Al la enhavo

Mi estas komencant...

de HaleBopp, 2011-junio-28

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

HaleBopp (Montri la profilon) 2011-junio-28 09:34:55

Saluton!

Oni kutime diras : Mi estas komencanto.

Ĉu mi ankaŭ diras ĝuste? :
Mi estas komencanta.
kaj :
Mi estas komencantulo.

??

Dankon! rideto.gif

sudanglo (Montri la profilon) 2011-junio-28 10:22:44

Komencanto estas la kutima esprimo por ne-spertulo (débutant).

Mi estas komencanta - je suis en train de commencer.

Komencantulo - tre mafacile diri kion tio signifas, eble iu kiu okupas sin pri komencantoj.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-junio-28 10:38:40

Mi estas komencanta estas ĝusta, sed por la sama signifo pli bone eblas diri mi komencas.

Mi estas *komencantulo plej ofte ne estas ĝusta, vidu: Participoj kiel O-vortoj

Oni ne aldonu la sufikson UL, ĉar O-participoj per si mem montras ulojn. Ne diru: *skribantulo*. Tio estus same erare kiel *virulo* anstataŭ viro. Tamen iafoje vortoj kiel konatulo kaj instruitulo povas esti ĝustaj, sed tiam tiuj vortoj havas tre specialan signifon.

HaleBopp (Montri la profilon) 2011-junio-28 10:55:07

Konsentite, mi nun pli bone komprenas.

En la franca "Je suis débutant", "débutant" estas adjektivo, tamen en Esperanto estas nomo. Tio konfuzis min.

Dankon!

Reen al la supro