Mergi la conținut

-us kaj se

de maxydelanoche, 27 iunie 2011

Contribuții/Mesaje: 17

Limbă: Esperanto

maxydelanoche (Arată profil) 27 iunie 2011, 01:15:59

Saluton,
Kio egzakte estas diferenco inter "Tio povus esti facile." kaj "Tio estus facile."?
Dankon!

darkweasel (Arată profil) 27 iunie 2011, 05:15:58

Tio povus esti facila. = Eble tio estas facila.

Tio estus facila. fakte sencohavas nur, se estas ia kondiĉo, sub kiu la afero estus facila (ĉu eldirita aŭ subkomprenata).

Kirilo81 (Arată profil) 27 iunie 2011, 18:54:15

Ferdinand Cesarano:Al Darkweasel mi diru ke estas eble uzi aŭ la adjektivon aŭ la adverbon por modifi la korelativon "tio". Korelativo en -o povas anstataŭi foje substantivon, foje tutan propozicion. Se propozicion ĝi anstataŭas, ĝi estu tiuokaze modifata per adverbo. Jen ekzemplo:

"Mi volas fari tiun taskon. Tio estos facile." La korelativo "tio" tie ĉi anstataŭas la tutan propozicion "fari tiun taskon"; tial ĝustas modifi ĝin per la adverbo "facile".
Malgraŭ via rezonado, tio estas malĝusta. La akordo funkcias en E-o gramatike, ne semantike/pragmatike.
Al substantivo aŭ pronomo rilatas formo je -a, al ĉio alia - je -e, sendepende, al kio la pronomo rilatas.
Se estus semantika akordo, oni povus fari la jenon: bele kanti - bele kantanta - *bele kantanto, sed ĉi-lasta formo ne eblas en E-o (ĝi enordas ekz. en la germana).

darkweasel (Arată profil) 27 iunie 2011, 19:27:59

Ferdinand Cesarano:
* "Mi legas libron; tio estas pli interese ol labori". ("tio" = "legi libron"; do ĝustas modifi ĝin per la adverbo "interese")

* "Mi legas libron; tio estas pli interesa ol la laboro". ("tio" = "libro"; do ĝustas modifi ĝin per la adjektivo "interesa")

Mi donu tiurilatan ekzemplon pluan, uzante la frazojn kiujn mi je la komenco jam skribis:

* Mi volas fari tiun taskon. Tio estos facile." ("tio" = "fari tiun taskon"; do ĝustas modifi ĝin per la adverbo "facile")

* Mi volas fari tiun taskon. Tio estos facila." ("tio" = "tiu tasko"; do ĝustas modifi ĝin per la adjektivo "facila")
Tio eĉ ne povas rilati al takso aŭ al libro, ĉar tiuj estas difinitaj aferoj, al kiuj eblas referenci nur per tiuĝi.

Pri la resto de via mesaĝo, vidu la mesaĝon de Kirilo81, li jam diris ĉion direndan.

Miland (Arată profil) 27 iunie 2011, 19:31:58

Ferdinand Cesarano:Al Darkweasel mi diru ke estas eble uzi aŭ la adjektivon aŭ la adverbon por modifi la korelativon "tio".
Ĉu vi povas citi kelkajn ekzemplojn el la tekstaro por submeti vian teorion?

Miaopinie, tio estas substantivo, ĉu klare difinita aŭ ne. Necesas do a-vorto por priskribi ĝin. Mi konsentas kun darkweasel kaj Kirilo81.

tommjames (Arată profil) 27 iunie 2011, 19:54:12

Estis iom da diskutado antaŭ longege en Google Groups kiu tuŝis ĉi tiun aferon, ĉi tie.

Koncerne la ĝustecon de "tio estas facile", frapas min trafa la afiŝo de S-ro Wenngergren (5-a en la paĝo) en kiu li diras "Oni diras tio estas bona, sendepende de tio, kion reprezentas la vorto tio".

Kiel diris Kirilo81, estas afero de gramatiko, ne semantiko.

Mi aŭdis argumentojn ke "facile" povus rilati al subkomprenata "farita", sed tio ne vere konvinkis min, malgraŭ eventuala pravigebleco de tiu rezono.

henma (Arată profil) 27 iunie 2011, 20:49:08

Mi ankaŭ pensas, ke por la korelativoj en -o, oni uzas adjektivoj, kaj ne adverboj.

'Lerni Esperanton estas facile' (adverbo, ĉar ni parolas pri lerni, kiu estas verbo), sed 'Lerni Esperanton, tio estas facila'

Ankaŭ, por viaj aliaj frazoj, darkweasel pravas, por referenci la libron aŭ la taskon vi uzu tiu aŭ ĝi, anstataŭ tio.

Mi volas fari tiun taskon, tio estas facila (fari tiun taskon estas facile)
Mi volas fari tiun taskon, tiu(ĝi) estas facila (la tasko estas facila)

-------

Rilate al la originala demando, rigardu ĉi tiujn pli longajn frazojn:

Se vi venus helpi min, tio estus facila
Se vi venus helpi min, tio povus esti facila

En la unua frazo, vi scias ke tio estas facila kun la helpo de tiu homo (al kiu vi parolas)... en la dua frazo, vi ne certas pri tio, eble tio estas facila, eble ne.

Amike,

Daniel.

darkweasel (Arată profil) 28 iunie 2011, 05:05:11

Ferdinand Cesarano:Ĉu iuj volas pretendi ke ĝustas samtempe kaj "lerni Esperanton estas facile" kaj "lerni Esperanton, tio estas facila"; ke ĝustas samtempe kaj "bicikli estas plaĉe" kaj "bicikli, tio estas plaĉa"?
Tion mi ne volas "pretendi", sed tiel estas.

mihxil (Arată profil) 28 iunie 2011, 05:51:55

darkweasel:
Ferdinand Cesarano:Ĉu iuj volas pretendi ke ĝustas samtempe kaj "lerni Esperanton estas facile" kaj "lerni Esperanton, tio estas facila";
Tion mi ne volas "pretendi", sed tiel estas.
Mi samopiias kun tiu konkludo pri la gramatiko de tiuj frazoj. Pri la semantiko mi jam dubas.

Kirilo81 (Arată profil) 28 iunie 2011, 07:14:34

Ferdinand Cesarano:Kion mi tiurilate preterrigardas/misanalizas? (Nu, mi nun tralegu la alligitan s.c.e.-an fadenon por provi trovi ian respondon al tiu demando mia propra.)
Vi analizo miksas signifon kaj gramatikon, pretendante, ke io, kio estas esence samsignifa (sed ne tute: 'bicikli estas facile' kaj 'bicikli - tio estas facila' diferencas pragmatike), gramatike devus havi ankaŭ la saman formon, sed tiel simple ne estas.
Teorio devas kongrui kun la atestata lingvo, ne inverse.

Înapoi mai sus