Al contingut

-us kaj se

de maxydelanoche, 27 de juny de 2011

Missatges: 21

Llengua: Esperanto

mihxil (Mostra el perfil) 28 de juny de 2011 5.51.55

darkweasel:
Ferdinand Cesarano:Ĉu iuj volas pretendi ke ĝustas samtempe kaj "lerni Esperanton estas facile" kaj "lerni Esperanton, tio estas facila";
Tion mi ne volas "pretendi", sed tiel estas.
Mi samopiias kun tiu konkludo pri la gramatiko de tiuj frazoj. Pri la semantiko mi jam dubas.

Kirilo81 (Mostra el perfil) 28 de juny de 2011 7.14.34

Ferdinand Cesarano:Kion mi tiurilate preterrigardas/misanalizas? (Nu, mi nun tralegu la alligitan s.c.e.-an fadenon por provi trovi ian respondon al tiu demando mia propra.)
Vi analizo miksas signifon kaj gramatikon, pretendante, ke io, kio estas esence samsignifa (sed ne tute: 'bicikli estas facile' kaj 'bicikli - tio estas facila' diferencas pragmatike), gramatike devus havi ankaŭ la saman formon, sed tiel simple ne estas.
Teorio devas kongrui kun la atestata lingvo, ne inverse.

sudanglo (Mostra el perfil) 28 de juny de 2011 10.32.42

Se vi diras 'Tio estas facile', oni supozus ke vi ne finis la frazon - tio estas facile farebla, komprenebla ktp.

Tamen 'tio estas facila' estas kompleta ideo, eĉ se ne tre specifa.

horsto (Mostra el perfil) 28 de juny de 2011 22.07.04

Ferdinand Cesarano:Ĉu iuj volas pretendi ke ĝustas samtempe kaj "lerni Esperanton estas facile" kaj "lerni Esperanton, tio estas facila";
Mi ne komprenas vian problemon. Legu la pli suprajn mesaĝojn de Kirilo81 kaj tommjames.
Estas tute formala afero: Ĉiam kiam ĉeestas substantivo (aŭ substantiveca vorto, ekz. tio) tiam uzu adjektivon, se ne, tiam uzu adverbon.
Ĉi tie:
"lerni Esperanton, tio estas facila"; -- substantivo (tio), do uzu adjektivon
lerni Esperanton estas facile -- subfrazo (lerni esperanton), do uzu adverbon

Ferdinand Cesarano (Mostra el perfil) 28 de juny de 2011 22.30.11

Mi, leginte la fadenon en s.c.e., vidas ke estis erara mia antaŭa analizo pri la afero. Iusence jes "pli simplas" la regulo "la korelativo 'tio' estas pronomo; ĝi do estu modifata ĉiam de adjektivo". Tion mi komprenas. Mi supozas ke plej klarigis la regulon tiu s.c.e.-fadena komento farita de Bertilo, en kiu li analogigas la konstruaĵon "tio, ke..." al "la fakto, ke...", notante ke "fakto" estu ĉiam modifata de adjektivo.

Sed tiu analizo (ĝusta laŭ la reguloj) gardas konsekvencon etan, dum ĝi preterrigardas nekonsekvencon grandan: tiu vorto ("tio") estas iusence *tie*, sendepende de tio, ĉu ĝi estas fakte skribata, au ĉu ĝi estas nur subkomprenata. Laŭ mia lingvosento, tiu vorto peras la suban propozicion ene de la ĉefa.

Analoge: "La alta viro salutas la malaltan viron." = "La alta salutas la malaltan." La substantivo estas laŭkoncepte *tie*, sendepende de tio, ĉu ĝi estas fakte skribata au ĉu subkomprenata. La analizo pri la ĉi-supra frazo certe ne ŝanĝiĝas depende de la manko/ĉeesto de la substantivo. Ĝenas do la ŝanĝo ĉe la analizo pri "lerni Esperanto estas facile", kaŭzata de ŝanĝo nur supraĵa de la skribo de tiu frazo (nome: la skriba manko/ĉeesto de iu vorto kiu koncepte ĉiam ĉeestas). (Pri tiu interkomparo, diras Bertilo nur tion, ke en unu el ili "temas pri unu speco de ellaso", dum en la alia "temas pri alia speco de ellaso". Nu, ne tre helpa estas tio, verdire.)

Temas do pri truo en la reguloj. (Komprenu ke mi senhezite agnoskas ke ĉiu Esperantisto havas la devon obei la regulojn. Sed tiu ĉi regulo impresas nelogike.) Ja daŭre impresas strangege ke samtempe ĝustas kaj "lerni Esperanton estas facile" kaj "lerni Esperanton, tio estas facila"; sed tio laŭregule veras. Mi nun komprenas ke mi devas, por reteni la deziratan konsekvencon, skribi "lerni Esperanton, fari tion estas facile".

Tiu bezono tiel adapti la antaŭan analizon aperas sole kiam la suba propozicio rolas kiel subjekto de "esti", kaj do akceptas predikativan priskribon. Aliokaze (ĉe la subjekto de aga verbo, ĉe la verba objekto, kaj ĉe la prepozicia objekto), daŭre funkcias la antaŭa praktiko/analizo pri la substantiveca infinitivo: "bicikli plaĉas" = "bicikli, tio plaĉas"; "mi ŝatas bicikli" = "bicikli, tion mi ŝatas"; "mi revas pri bicikli" = "bicikli, pri tio mi revas".

