-us kaj se
de maxydelanoche, 2011-junio-27
Mesaĝoj: 17
Lingvo: Esperanto
sudanglo (Montri la profilon) 2011-junio-28 10:32:42
Tamen 'tio estas facila' estas kompleta ideo, eĉ se ne tre specifa.
horsto (Montri la profilon) 2011-junio-28 22:07:04
Ferdinand Cesarano:Ĉu iuj volas pretendi ke ĝustas samtempe kaj "lerni Esperanton estas facile" kaj "lerni Esperanton, tio estas facila";Mi ne komprenas vian problemon. Legu la pli suprajn mesaĝojn de Kirilo81 kaj tommjames.
Estas tute formala afero: Ĉiam kiam ĉeestas substantivo (aŭ substantiveca vorto, ekz. tio) tiam uzu adjektivon, se ne, tiam uzu adverbon.
Ĉi tie:
"lerni Esperanton, tio estas facila"; -- substantivo (tio), do uzu adjektivon
lerni Esperanton estas facile -- subfrazo (lerni esperanton), do uzu adverbon
Kirilo81 (Montri la profilon) 2011-junio-29 14:15:39
Ferdinand Cesarano:Hm, mi daŭre ne povas kompreni vian lingvosenton. "tio" estas pronomo, ĝi staras anstataŭ io, kion oni ne volas/devas ripeti. Estus sensence subkompreni anstataŭilon tie, kie troviĝas la anstataŭota informo.
Sed tiu analizo (ĝusta laŭ la reguloj) gardas konsekvencon etan, dum ĝi preterrigardas nekonsekvencon grandan: tiu vorto ("tio") estas iusence *tie*, sendepende de tio, ĉu ĝi estas fakte skribata, au ĉu ĝi estas nur subkomprenata. Laŭ mia lingvosento, tiu vorto peras la suban propozicion ene de la ĉefa.
"lerni Esperanto" [nova informo] - tio [la jam ne nova informo, ankoraŭ aktuala] estas facila [nova informo]"
"lerni Esperanton [malnova/nemarkita informo] estas facile [nova informo]"
La frazoj estas pragmatike kaj pro tio sintakse malsamaj, kaj ĉio, kion vi devas gluti, estas la fakto, ke en E-o akordo funkcias laŭ sintaksa vortkategorio, ne laŭ semantika vortklaso.
tommjames (Montri la profilon) 2011-junio-29 15:22:27
Kirilo81:la fakto, ke en E-o akordo funkcias laŭ sintaksa vortkategorio, ne laŭ semantika vortklasoLaŭ mia antaŭa afiŝo, mi konsentas.
Sed mi pensas ke indas mencii ion kio ŝajnas al mi iom escepta al tiu logiko, nome tio, ke E-vorto povas priskribi O-vorton (pere de esti) kiam tiu E-vorto estas "adverbo de loko". Serĉu en Tekstaro per la jena serĉesprimo por vidi ekzemplojn de tio pri kio mi parolas:
\\b\\w+oj? est\\VF (ekster|intern|hejm|sub|super|malantaŭ)e\\b
Vi kompreneble povas aldoni al la esprimo pliajn lok-adverbojn, se vi volas.
Do, kiel analizi frazojn kiel "leono estas ekstere" kadre de la doktrino "O-vortojn priskribu nur A-vortoj"? Ĉu tiaj frazoj simple estas esceptoj, aŭ ĉu ili estas regul-kongruaj en maniero kiun mi ĝis nun ne detektis?
darkweasel (Montri la profilon) 2011-junio-29 16:13:25
Ferdinand Cesarano:Riskante la eldonon de plua fuŝ-analizo, mi dirus ke la verbo "esti", ĉe la adverbo de loko, rolas ne ligverbe (kopule) sed kvazaŭ-age, kvazaŭ ĝi dirus "resti" aŭ "stari".Jes, mi konsentas.
Alivorte: ĉe "mi estas kalva", la adjektivo "kalva" modifas/priskribas la pronomon "mi"; dum, ĉe "mi estas hejme", la adverbo "hejme" modifas/priskribas la verbon "esti" rolantan kiel "stari".
tommjames (Montri la profilon) 2011-junio-29 16:26:37
Ferdi:mi dirus ke la verbo "esti", ĉe la adverbo de loko, rolas ne ligverbe (kopule) sed kvazaŭ-age, kvazaŭ ĝi dirus "resti" aŭ "stari".Jes, pripensinte tion (kaj priparolinte en IRC kun kara darkweasel) ŝajnas ke la regulo kiu postulas A-vortan priskribon por O-vorto ja temas pri normala kopula priskribo. Mi do supozas ke el la du eblaĵoj en la fina demando de mia lasta afiŝo, la dua veras.
Kirilo81 (Montri la profilon) 2011-junio-29 17:04:17