĉi mesaĝo vidas ke tiu menciita ŝablono eĉ tie troveblas! Plene: "...estas tute eble tio, uzi aŭ la adjektivon aŭ la adverbon...". Ĉi-foje "tio" anstataŭas la propozicion "uzi aŭ la adjektivon aŭ la adverbon"; tial ĝi estu modifata per la adverbo "eble".)

Komprenu la nuancan malsamon inter la jenaj du frazoj simil-signifaj:

* "Mi legas libron; tio estas pli interese ol labori". ("tio" = "legi libron"; do ĝustas modifi ĝin per la adverbo "interese")

* "Mi legas libron; tio estas pli interesa ol la laboro". ("tio" = "libro"; do ĝustas modifi ĝin per la adjektivo "interesa")

Mi donu tiurilatan ekzemplon pluan, uzante la frazojn kiujn mi je la komenco jam skribis:

* Mi volas fari tiun taskon. Tio estos facile." ("tio" = "fari tiun taskon"; do ĝustas modifi ĝin per la adverbo "facile")

* Mi volas fari tiun taskon. Tio estos facila." ("tio" = "tiu tasko"; do ĝustas modifi ĝin per la adjektivo "facila")

Kirilo81 (Wasifu wa mtumiaji) 27 Juni 2011 6:54:15 alasiri

Ferdinand Cesarano:Al Darkweasel mi diru ke estas eble uzi aŭ la adjektivon aŭ la adverbon por modifi la korelativon "tio". Korelativo en -o povas anstataŭi foje substantivon, foje tutan propozicion. Se propozicion ĝi anstataŭas, ĝi estu tiuokaze modifata per adverbo. Jen ekzemplo:

"Mi volas fari tiun taskon. Tio estos facile." La korelativo "tio" tie ĉi anstataŭas la tutan propozicion "fari tiun taskon"; tial ĝustas modifi ĝin per la adverbo "facile".
Malgraŭ via rezonado, tio estas malĝusta. La akordo funkcias en E-o gramatike, ne semantike/pragmatike.
Al substantivo aŭ pronomo rilatas formo je -a, al ĉio alia - je -e, sendepende, al kio la pronomo rilatas.
Se estus semantika akordo, oni povus fari la jenon: bele kanti - bele kantanta - *bele kantanto, sed ĉi-lasta formo ne eblas en E-o (ĝi enordas ekz. en la germana).

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 27 Juni 2011 7:27:59 alasiri

Ferdinand Cesarano:
* "Mi legas libron; tio estas pli interese ol labori". ("tio" = "legi libron"; do ĝustas modifi ĝin per la adverbo "interese")

* "Mi legas libron; tio estas pli interesa ol la laboro". ("tio" = "libro"; do ĝustas modifi ĝin per la adjektivo "interesa")

Mi donu tiurilatan ekzemplon pluan, uzante la frazojn kiujn mi je la komenco jam skribis:

* Mi volas fari tiun taskon. Tio estos facile." ("tio" = "fari tiun taskon"; do ĝustas modifi ĝin per la adverbo "facile")

* Mi volas fari tiun taskon. Tio estos facila." ("tio" = "tiu tasko"; do ĝustas modifi ĝin per la adjektivo "facila")
Tio eĉ ne povas rilati al takso aŭ al libro, ĉar tiuj estas difinitaj aferoj, al kiuj eblas referenci nur per tiuĝi.

Pri la resto de via mesaĝo, vidu la mesaĝon de Kirilo81, li jam diris ĉion direndan.

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 27 Juni 2011 7:31:58 alasiri

Ferdinand Cesarano:Al Darkweasel mi diru ke estas eble uzi aŭ la adjektivon aŭ la adverbon por modifi la korelativon "tio".
Ĉu vi povas citi kelkajn ekzemplojn el la tekstaro por submeti vian teorion?