Mi fine dankas al vi kiuj korektis min, ĉar estas bone plireguligi mian uzadon -- eĉ se la koncerna regulo malfacile engluteblas.

Kirilo81 (Mostra el perfil) 29 de juny de 2011 14.15.39

Ferdinand Cesarano:
Sed tiu analizo (ĝusta laŭ la reguloj) gardas konsekvencon etan, dum ĝi preterrigardas nekonsekvencon grandan: tiu vorto ("tio") estas iusence *tie*, sendepende de tio, ĉu ĝi estas fakte skribata, au ĉu ĝi estas nur subkomprenata. Laŭ mia lingvosento, tiu vorto peras la suban propozicion ene de la ĉefa.
Hm, mi daŭre ne povas kompreni vian lingvosenton. "tio" estas pronomo, ĝi staras anstataŭ io, kion oni ne volas/devas ripeti. Estus sensence subkompreni anstataŭilon tie, kie troviĝas la anstataŭota informo.

"lerni Esperanto" [nova informo] - tio [la jam ne nova informo, ankoraŭ aktuala] estas facila [nova informo]"
"lerni Esperanton [malnova/nemarkita informo] estas facile [nova informo]"
La frazoj estas pragmatike kaj pro tio sintakse malsamaj, kaj ĉio, kion vi devas gluti, estas la fakto, ke en E-o akordo funkcias laŭ sintaksa vortkategorio, ne laŭ semantika vortklaso.

tommjames (Mostra el perfil) 29 de juny de 2011 15.22.27

Kirilo81:la fakto, ke en E-o akordo funkcias laŭ sintaksa vortkategorio, ne laŭ semantika vortklaso
Laŭ mia antaŭa afiŝo, mi konsentas.

Sed mi pensas ke indas mencii ion kio ŝajnas al mi iom escepta al tiu logiko, nome tio, ke E-vorto povas priskribi O-vorton (pere de esti) kiam tiu E-vorto estas "adverbo de loko". Serĉu en Tekstaro per la jena serĉesprimo por vidi ekzemplojn de tio pri kio mi parolas:

\\b\\w+oj? est\\VF (ekster|intern|hejm|sub|super|malantaŭ)e\\b

Vi kompreneble povas aldoni al la esprimo pliajn lok-adverbojn, se vi volas.

Do, kiel analizi frazojn kiel "leono estas ekstere" kadre de la doktrino "O-vortojn priskribu nur A-vortoj"? Ĉu tiaj frazoj simple estas esceptoj, aŭ ĉu ili estas regul-kongruaj en maniero kiun mi ĝis nun ne detektis?

Ferdinand Cesarano (Mostra el perfil) 29 de juny de 2011 16.08.14

Kirilo81: kion vi devas gluti, estas la fakto, ke en E-o akordo funkcias laŭ sintaksa vortkategorio, ne laŭ semantika vortklaso.
Jes, vere. Prezice tiel mi rigardu la aferon.

tommjames:Sed mi pensas ke indas mencii ion kio ŝajnas al mi iom escepta al tiu logiko, nome tio, ke E-vorto povas priskribi O-vorton (pere de esti) kiam tiu E-vorto estas "adverbo de loko".
Riskante la eldonon de plua fuŝ-analizo, mi dirus ke la verbo "esti", ĉe la adverbo de loko, rolas ne ligverbe (kopule) sed kvazaŭ-age, kvazaŭ ĝi dirus "resti" aŭ "stari".

Alivorte: ĉe "mi estas kalva", la adjektivo "kalva" modifas/priskribas la pronomon "mi"; dum, ĉe "mi estas hejme", la adverbo "hejme" modifas/priskribas la verbon "esti" rolantan kiel "stari".

Ankaŭ ĉe la vetero-anoncoj ("estas varme", ktp), la verbo "esti" rolas alimaniere al kopule, eble ni diru kvazaŭ-age. Tie tiu verbo ŝajne signifas "stati", kaj do estas modifata de adverbo.

darkweasel (Mostra el perfil) 29 de juny de 2011 16.13.25

Ferdinand Cesarano:Riskante la eldonon de plua fuŝ-analizo, mi dirus ke la verbo "esti", ĉe la adverbo de loko, rolas ne ligverbe (kopule) sed kvazaŭ-age, kvazaŭ ĝi dirus "resti" aŭ "stari".

Alivorte: ĉe "mi estas kalva", la adjektivo "kalva" modifas/priskribas la pronomon "mi"; dum, ĉe "mi estas hejme", la adverbo "hejme" modifas/priskribas la verbon "esti" rolantan kiel "stari".
Jes, mi konsentas.

tommjames (Mostra el perfil) 29 de juny de 2011 16.26.37

Ferdi:mi dirus ke la verbo "esti", ĉe la adverbo de loko, rolas ne ligverbe (kopule) sed kvazaŭ-age, kvazaŭ ĝi dirus "resti" aŭ "stari".
Jes, pripensinte tion (kaj priparolinte en IRC kun kara darkweasel) ŝajnas ke la regulo kiu postulas A-vortan priskribon por O-vorto ja temas pri normala kopula priskribo. Mi do supozas ke el la du eblaĵoj en la fina demando de mia lasta afiŝo, la dua veras. rideto.gif

Tornar a dalt