Miaopinie, tio estas substantivo, ĉu klare difinita aŭ ne. Necesas do a-vorto por priskribi ĝin. Mi konsentas kun darkweasel kaj Kirilo81.

tommjames (Wasifu wa mtumiaji) 27 Juni 2011 7:54:12 alasiri

Estis iom da diskutado antaŭ longege en Google Groups kiu tuŝis ĉi tiun aferon, ĉi tie.

Koncerne la ĝustecon de "tio estas facile", frapas min trafa la afiŝo de S-ro Wenngergren (5-a en la paĝo) en kiu li diras "Oni diras tio estas bona, sendepende de tio, kion reprezentas la vorto tio".

Kiel diris Kirilo81, estas afero de gramatiko, ne semantiko.

Mi aŭdis argumentojn ke "facile" povus rilati al subkomprenata "farita", sed tio ne vere konvinkis min, malgraŭ eventuala pravigebleco de tiu rezono.

henma (Wasifu wa mtumiaji) 27 Juni 2011 8:49:08 alasiri

Mi ankaŭ pensas, ke por la korelativoj en -o, oni uzas adjektivoj, kaj ne adverboj.

'Lerni Esperanton estas facile' (adverbo, ĉar ni parolas pri lerni, kiu estas verbo), sed 'Lerni Esperanton, tio estas facila'

Ankaŭ, por viaj aliaj frazoj, darkweasel pravas, por referenci la libron aŭ la taskon vi uzu tiu aŭ ĝi, anstataŭ tio.

Mi volas fari tiun taskon, tio estas facila (fari tiun taskon estas facile)
Mi volas fari tiun taskon, tiu(ĝi) estas facila (la tasko estas facila)

-------

Rilate al la originala demando, rigardu ĉi tiujn pli longajn frazojn:

Se vi venus helpi min, tio estus facila
Se vi venus helpi min, tio povus esti facila

En la unua frazo, vi scias ke tio estas facila kun la helpo de tiu homo (al kiu vi parolas)... en la dua frazo, vi ne certas pri tio, eble tio estas facila, eble ne.

Amike,

Daniel.

Ferdinand Cesarano (Wasifu wa mtumiaji) 27 Juni 2011 10:25:34 alasiri

Ofte la infinitivo ŝajne rolas substantivece -- ĉu subjkete ("bicikli plaĉas"), ĉu verb-objekte ("mi ŝatas bicikli"), ĉu prepozici-objekte ("mi revas pri bicikli"). Tiu ŝajna substantiveca rolado devenas de tio, ke ĉiuj el la ĉi-menciitaj frazoj estas du-propoziciaj; eblas do reenmeti en ĉiujn tiujn frazojn la subkomprenatan pronomon "tio", por ke tiu pronomo havu sian rolon tipe pronomecan: "bicikli, tio plaĉas"; "bicikli, tion mi ŝatas"; "bicikli, pri tio mi revas".

Se estu modifata per adjektivo la pronomo "tio" eĉ kiam ĝi anstataŭas propozicion, kiel oni do komprenas frazon du-propozican en kiu la suba propozicio rolas kiel la subjekto de "esti"? Ĉu iuj volas pretendi ke ĝustas samtempe kaj "lerni Esperanton estas facile" kaj "lerni Esperanton, tio estas facila"; ke ĝustas samtempe kaj "bicikli estas plaĉe" kaj "bicikli, tio estas plaĉa"? Sendepende de tio, ĉu mankas aŭ ĉu ĉeestas la pronomo "tio", la prianalizo tute samas.

Kion mi tiurilate preterrigardas/misanalizas? (Nu, mi nun tralegu la alligitan s.c.e.-an fadenon por provi trovi ian respondon al tiu demando mia propra.)

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 28 Juni 2011 5:05:11 asubuhi

Ferdinand Cesarano:Ĉu iuj volas pretendi ke ĝustas samtempe kaj "lerni Esperanton estas facile" kaj "lerni Esperanton, tio estas facila"; ke ĝustas samtempe kaj "bicikli estas plaĉe" kaj "bicikli, tio estas plaĉa"?
Tion mi ne volas "pretendi", sed tiel estas.

Kurudi juu